Genezo
Chapter 31
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Li aŭdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan riĉecon.
1雅各 聽見 拉班 的兒子們有話說:「 雅各 把我們父親所有的都奪了去,並藉着我們父親的,得了這一切的榮耀。」
2Kaj Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ.
2雅各 見 拉班 的氣色向他不如從前了。
3Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskiĝlandon, kaj Mi estos kun vi.
3耶和華對 雅各 說:「你要回你祖、你父之地,到你親族那裏去,我必與你同在。」
4Tiam Jakob sendis kaj vokis Raĥelon kaj Lean sur la kampon al sia brutaro;
4雅各 就打發人,叫 拉結 和 利亞 到田野羊群那裏來,
5kaj li diris al ili: Mi vidas laŭ la vizaĝo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li estis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ; sed la Dio de mia patro estis kun mi.
5對她們說:「我看你們父親的氣色向我不如從前了;但我父親的上帝向來與我同在。
6Vi scias, ke per ĉiuj miaj fortoj mi servis vian patron.
6你們也知道,我盡了我的力量服事你們的父親。
7Sed via patro trompis min kaj dekfoje ŝanĝis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon.
7你們的父親欺哄我,十次改了我的工價;然而上帝不容他害我。
8Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco — ĉiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco — ĉiuj brutoj naskis striitajn.
8他若說:『有點的歸你作工價』,羊群所生的都有點;他若說:『有紋的歸你作工價』,羊群所生的都有紋。
9Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.
9這樣,上帝把你們父親的牲畜奪來賜給我了。
10En la tempo, kiam la brutoj pasiiĝis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en sonĝo, ke la virbestoj, kiuj leviĝis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj.
10羊配合的時候,我夢中舉目一看,見跳母羊的公羊都是有紋的、有點的、有花斑的。
11Kaj anĝelo de Dio diris al mi en la sonĝo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas.
11上帝的使者在那夢中呼叫我說:『 雅各 。』我說:『我在這裏。』
12Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: ĉiuj virbestoj, kiuj leviĝis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, ĉar Mi vidis ĉion, kion Laban faras al vi.
12他說:『你舉目觀看,跳母羊的公羊都是有紋的、有點的、有花斑的;凡 拉班 向你所做的,我都看見了。
13Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi verŝis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun leviĝu, eliru el ĉi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskiĝo.
13我是 伯特利 的上帝;你在那裏 用油 澆過柱子,向我許過願。現今你起來,離開這地,回你本地去吧!』」
14Kaj Raĥel kaj Lea respondis kaj diris al li: Ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro?
14拉結 和 利亞 回答 雅各 說:「在我們父親的家裏還有我們可得的分嗎?還有我們的產業嗎?
15Li rigardas ja nin kiel fremdulinojn; ĉar li vendis nin kaj eĉ formanĝis nian monon.
15我們不是被他當作外人嗎?因為他賣了我們,吞了我們的價值。
16Ĉar la tuta riĉo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun ĉion, kion Dio al vi diris, faru.
16上帝從我們父親所奪出來的一切財物,那就是我們和我們孩子們的。現今凡上帝所吩咐你的,你只管去行吧!」
17Jakob leviĝis, kaj metis siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la kamelojn.
17雅各 起來,使他的兒子和妻子都騎上駱駝,
18Kaj li forkondukis sian tutan brutaron kaj sian tutan havon, kiun li akiris, sian propraĵon, kiun li akiris en Mezopotamio, por iri al sia patro Isaak en la landon Kanaanan.
18又帶着他在 巴旦‧亞蘭 所得的一切牲畜和財物,往 迦南 地、他父親 以撒 那裏去了。
19Laban estis foririnta, por tondi siajn ŝafojn; tiam Raĥel ŝtelis la domajn diojn de sia patro.
19當時 拉班 剪羊毛去了, 拉結 偷了他父親家中的神像。
20Jakob trompis la atenton de Laban la Siriano, ne dirante al li, ke li forkuras.
