Genezo 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;
1亞當 的後代記在下面。(當上帝造人的日子,是照着自己的樣式造的,
2kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo.
2並且造男造女。在他們被造的日子,上帝賜福給他們,稱他們為「人」。)
3Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.
3亞當 活到一百三十歲,生了一個兒子,形像樣式和自己相似,就給他起名叫 塞特 。
4Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
4亞當 生 塞特 之後,又在世八百年,並且生兒養女。
5Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.
5亞當 共活了九百三十歲就死了。
6Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ.
6塞特 活到一百零五歲,生了 以挪士 。
7Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
7塞特 生 以挪士 之後,又活了八百零七年,並且生兒養女。
8Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.
8塞特 共活了九百一十二歲就死了。
9Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan.
9以挪士 活到九十歲,生了 該南 。
10Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
10以挪士 生 該南 之後,又活了八百一十五年,並且生兒養女。
11Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.
11以挪士 共活了九百零五歲就死了。
12Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel.
12該南 活到七十歲,生了 瑪勒列 。
13Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
13該南 生 瑪勒列 之後,又活了八百四十年,並且生兒養女。
14Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.
14該南 共活了九百一十歲就死了。
15Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared.
15瑪勒列 活到六十五歲,生了 雅列 。
16Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
16瑪勒列 生 雅列 之後,又活了八百三十年,並且生兒養女。
17Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.
17瑪勒列 共活了八百九十五歲就死了。
18Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ.
18雅列 活到一百六十二歲,生了 以諾 。
19Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
19雅列 生 以諾 之後,又活了八百年,並且生兒養女。
20Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
20雅列 共活了九百六十二歲就死了。
21Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ.
21以諾 活到六十五歲,生了 瑪土撒拉 。
22Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
22以諾 生 瑪土撒拉 之後,與上帝同行三百年,並且生兒養女。
23Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj.
23以諾 共活了三百六十五歲。
24Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.
24以諾 與上帝同行,上帝將他取去,他就不在世了。
25Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ.
25瑪土撒拉 活到一百八十七歲,生了 拉麥 。
26Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
26瑪土撒拉 生 拉麥 之後,又活了七百八十二年,並且生兒養女。
27Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.
27瑪土撒拉 共活了九百六十九歲就死了。
28Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo.
28拉麥 活到一百八十二歲,生了一個兒子,
29Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.
29給他起名叫 挪亞 ,說:「這個兒子必為我們的操作和手中的勞苦安慰我們;這操作勞苦是因為耶和華咒詛地。」
30Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
30拉麥 生 挪亞 之後,又活了五百九十五年,並且生兒養女。
31Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.
31拉麥 共活了七百七十七歲就死了。
32Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
32挪亞 五百歲生了 閃 、 含 、 雅弗 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.