Genezo 39
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin aĉetis Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Iŝmaelidoj, kiuj venigis lin tien.
1約瑟 被帶下 埃及 去。有一個 埃及 人,是法老的內臣-護衛長 波提乏 ,從那些帶下他來的 以實瑪利 人手下買了他去。
2Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto.
2約瑟 住在他主人 埃及 人的家中,耶和華與他同在,他就百事順利。
3Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke ĉion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.
3他主人見耶和華與他同在,又見耶和華使他手裏所辦的盡都順利,
4Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis.
4約瑟 就在主人眼前蒙恩,伺候他主人,並且主人派他管理家務,把一切所有的都交在他手裏。
5Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super ĉio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super ĉio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.
5自從主人派 約瑟 管理家務和他一切所有的,耶和華就因 約瑟 的緣故賜福與那 埃及 人的家;凡家裏和田間一切所有的都蒙耶和華賜福。
6Kaj li lasis ĉion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.
6波提乏 將一切所有的都交在 約瑟 的手中,除了自己所吃的飯,別的事一概不知。 約瑟 原來秀雅俊美。
7Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun mi.
7這事以後, 約瑟 主人的妻以目送情給 約瑟 ,說:「你與我同寢吧!」
8Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn;
8約瑟 不從,對他主人的妻說:「看哪,一切家務,我主人都不知道;他把所有的都交在我手裏。
9neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio?
9在這家裏沒有比我大的;並且他沒有留下一樣不交給我,只留下了你,因為你是他的妻子。我怎能作這大惡,得罪上帝呢?」
10Dum ŝi paroladis al Jozef ĉiutage kaj li ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi,
10後來她天天和 約瑟 說, 約瑟 卻不聽從她,不與她同寢,也不和她在一處。
11okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo;
11有一天, 約瑟 進屋裏去辦事,家中人沒有一個在那屋裏,
12tiam ŝi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kuŝiĝu kun mi. Sed li lasis sian veston en ŝiaj manoj kaj forkuris for el la domo.
12婦人就拉住他的衣裳,說:「你與我同寢吧!」 約瑟 把衣裳丟在婦人手裏,跑到外邊去了。
13Kaj kiam ŝi vidis, ke li lasis sian veston en ŝia mano kaj forkuris el la domo,
13婦人看見 約瑟 把衣裳丟在她手裏跑出去了,
14ŝi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; ĉi tiu venis al mi, por kuŝiĝi kun mi; sed mi ekkriis per laŭta voĉo;
14就叫了家裏的人來,對他們說:「你們看!他帶了一個 希伯來 人進入我們家裏,要戲弄我們。他到我這裏來,要與我同寢,我就大聲喊叫。
15kaj kiam li aŭdis, ke mi ekkriis per laŭta voĉo, li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris for el la domo.
15他聽見我放聲喊起來,就把衣裳丟在我這裏,跑到外邊去了。」
16Kaj ŝi kuŝigis lian veston apud si, ĝis lia sinjoro venis en sian domon.
16婦人把 約瑟 的衣裳放在自己那裏,等着他主人回家,
17Kaj ŝi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;
17就對他如此如此說:「你所帶到我們這裏的那 希伯來 僕人進來要戲弄我,
18sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo.
18我放聲喊起來,他就把衣裳丟在我這裏,跑出去了。」
19Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo — tiam li forte ekkoleris.
19約瑟 的主人聽見他妻子對他所說的話,說「你的僕人如此如此待我」,他就生氣,
20Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.
20把 約瑟 下在監裏,就是王的囚犯被囚的地方。於是 約瑟 在那裏坐監。
21Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.
21但耶和華與 約瑟 同在,向他施恩,使他在司獄的眼前蒙恩。
22Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef ĉiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj ĉio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo.
22司獄就把監裏所有的囚犯都交在 約瑟 的手下;他們在那裏所辦的事都是經他的手。
23La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, ĉar la Eternulo estis kun li; kaj ĉion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.
23凡在 約瑟 手下的事,司獄一概不察,因為耶和華與 約瑟 同在;耶和華使他所做的盡都順利。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.