Genezo 19
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis ĉe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere.
1那兩個天使晚上到了 所多瑪 ; 羅得 正坐在 所多瑪 城門口,看見他們,就起來迎接,臉伏於地下拜,
2Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.
2說:「我主啊,請你們到僕人家裏洗洗腳,住一夜,清早起來再走。」他們說:「不!我們要在街上過夜。」
3Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili manĝis.
3羅得 切切地請他們,他們這才進去,到他屋裏。 羅得 為他們預備筵席,烤無酵餅,他們就吃了。
4Antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon, de la junuloj ĝis la maljunuloj, la tuta popolo, de ĉiuj finoj.
4他們還沒有躺下, 所多瑪 城裏各處的人,連老帶少,都來圍住那房子,
5Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu.
5呼叫 羅得 說:「今日晚上到你這裏來的人在哪裏呢?把他們帶出來,任我們所為。」
6Kaj Lot eliris al ili antaŭ la sojlon, kaj la pordon li ŝlosis post si.
6羅得 出來,把門關上,到眾人那裏,
7Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone!
7說:「眾弟兄,請你們不要做這惡事。
8Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
8我有兩個女兒,還是處女,容我領出來,任憑你們的心願而行;只是這兩個人既然到我舍下,不要向他們做甚麼。」
9Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.
9眾人說:「退去吧!」又說:「這個人來寄居,還想要作官哪!現在我們要害你比害他們更甚。」眾人就向前擁擠 羅得 ,要攻破房門。
10Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili ŝlosis;
10只是那二人伸出手來,將 羅得 拉進屋去,把門關上,
11kaj la homojn, kiuj estis antaŭ la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj ĝis la grandaj, tiel ke tiuj laciĝis, serĉante la pordon.
11並且使門外的人,無論老少,眼都昏迷;他們摸來摸去,總尋不着房門。
12Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko;
12二人對 羅得 說:「你這裏還有甚麼人嗎?無論是女婿是兒女,和這城中一切屬你的人,你都要將他們從這地方帶出去。
13ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar granda fariĝis ilia kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin pereigi.
13我們要毀滅這地方;因為城內罪惡的聲音在耶和華面前甚大,耶和華差我們來,要毀滅這地方。」
14Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko, ĉar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton.
14羅得 就出去,告訴娶了他女兒的女婿們說:「你們起來離開這地方,因為耶和華要毀滅這城。」他女婿們卻以為他說的是戲言。
15Kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis Loton, dirante: Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.
15天明了,天使催逼 羅得 說:「起來!帶着你的妻子和你在這裏的兩個女兒出去,免得你因這城裏的罪惡同被剿滅。」
16Sed ĉar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.
16但 羅得 遲延不走。二人因為耶和華憐恤 羅得 ,就拉着他的手和他妻子的手,並他兩個女兒的手,把他們領出來,安置在城外;
17Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.
17領他們出來以後,就說:「逃命吧!不可回頭看,也不可在平原站住。要往山上逃跑,免得你被剿滅。」
18Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro!
18羅得 對他們說:「我主啊,不要如此!
19Jen Via sklavo plaĉis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, ĉar povus trafi min malfeliĉo kaj mi mortus.
19你僕人已經在你眼前蒙恩;你又向我顯出莫大的慈愛,救我的性命。我不能逃到山上去,恐怕這災禍臨到我,我便死了。
20Jen ĉi tiu urbo estas sufiĉe proksima, por kuri tien, kaj ĝi estas malgranda; mi savos min tien; ĝi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva.
20看哪,這座城又小又近,容易逃到,這不是一個小的嗎?求你容我逃到那裏,我的性命就得存活。」
21Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaŭ en ĉi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.
21天使對他說:「這事我也應允你;我不傾覆你所說的這城。
22Rapide savu vin tien, ĉar Mi nenion povas fari, ĝis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar.
22你要速速地逃到那城;因為你還沒有到那裏,我不能做甚麼。」因此那城名叫 瑣珥 。
23La suno leviĝis super la teron, kiam Lot venis Coaron.
23羅得 到了 瑣珥 ,日頭已經出來了。
24Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo.
24當時,耶和華將硫磺與火從天上耶和華那裏降與 所多瑪 和 蛾摩拉 ,
25Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan ĉirkaŭaĵon kaj ĉiujn loĝantojn de la urboj kaj la kreskaĵojn de la tero.
25把那些城和全平原,並城裏所有的居民,連地上生長的,都毀滅了。
26Kaj lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo.
26羅得 的妻子在後邊回頭一看,就變成了一根鹽柱。
27Kaj matene Abraham leviĝis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaŭ la Eternulo;
27亞伯拉罕 清早起來,到了他從前站在耶和華面前的地方,
28kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la ĉirkaŭaĵo, kaj li vidis, ke jen fumo leviĝas de la tero kiel fumo el forno.
28向 所多瑪 和 蛾摩拉 與平原的全地觀看,不料,那地方煙氣上騰,如同燒窯一般。
29Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la ĉirkaŭaĵo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj loĝis Lot.
29當上帝毀滅平原諸城的時候,他記念 亞伯拉罕 ,正在傾覆 羅得 所住之城的時候,就打發 羅得 從傾覆之中出來。
30Kaj Lot eliris el Coar kaj ekloĝis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; ĉar li timis loĝi en Coar. Kaj li loĝis en kaverno, li kaj liaj du filinoj.
30羅得 因為怕住在 瑣珥 ,就同他兩個女兒從 瑣珥 上去,住在山裏;他和兩個女兒住在一個洞裏。
31Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laŭ la moro de la tuta tero;
31大女兒對小女兒說:「我們的父親老了,地上又無人按着世上的常規進到我們這裏。
32tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
32來!我們可以叫父親喝酒,與他同寢。這樣,我們好從他存留後裔。」
33Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kuŝis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis.
33於是,那夜她們叫父親喝酒,大女兒就進去和她父親同寢;她幾時躺下,幾時起來,父親都不知道。
34La morgaŭan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kuŝis hieraŭ kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaŭ en ĉi tiu nokto, kaj vi venu, kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
34第二天,大女兒對小女兒說:「我昨夜與父親同寢。今夜我們再叫他喝酒,你可以進去與他同寢。這樣,我們好從父親存留後裔。」
35Kaj ili ankaŭ en ĉi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kuŝis kun li; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis.
35於是,那夜她們又叫父親喝酒,小女兒起來與她父親同寢;她幾時躺下,幾時起來,父親都不知道。
36Kaj ambaŭ filinoj de Lot gravediĝis de sia patro.
36這樣, 羅得 的兩個女兒都從她父親懷了孕。
37Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj ĝis nun.
37大女兒生了兒子,給他起名叫 摩押 ,就是現今 摩押 人的始祖。
38Kaj la pli juna ankaŭ naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ben-Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj ĝis nun.
38小女兒也生了兒子,給他起名叫 便‧亞米 ,就是現今 亞捫 人的始祖。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.