Jesaja
Chapter 2
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.
1亞摩斯 的兒子 以賽亞 得默示,論到 猶大 和 耶路撒冷 。
2Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
2末後的日子,耶和華殿的山必堅立, 超乎諸山,高舉過於萬嶺; 萬民都要流歸這山。
3Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
3必有許多國的民前往,說: 來吧,我們登耶和華的山, 奔 雅各 上帝的殿。 主必將他的道教訓我們; 我們也要行他的路。 因為訓誨必出於 錫安 ; 耶和華的言語必出於 耶路撒冷 。
4Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
4他必在列國中施行審判, 為許多國民斷定是非。 他們要將刀打成犂頭, 把槍打成鐮刀。 這國不舉刀攻擊那國; 他們也不再學習戰事。
5Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.
5雅各 家啊,來吧! 我們在耶和華的光明中行走。
6Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al infanoj de aligentuloj.
6耶和華 ,你離棄了你百姓 雅各 家, 是因他們充滿了東方的 風俗 , 作觀兆的,像 非利士 人一樣, 並與外邦人擊掌。
7Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj.
7他們的國滿了金銀, 財寶也無窮; 他們的地滿了馬匹, 車輛也無數。
8Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
8他們的地滿了偶像; 他們跪拜自己手所造的, 就是自己指頭所做的。
9Kaj kliniĝis la homo, kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.
9卑賤人屈膝; 尊貴人下跪; 所以不可饒恕他們。
10Eniru en rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la majesto de Lia grandeco.
10你當進入巖穴,藏在土中, 躲避耶和華的驚嚇和他威嚴的榮光。
11La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
11到那日,眼目高傲的必降為卑; 性情狂傲的都必屈膝; 惟獨耶和華被尊崇。
12Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita;
12必有萬軍耶和華 降罰 的一個日子, 要臨到驕傲狂妄的; 一切自高的都必降為卑;
13kaj super ĉiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de Baŝan;
13又臨到 黎巴嫩 高大的香柏樹和 巴珊 的橡樹;
14kaj super ĉiuj altaj montoj, kaj super ĉiuj leviĝintaj montetoj;
14又臨到一切高山的峻嶺;
15kaj super ĉiu alta turo, kaj super ĉiu fortikigita muro;
15又臨到高臺和堅固城牆;
16kaj super ĉiuj ŝipoj de Tarŝiŝ, kaj super ĉiuj belaspektaĵoj.
16又臨到 他施 的船隻並一切可愛的美物。
17Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
17驕傲的必屈膝; 狂妄的必降卑。 在那日,惟獨耶和華被尊崇;
18La idoloj estos tute neniigitaj.
18偶像必全然廢棄。
19Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
19耶和華興起,使地大震動的時候, 人就進入石洞,進入土穴, 躲避耶和華的驚嚇和他威嚴的榮光。
20En tiu tago la homo ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;
20到那日,人必將為拜而造的金偶像、銀偶像 拋給田鼠和蝙蝠。
21por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
21到耶和華興起,使地大震動的時候, 人好進入磐石洞中和巖石穴裏, 躲避耶和華的驚嚇和他威嚴的榮光。
22Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?
22你們休要 倚靠 世人。 他鼻孔裏不過有氣息; 他在一切事上可算甚麼呢?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.