Genezo 16
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.
1亞伯蘭 的妻子 撒萊 不給他生兒女。 撒萊 有一個使女,名叫 夏甲 ,是 埃及 人。
2Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj.
2撒萊 對 亞伯蘭 說:「耶和華使我不能生育。求你和我的使女同房,或者我可以因她得孩子。」 亞伯蘭 聽從了 撒萊 的話。
3Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon.
3於是 亞伯蘭 的妻子 撒萊 將使女 埃及 人 夏甲 給了丈夫為妾;那時 亞伯蘭 在 迦南 已經住了十年。
4Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj.
4亞伯蘭 與 夏甲 同房, 夏甲 就懷了孕;她見自己有孕,就小看她的主母。
5Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi.
5撒萊 對 亞伯蘭 說:「我因你受屈。我將我的使女放在你懷中,她見自己有了孕,就小看我。願耶和華在你我中間判斷。」
6Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris.
6亞伯蘭 對 撒萊 說:「使女在你手下,你可以隨意待她。」 撒萊 苦待她,她就從 撒萊 面前逃走了。
7Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur.
7耶和華的使者在曠野 書珥 路上的水泉旁遇見她,
8Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.
8對她說:「 撒萊 的使女 夏甲 ,你從哪裏來?要往哪裏去?」 夏甲 說:「我從我的主母 撒萊 面前逃出來。」
9Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Reiru al via sinjorino, kaj humiliĝu sub ŝiaj manoj.
9耶和華的使者對她說:「你回到你主母那裏,服在她手下」;
10Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin kalkuli.
10又說:「我必使你的後裔極其繁多,甚至不可勝數」;
11Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
11並說:「你如今懷孕要生一個兒子,可以給他起名叫 以實瑪利 ,因為耶和華聽見了你的苦情。
12Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj.
12他為人必像野驢。他的手要攻打人,人的手也要攻打他;他必住在眾弟兄的東邊。」
13Kaj la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas?
13夏甲 就稱那對她說話的耶和華為「看顧人的上帝」。因而說:「在這裏我也看見那看顧我的嗎?」
14Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; ĝi estas inter Kadeŝ kaj Bered.
14所以這井名叫 庇耳‧拉海‧萊 。這井正在 加低斯 和 巴列 中間。
15Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Iŝmael.
15後來 夏甲 給 亞伯蘭 生了一個兒子; 亞伯蘭 給他起名叫 以實瑪利 。
16Kaj Abram havis la aĝon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Iŝmaelon al Abram.
16夏甲 給 亞伯蘭 生 以實瑪利 的時候, 亞伯蘭 年八十六歲。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.