Ijob 22
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
1ויען אליפז התמני ויאמר׃
2Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?
2הלאל יסכן גבר כי יסכן עלימו משכיל׃
3Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?
3החפץ לשדי כי תצדק ואם בצע כי תתם דרכיך׃
4Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo?
4המיראתך יכיחך יבוא עמך במשפט׃
5Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.
5הלא רעתך רבה ואין קץ לעונתיך׃
6Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;
6כי תחבל אחיך חנם ובגדי ערומים תפשיט׃
7Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
7לא מים עיף תשקה ומרעב תמנע לחם׃
8Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank’ al eminenteco vi loĝis sur ĝi;
8ואיש זרוע לו הארץ ונשוא פנים ישב בה׃
9Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.
9אלמנות שלחת ריקם וזרעות יתמים ידכא׃
10Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.
10על כן סביבותיך פחים ויבהלך פחד פתאם׃
11Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?
11או חשך לא תראה ושפעת מים תכסך׃
12Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.
12הלא אלוה גבה שמים וראה ראש כוכבים כי רמו׃
13Kaj vi diras: Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo?
13ואמרת מה ידע אל הבעד ערפל ישפוט׃
14La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.
14עבים סתר לו ולא יראה וחוג שמים יתהלך׃
15Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,
15הארח עולם תשמר אשר דרכו מתי און׃
16Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,
16אשר קמטו ולא עת נהר יוצק יסודם׃
17Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
17האמרים לאל סור ממנו ומה יפעל שדי למו׃
18Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
18והוא מלא בתיהם טוב ועצת רשעים רחקה מני׃
19La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin:
19יראו צדיקים וישמחו ונקי ילעג למו׃
20Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
20אם לא נכחד קימנו ויתרם אכלה אש׃
21Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.
21הסכן נא עמו ושלם בהם תבואתך טובה׃
22Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
22קח נא מפיו תורה ושים אמריו בלבבך׃
23Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.
23אם תשוב עד שדי תבנה תרחיק עולה מאהלך׃
24Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;
24ושית על עפר בצר ובצור נחלים אופיר׃
25Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;
25והיה שדי בצריך וכסף תועפות לך׃
26Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;
26כי אז על שדי תתענג ותשא אל אלוה פניך׃
27Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
27תעתיר אליו וישמעך ונדריך תשלם׃
28Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
28ותגזר אומר ויקם לך ועל דרכיך נגה אור׃
29Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
29כי השפילו ותאמר גוה ושח עינים יושע׃
30Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.
30ימלט אי נקי ונמלט בבר כפיך׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.