20雅各 背着 亞蘭 人 拉班 偷走了,並不告訴他,
21Kaj li rapide foriris kune kun ĉio, kion li havis. Kaj li transpasis la Riveron kaj direktiĝis al la monto Gilead.
21就帶着所有的逃跑。他起身過大河,面向 基列山 行去。
22Oni diris al Laban en la tria tago, ke Jakob forkuris.
22到第三日,有人告訴 拉班 , 雅各 逃跑了。
23Tiam li prenis kun si siajn fratojn, kaj kuris post li distancon de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto Gilead.
23拉班 帶領他的眾弟兄去追趕,追了七日,在 基列山 就追上了。
24Tiam Dio aperis al Laban la Siriano nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.
24夜間,上帝到 亞蘭 人 拉班 那裏,在夢中對他說:「你要小心,不可與 雅各 說好說歹。」
25Laban kuratingis Jakobon. Jakob starigis sian tendon sur la monto, kaj Laban aranĝis siajn fratojn ankaŭ sur la monto Gilead.
25拉班 追上 雅各 。 雅各 在山上支搭帳棚; 拉班 和他的眾弟兄也在 基列山 上支搭帳棚。
26Kaj Laban diris al Jakob: Kion vi faris? vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaŭ militkaptitojn!
26拉班 對 雅各 說:「你做的是甚麼事呢?你背着我偷走了,又把我的女兒們帶了去,如同用刀劍擄去的一般。
27Kial vi forkuris sekrete kaj kaŝe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo.
27你為甚麼暗暗地逃跑,偷着走,並不告訴我,叫我可以歡樂、唱歌、擊鼓、彈琴地送你回去?
28Vi eĉ ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsaĝe vi agis.
28又不容我與外孫和女兒親嘴?你所行的真是愚昧!
29Mi havas forton en mia mano, por fari al vi malbonon; sed la Dio de via patro hieraŭ diris al mi jene: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone aŭ malbone.
29我手中原有能力害你,只是你父親的上帝昨夜對我說:『你要小心,不可與 雅各 說好說歹。』
30Kaj se vi nun foriris, ĉar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi ŝtelis miajn diojn?
30現在你雖然想你父家,不得不去,為甚麼又偷了我的神像呢?」
31Tiam Jakob respondis kaj diris al Laban: Mi timis; mi pensis, ke eble vi forrabos de mi viajn filinojn.
31雅各 回答 拉班 說:「恐怕你把你的女兒從我奪去,所以我逃跑。
32Sed tiu, ĉe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la ĉeesto de niaj parencoj serĉu ĉe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Raĥel ilin ŝtelis.
32至於你的神像,你在誰那裏搜出來,就不容誰存活。當着我們的眾弟兄,你認一認,在我這裏有甚麼東西是你的,就拿去。」原來 雅各 不知道 拉結 偷了那些神像。
33Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Raĥel.
33拉班 進了 雅各 、 利亞 ,並兩個使女的帳棚,都沒有搜出來,就從 利亞 的帳棚出來,進了 拉結 的帳棚。
34Sed Raĥel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidiĝis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.
34拉結 已經把神像藏在駱駝的馱簍裏,便坐在上頭。 拉班 摸遍了那帳棚,並沒有摸着。
35Kaj ŝi diris al sia patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas stariĝi antaŭ vi, ĉar mi havas la virinan ordinaraĵon. Kaj li serĉis kaj ne trovis la domajn diojn.
35拉結 對她父親說:「現在我身上不便,不能在你面前起來,求我主不要生氣。」這樣, 拉班 搜尋神像,竟沒有搜出來。
36Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min?
36雅各 就發怒斥責 拉班 說:「我有甚麼過犯,有甚麼罪惡,你竟這樣火速地追我?
37Vi trapalpis ĉiujn miajn apartenaĵojn; kion vi trovis el la apartenaĵoj de via domo? elmetu ĉi tie antaŭ miaj parencoj kaj viaj, kaj ili juĝu inter ni ambaŭ.
