ヨブ記 40
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1さらに主はヨブに答えられた。
1Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
2全能者と争う者が、なお神を責めるのか。 神と論じ合う者は、それに答えよ。
2Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
3そこでヨブは主に答えた。
3Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
4見よ、私は取るに足りない。あなたに何と答えられよう。 私は口に手を当てる。
4Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon.
5一度語った。もう答えない。 二度語ったが、もう言葉を重ねない。
5Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.
6そのとき、主はつむじ風の中からヨブに答えた。
6Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
7男らしく腰に帯を締めよ。 私はあなたに尋ねる。私に答えよ。
7Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
8あなたは私の裁きを無効にするつもりか。 自分が義とされるために、私を罪に定めるつもりか。
8Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
9あるいは、あなたには私のような腕があるのか。 私のような声で雷鳴を響かせられるのか。
9Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
10さあ、あなたは威光と尊厳で自分を飾れ。 誉れと威厳を身にまとえ。
10Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;
11あなたの怒りの激しさを注ぎ出せ。 高ぶるすべての者を見て、一人ひとりを低くせよ。
11Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
12高ぶるすべての者を見て、一人ひとりをへりくだらせよ。 悪者たちをその場所で踏み砕け。
12Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
13彼らをともにちりの中に隠せ。 隠された場所で彼らの顔を包み隠せ。
13Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
14そうすれば、私もあなたを認めよう。 あなた自身の右の手があなたを救うことができると。
14Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.
15さあ、見よ。私があなたと同じように造ったベヘモトを。 それは牛のように草を食べる。
15Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
16さあ見よ。その力は腰にあり、 その強さは腹の筋にある。
16Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
17それは杉の木のように尾を動かす。 その太ももの筋は絡み合っている。
17Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
18その骨は青銅の管のようであり、 その四肢は鉄の棒のようだ。
18Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
19それは私が造ったもののうち第一のもの。 それを造った私が、それに剣を与えた。
19Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
20まことに、山々はそれに食物をもたらし、 野のすべての動物がそこで遊ぶ。
20La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
21それは蓮の木の下、 葦の茂みや沼地に横たわる。
21Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
22蓮はその影でそれを覆う。 川の柳がそれを取り囲む。
22Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
23見よ、川が氾濫しても、それは震えない。 ヨルダン川がその口にまで押し寄せても、それは動じない。
23Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
24誰が、その目の前でそれを捕らえられるだろうか。 あるいは、罠でその鼻を刺し貫くだろうか。
24Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.