ヨブ記 28
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1まことに、銀には鉱山があり、 金には精錬する場所がある。
1La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.
2鉄は土の中から取り出され、 銅は鉱石から溶かし出される。
2La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.
3人は暗闇に終わりを設け、 最果ての境まで探し求める。 暗がりと深い暗闇にある石を。
3Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.
4人里離れた所に坑道を掘り、 人の足も届かない所で、 地上から遠く吊り下がり、揺れ動く。
4Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.
5地については、そこからパンが出るが、 その下は火によるかのように覆される。
5La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.
6その岩からはサファイアが採れ、 そこには金のちりがある。
6Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.
7その道はどんな猛禽も知らず、 はやぶさの目もそれを見たことがない。
7La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.
8誇り高い獣たちもそこを歩いたことはなく、 猛獅子もそこを通り過ぎたことはない。
8Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono.
9彼は硬い岩に手をかけ、 山々を根元から覆す。
9Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.
10彼は岩の間に水路を切り開き、 彼の目はあらゆる貴重なものを見る。
10En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.
11彼は地下の流れをせき止め、 隠されたものを光へと引き出す。
11Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.
12しかし、知恵はどこに見出されるだろうか。 悟りの住みかはどこにあるのか。
12Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento?
13人はその値打ちを知らず、 それは生ける者の地には見出されない。
13La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
14深淵は言う。『私の内にはない』と。 海は言う。『私のもとにはない』と。
14La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.
15それは金で得ることはできず、 銀を量って代価とすることもできない。
15Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
16オフィルの金でもその値を量れず、 高価な縞めのうやサファイア でも足りない。
16Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.
17金もガラスもそれに等しくはなく、 純金の器と交換することもできない。
17Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.
18珊瑚や水晶は挙げるまでもない。 そうだ、知恵の代価はルビーよりも高い。
18Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.
19エチオピアのトパーズもそれに等しくはなく、 純金でも評価することはできない。
19Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo.
20それなら、知恵はどこから来るのか。 悟りの住みかはどこにあるのか。
20De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento?
21それはすべての生ける者の目から隠され、 空の鳥からも遠ざけられている。
21Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.
22滅びと死は言う。 『私たちは耳でその噂を聞いた』と。
22La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.
23神はその道を悟り、 その住みかを知る。
23Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon;
24神は地の果てまで見渡し、 天の下すべてを見渡すからだ。
24Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo.
25神が風の重さを定め、 水を量ったとき、
25Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,
26雨のための定めを設け、 雷鳴を伴う稲妻の道を設けたとき、
26Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
27そのとき、神は知恵を見て明らかにし、 これを確立し、探り尽くした。
27Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;
28そして神は人に言われた。 『見よ、主 を恐れること、それが知恵である。 悪から遠ざかること、それが悟りである』と。
28Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.