Genezo 20
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li ekloĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur; kaj li loĝis kiel fremdulo en Gerar.
1亞伯拉罕 從那裏向南地遷去,寄居在 加低斯 和 書珥 中間的 基拉耳 。
2Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Ŝi estas mia fratino. Kaj Abimeleĥ, reĝo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
2亞伯拉罕 稱他的妻 撒拉 為妹子, 基拉耳 王 亞比米勒 差人把 撒拉 取了去。
3Kaj Dio venis al Abimeleĥ nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, ĉar ŝi estas edzino de edzo.
3但夜間,上帝來,在夢中對 亞比米勒 說:「你是個死人哪!因為你取了那女人來;她原是別人的妻子。」
4Sed Abimeleĥ ne alproksimiĝis al ŝi, kaj li diris: Mia Sinjoro! ĉu vi mortigos ankaŭ senkulpan popolon?
4亞比米勒 卻還沒有親近 撒拉 ;他說:「主啊,連有義的國,你也要毀滅嗎?
5Li diris ja al mi: Ŝi estas mia fratino; kaj ŝi ankaŭ diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
5那人豈不是自己對我說『她是我的妹子』嗎?就是女人也自己說:『他是我的哥哥。』我做這事是心正手潔的。」
6Kaj Dio diris al li en la sonĝo: Mi ankaŭ scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi.
6上帝在夢中對他說:「我知道你做這事是心中正直;我也攔阻了你,免得你得罪我,所以我不容你沾着她。
7Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, ĉar li estas profeto, kaj li preĝos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj ĉiuj viaj.
7現在你把這人的妻子歸還他;因為他是先知,他要為你禱告,使你存活。你若不歸還他,你當知道,你和你所有的人都必要死。」
8Kaj Abimeleĥ leviĝis frue matene, kaj li vokis ĉiujn siajn sklavojn kaj rakontis ĉion ĉi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis.
8亞比米勒 清早起來,召了眾臣僕來,將這些事都說給他們聽,他們都甚懼怕。
9Kaj Abimeleĥ vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaŭ vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraŭ mi.
9亞比米勒 召了 亞伯拉罕 來,對他說:「你怎麼向我這樣行呢?我在甚麼事上得罪了你,你竟使我和我國裏的人陷在大罪裏?你向我行不當行的事了!」
10Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
10亞比米勒 又對 亞伯拉罕 說:「你見了甚麼才做這事呢?」
11Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaŭ Dio en ĉi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
11亞伯拉罕 說:「我以為這地方的人總不懼怕上帝,必為我妻子的緣故殺我。
12Kaj efektive ŝi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj ŝi fariĝis mia edzino.
12況且她也實在是我的妹子;她與我是同父異母,後來作了我的妻子。
13Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al ŝi: Faru al mi ĉi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato.
13當上帝叫我離開父家、飄流在外的時候,我對她說:『我們無論走到甚麼地方,你可以對人說:他是我的哥哥;這就是你待我的恩典了。』」
14Kaj Abimeleĥ prenis ŝafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara.
14亞比米勒 把牛、羊、僕婢賜給 亞伯拉罕 ,又把他的妻子 撒拉 歸還他。
15Kaj Abimeleĥ diris: Jen mia lando estas antaŭ vi; kie plaĉas al vi, tie loĝiĝu.
15亞比米勒 又說:「看哪,我的地都在你面前,你可以隨意居住」;
16Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil arĝentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaŭ ĉiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaŭ ĉiuj vi estas pravigita.
16又對 撒拉 說:「我給你哥哥一千銀子,作為你在閤家人面前遮羞的,你就在眾人面前沒有不是了。」
17Kaj Abraham ekpreĝis al Dio; kaj Dio sanigis Abimeleĥon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.
17亞伯拉罕 禱告上帝,上帝就醫好了 亞比米勒 和他的妻子,並他的眾女僕,她們便能生育。
18Ĉar la Eternulo estis ŝlosinta ĉiujn uterojn en la domo de Abimeleĥ pro Sara, la edzino de Abraham.
18因耶和華為 亞伯拉罕 的妻子 撒拉 的緣故,已經使 亞比米勒 家中的婦人不能生育。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.