Ijob
Chapter 17
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi.
1רוחי חבלה ימי נזעכו קברים לי׃
2Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo.
2אם לא התלים עמדי ובהמרותם תלן עיני׃
3Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?
3שימה נא ערבני עמך מי הוא לידי יתקע׃
4Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
4כי לבם צפנת משכל על כן לא תרמם׃
5Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.
5לחלק יגיד רעים ועיני בניו תכלנה׃
6Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.
6והצגני למשל עמים ותפת לפנים אהיה׃
7Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.
7ותכה מכעש עיני ויצרי כצל כלם׃
8La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.
8ישמו ישרים על זאת ונקי על חנף יתערר׃
9Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos.
9ויאחז צדיק דרכו וטהר ידים יסיף אמץ׃
10Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon.
10ואולם כלם תשבו ובאו נא ולא אמצא בכם חכם׃
11Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.
11ימי עברו זמתי נתקו מורשי לבבי׃
12La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.
12לילה ליום ישימו אור קרוב מפני חשך׃
13Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.
13אם אקוה שאול ביתי בחשך רפדתי יצועי׃
14Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.
14לשחת קראתי אבי אתה אמי ואחתי לרמה׃
15Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?
15ואיה אפו תקותי ותקותי מי ישורנה׃
16En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.
16בדי שאל תרדנה אם יחד על עפר נחת׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.