37你摸遍了我一切的家具,你搜出甚麼來呢?可以放在你我弟兄面前,叫他們在你我中間辨別辨別。
38Jam dudek jarojn mi estas ĉe vi; viaj ŝafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virŝafojn el via brutaro mi ne manĝis;
38我在你家這二十年,你的母綿羊、母山羊沒有掉過胎。你群中的公羊,我沒有吃過;
39kion sovaĝaj bestoj disŝiris, tion mi ne alportis al vi: ĝi estis mia malprofito; de mi vi postulis ĉion, kio estis ŝtelita en tago aŭ ŝtelita en nokto;
39被野獸撕裂的,我沒有帶來給你,是我自己賠上。無論是白日,是黑夜,被偷去的,你都向我索要。
40dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo kuris for de miaj okuloj.
40我白日受盡乾熱,黑夜受盡寒霜,不得合眼睡着,我常是這樣。
41Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje.
41我這二十年在你家裏,為你的兩個女兒服事你十四年,為你的羊群服事你六年,你又十次改了我的工價。
42Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj ĝustigis vin hieraŭ.
42若不是我父親 以撒 所敬畏的上帝,就是 亞伯拉罕 的上帝與我同在,你如今必定打發我空手而去。上帝看見我的苦情和我的勞碌,就在昨夜責備你。」
43Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj ĉio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaŭ al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis?
43拉班 回答 雅各 說:「這女兒是我的女兒,這些孩子是我的孩子,這些羊群也是我的羊群;凡在你眼前的都是我的。我的女兒並她們所生的孩子,我今日能向他們做甚麼呢?
44Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj ĝi estu atesto inter mi kaj vi.
44來吧!你我二人可以立約,作你我中間的證據。」
45Tiam Jakob prenis ŝtonon kaj starigis ĝin kiel memorsignon.
45雅各 就拿一塊石頭立作柱子,
46Kaj Jakob diris al siaj parencoj: Kolektu ŝtonojn. Kaj ili prenis ŝtonojn kaj faris monteton; kaj ili manĝis tie sur la monteto.
46又對眾弟兄說:「你們堆聚石頭。」他們就拿石頭來堆成一堆,大家便在旁邊吃喝。
47Kaj Laban donis al ĝi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al ĝi la nomon Galeed.
47拉班 稱那石堆為 伊迦爾‧撒哈杜他 , 雅各 卻稱那石堆為 迦累得 。
48Laban diris: Ĉi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial ĝi ricevis la nomon Galeed;
48拉班 說:「今日這石堆作你我中間的證據。」因此這地方名叫 迦累得 ,
49ankaŭ la nomon Micpa; ĉar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia.
49又叫 米斯巴 ,意思說:「我們彼此離別以後,願耶和華在你我中間鑒察。
50Se vi agos malbone kontraŭ miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos ĉe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.
50你若苦待我的女兒,又在我的女兒以外另娶妻,雖沒有人知道,卻有上帝在你我中間作見證。」
51Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas ĉi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi;
51拉班 又說:「你看我在你我中間所立的這石堆和柱子。
52atesto estu ĉi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans ĉi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans ĉi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono.
52這石堆作證據,這柱子也作證據。我必不過這石堆去害你;你也不可過這石堆和柱子來害我。
53La Dio de Abraham kaj la Dio de Naĥor juĝu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob ĵuris al li per la Timo de sia patro Isaak.
53但願 亞伯拉罕 的上帝和 拿鶴 的上帝,就是他們父親的上帝,在你我中間判斷。」 雅各 就指着他父親 以撒 所敬畏的 上帝 起誓,
54Kaj Jakob oferbuĉis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn manĝi panon; kaj ili manĝis panon kaj tradormis la nokton sur la monto.
54又在山上獻祭,請眾弟兄來吃飯。他們吃了飯,便在山上住宿。
55Laban leviĝis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.
55拉班 清早起來,與他外孫和女兒親嘴,給他們祝福,回往自己的地方去了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.