Genezo 24
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda aĝo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en ĉio.
1亞伯拉罕 年紀老邁,向來在一切事上耶和華都賜福給他。
2Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis ĉion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;
2亞伯拉罕 對管理他全業最老的僕人說:「請你把手放在我大腿底下。
3kaj mi ĵurigas vin per la Eternulo, la Dio de la ĉielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi loĝas;
3我要叫你指着耶和華-天地的主起誓,不要為我兒子娶這 迦南 地中的女子為妻。
4sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
4你要往我本地本族去,為我的兒子 以撒 娶一個妻子。」
5Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en ĉi tiun landon; ĉu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?
5僕人對他說:「倘若女子不肯跟我到這地方來,我必須將你的兒子帶回你原出之地嗎?」
6Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
6亞伯拉罕 對他說:「你要謹慎,不要帶我的兒子回那裏去。
7La Eternulo, la Dio de la ĉielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj ĵuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon — Li sendos Sian anĝelon antaŭ vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
7耶和華-天上的主曾帶領我離開父家和本族的地,對我說話,向我起誓說:『我要將這地賜給你的後裔。』他必差遣使者在你面前,你就可以從那裏為我兒子娶一個妻子。
8Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi fariĝos libera de ĉi tiu mia ĵuro; nur mian filon ne revenigu tien.
8倘若女子不肯跟你來,我使你起的誓就與你無干了,只是不可帶我的兒子回那裏去。」
9Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj ĵuris al li pri tiu afero.
9僕人就把手放在他主人 亞伯拉罕 的大腿底下,為這事向他起誓。
10Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj ĉiaj bonaĵoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li leviĝis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Naĥor.
10那僕人從他主人的駱駝裏取了十匹駱駝,並帶些他主人各樣的財物,起身往 美索不達米亞 去,到了 拿鶴 的城。
11Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, ĉe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por ĉerpi akvon.
11天將晚,眾女子出來打水的時候,他便叫駱駝跪在城外的水井那裏。
12Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaŭ kaj faru favorkoraĵon al mia sinjoro Abraham.
12他說:「耶和華-我主人 亞伯拉罕 的上帝啊,求你施恩給我主人 亞伯拉罕 ,使我今日遇見好機會。
13Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por ĉerpi akvon;
13我現今站在井旁,城內居民的女子們正出來打水。
14kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro.
14我向那一個女子說:『請你拿下水瓶來,給我水喝。』她若說:『請喝!我也給你的駱駝喝。』願那女子就作你所預定給你僕人 以撒 的妻。這樣,我便知道你施恩給我主人了。」
15Kaj antaŭ ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Naĥor, frato de Abraham; kaj ŝia kruĉo estis sur ŝia ŝultro.
15話還沒有說完,不料, 利百加 肩頭上扛着水瓶出來。 利百加 是 彼土利 所生的; 彼土利 是 亞伯拉罕 兄弟 拿鶴 妻子 密迦 的兒子。
16Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraŭ ne ekkonis viro. Kaj ŝi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian kruĉon kaj iris supren.
16那女子容貌極其俊美,還是處女,也未曾有人親近她。她下到井旁,打滿了瓶,又上來。
17Kaj la sklavo kuris al ŝi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via kruĉo.
17僕人跑上前去迎着她,說:「求你將瓶裏的水給我一點喝。」
18Kaj ŝi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj ŝi rapide mallevis la kruĉon sur sian manon, kaj ŝi donis al li trinki.
18女子說:「我主請喝!」就急忙拿下瓶來,托在手上給他喝。
19Kaj kiam ŝi sufiĉe lin trinkigis, ŝi diris: Ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos, ĝis ili finos trinki.
19女子給他喝了,就說:「我再為你的駱駝打水,叫駱駝也喝足。」
20Kaj rapide ŝi elverŝis el sia kruĉo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por ĉerpi por ĉiuj liaj kameloj.
20她就急忙把瓶裏的水倒在槽裏,又跑到井旁打水,就為所有的駱駝打上水來。
21Kaj la viro admiris ŝin silente, por konvinkiĝi, ĉu la Eternulo prosperigis lian vojon aŭ ne.
21那人定睛看她,一句話也不說,要曉得耶和華賜他通達的道路沒有。
22Kaj kiam la kameloj ĉesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por ŝiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
22駱駝喝足了,那人就拿一個金環,重半舍客勒,兩個金鐲,重十舍客勒,給了那女子,
23Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; ĉu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
23說:「請告訴我,你是誰的女兒?你父親家裏有我們住宿的地方沒有?」
24Kaj ŝi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun ŝi naskis al Naĥor.
