ヨブ記
Chapter 14
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1女から生まれた人は、 日が短く、悩みに満ちている。
1Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
2花のように咲き、やがてしぼむ。 影のように逃げ去り、留まることがない。
2Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
3あなたはこのような者に目を留め、 私をご自身の裁きの場に引き出されるのか。
3Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!
4汚れたものから、誰がきよいものを生み出せよう。 誰一人いない。
4Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
5彼の日は定められており、 その月の数はあなたの御手にあり、 あなたは彼が越えられない限界を定められた。
5Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.
6彼から目をそらし、休ませてください。 彼が雇い人のように自分の日を終えるまで。
6Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
7木には希望がある。もし切り倒されても、 再び芽を出し、 その若枝は絶えることがない。
7Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos, Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.
8たとえその根が地の中で老い、 その切り株が土の中で死んでも、
8Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero, Kaj ĝia trunko mortas en polvo,
9水の匂いによって芽を出し、 苗木のように枝を出す。
9Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.
10しかし人は死に、倒れ伏す。 まことに、人は息絶える。彼はどこにいるのか。
10Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas?
11水が海からなくなり、 川が干からびて乾き切るように、
11Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:
12人は横たわって、起き上がらない。 天がなくなるまで彼らは目覚めず、 その眠りから呼び覚まされることもない。
12Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado.
13ああ、あなたが私をよみ に隠してくださったらよいのに。 あなたの怒りが過ぎ去るまで私をひそかに保ち、 私のために定めの時を設けて、私を覚えてくださったらよいのに。
13Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!
14もし人が死ねば、再び生きるだろうか。 私は苦役のすべての日々を待とう、 私の解放の時が来るまで。
14Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo.
15あなたが呼びかけ、私があなたに答える。 あなたはご自身の手の働きを慕い求められる。
15Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.
16しかし今、あなたは私の歩みを数えられる。 あなたは私の罪を見張っておられないだろうか。
16Nun Vi kalkulas miajn paŝojn; Ne konservu mian pekon;
17私の背きは袋に封じられ、 あなたは私の咎を縫い閉じられる。
17Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.
18しかし、山は倒れて無に帰し、 岩はその場所から移される。
18Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;
19水は石をすり減らし、 その激流は地のちりを洗い流す。 そのように、あなたは人の希望を滅ぼされる。
19Ŝtonojn forlavas la akvo, Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.
20あなたは永遠に彼に打ち勝ち、彼は去って行く。 あなたは彼の顔を変えて、彼を送り出される。
20Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras; Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.
21彼の子らが誉れを得ても、彼はそれを知らない。 彼らが低くされても、彼は彼らのことに気づかない。
21Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.
22ただ、その身は痛み、 その心は嘆く。
22Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.