Genezo 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.
1有一日,那人和他妻子 夏娃 同房, 夏娃 就懷孕,生了 該隱 ,便說:「耶和華使我得了一個男子。」
2Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo.
2又生了 該隱 的兄弟 亞伯 。 亞伯 是牧羊的; 該隱 是種地的。
3Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.
3有一日, 該隱 拿地裏的出產為供物獻給耶和華;
4Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;
4亞伯 也將他羊群中頭生的和羊的脂油獻上。耶和華看中了 亞伯 和他的供物,
5sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.
5只是看不中 該隱 和他的供物。 該隱 就大大地發怒,變了臉色。
6Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo?
6耶和華對 該隱 說:「你為甚麼發怒呢?你為甚麼變了臉色呢?
7Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.
7你若行得好,豈不蒙悅納?你若行得不好,罪就伏在門前。它必戀慕你,你卻要制伏它。」
8Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin.
8該隱 與他兄弟 亞伯 說話;二人正在田間。 該隱 起來打他兄弟 亞伯 ,把他殺了。
9Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato?
9耶和華對 該隱 說:「你兄弟 亞伯 在哪裏?」他說:「我不知道!我豈是看守我兄弟的嗎?」
10Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.
10耶和華說:「你做了甚麼事呢?你兄弟的血有聲音從地裏向我哀告。
11Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.
11地開了口,從你手裏接受你兄弟的血。現在你必從這地受咒詛。
12Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.
12你種地,地不再給你效力;你必流離飄蕩在地上。」
13Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.
13該隱 對耶和華說:「我的刑罰太重,過於我所能當的。
14Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
14你如今趕逐我離開這地,以致不見你面;我必流離飄蕩在地上,凡遇見我的必殺我。」
15Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
15耶和華對他說:「凡殺 該隱 的,必遭報七倍。」耶和華就給 該隱 立一個記號,免得人遇見他就殺他。
16Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden.
16於是 該隱 離開耶和華的面,去住在 伊甸 東邊 挪得 之地。
17Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ.
17該隱 與妻子同房,他妻子就懷孕,生了 以諾 。 該隱 建造了一座城,就按着他兒子的名將那城叫做 以諾 。
18Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ.
18以諾 生 以拿 ; 以拿 生 米戶雅利 ; 米戶雅利 生 瑪土撒利 ; 瑪土撒利 生 拉麥 。
19Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.
19拉麥 娶了兩個妻:一個名叫 亞大 ,一個名叫 洗拉 。
20Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn.
20亞大 生 雅八 ; 雅八 就是住帳棚、牧養牲畜之人的祖師。
21Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.
21雅八 的兄弟名叫 猶八 ;他是一切彈琴吹簫之人的祖師。
22Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.
22洗拉 又生了 土八‧該隱 ;他是打造各樣銅鐵利器的。 土八‧該隱 的妹子是 拿瑪 。
23Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi;
23拉麥 對他兩個妻子說: 亞大 、 洗拉 ,聽我的聲音; 拉麥 的妻子,細聽我的話語: 壯年人傷我,我把他殺了; 少年人損我,我把他害了 。
24Se sepoble estos venĝite por Kain, Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.
24若殺 該隱 ,遭報七倍, 殺 拉麥 ,必遭報七十七倍。
25Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.
25亞當 又與妻子同房,她就生了一個兒子,起名叫 塞特 ,意思說:「上帝另給我立了一個兒子代替 亞伯 ,因為 該隱 殺了他。」
26Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.
26塞特 也生了一個兒子,起名叫 以挪士 。那時候,人才求告耶和華的名。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.