24女子說:「我是 密迦 與 拿鶴 之子 彼土利 的女兒」;
25Kaj ŝi diris al li: Ankaŭ da pajlo kaj da furaĝo ni havas multe, kaj ankaŭ lokon, por ke vi tradormu la nokton.
25又說:「我們家裏足有糧草,也有住宿的地方。」
26Kaj la viro kliniĝis kaj faris adoron al la Eternulo.
26那人就低頭向耶和華下拜,
27Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
27說:「耶和華-我主人 亞伯拉罕 的上帝是應當稱頌的,因他不斷地以慈愛誠實待我主人。至於我,耶和華在路上引領我,直走到我主人的兄弟家裏。」
28Kaj la junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia patrino.
28女子跑回去,照着這些話告訴她母親和她家裏的人。
29Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto.
29利百加 有一個哥哥,名叫 拉班 ,看見金環,又看見金鐲在他妹子的手上,並聽見他妹子 利百加 的話,說那人對我如此如此說。 拉班 就跑出來往井旁去,到那人跟前,見他仍站在駱駝旁邊的井旁那裏,
30Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li aŭdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro — tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras ĉe la kameloj apud la fonto.
no verse 30 in this text
31Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaŭ lokon por la kameloj.
31便對他說:「你這蒙耶和華賜福的,請進來,為甚麼站在外邊?我已經收拾了房屋,也為駱駝預備了地方。」
32Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furaĝon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.
32那人就進了 拉班 的家。 拉班 卸了駱駝,用草料餵上,拿水給那人和跟隨的人洗腳;
33Kaj estis metita antaŭ li manĝo; sed li diris: Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu.
33把飯擺在他面前,叫他吃,他卻說:「我不吃,等我說明白我的事情再吃。」 拉班 說:「請說。」
34Kaj li diris: Sklavo de Abraham mi estas.
34他說:「我是 亞伯拉罕 的僕人。
35Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li fariĝis granda; kaj Li donis al li ŝafojn kaj bovojn kaj arĝenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn.
35耶和華大大地賜福給我主人,使他昌大,又賜給他羊群、牛群、金銀、僕婢、駱駝,和驢。
36Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam ŝi maljuniĝis; kaj li donis al li ĉion, kion li havis.
36我主人的妻子 撒拉 年老的時候給我主人生了一個兒子;我主人也將一切所有的都給了這個兒子。
37Kaj mia sinjoro ĵurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi loĝas.
37我主人叫我起誓說:『你不要為我兒子娶 迦南 地的女子為妻。
38Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia familio, kaj prenu edzinon por mia filo.
38你要往我父家、我本族那裏去,為我的兒子娶一個妻子。』
39Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?
39我對我主人說:『恐怕女子不肯跟我來。』
40Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaŭ kiu mi iradis, sendos Sian anĝelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro.
40他就說:『我所事奉的耶和華必要差遣他的使者與你同去,叫你的道路通達,你就得以在我父家、我本族那裏,給我的兒子娶一個妻子。
41Tiam vi estos libera de mia ĵuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne donos al vi, vi estos libera de mia ĵuro.
41只要你到了我本族那裏,我使你起的誓就與你無干。他們若不把女子交給你,我使你起的誓也與你無干。』
42Kaj mi venis hodiaŭ al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!
42「我今日到了井旁,便說:『耶和華-我主人 亞伯拉罕 的上帝啊,願你叫我所行的道路通達。
43Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por ĉerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via kruĉo,
43我如今站在井旁,對哪一個出來打水的女子說:請你把你瓶裏的水給我一點喝;
44kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos — tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.
44她若說:你只管喝,我也為你的駱駝打水;願那女子就作耶和華給我主人兒子所預定的妻。』
45Antaŭ ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj ŝia kruĉo estas sur ŝia ŝultro; kaj ŝi malsupreniris al la fonto kaj ĉerpis. Kaj mi diris al ŝi: Volu trinkigi min.
45我心裏的話還沒有說完, 利百加 就出來,肩頭上扛着水瓶,下到井旁打水。我便對她說:『請你給我水喝。』
46Kaj rapide ŝi deprenis sian kruĉon de la ŝultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaŭ viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaŭ la kamelojn ŝi trinkigis.
46她就急忙從肩頭上拿下瓶來,說:『請喝!我也給你的駱駝喝。』我便喝了;她又給我的駱駝喝了。
47Kaj mi demandis ŝin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj ŝi diris: Filino de Betuel, filo de Naĥor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur ŝian nazon kaj la braceletojn sur ŝiajn manojn.
47我問她說:『你是誰的女兒?』她說:『我是 密迦 與 拿鶴 之子 彼土利 的女兒。』我就把環子戴在她鼻子上,把鐲子戴在她兩手上。
48Kaj mi kliniĝis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per ĝusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo.
48隨後我低頭向耶和華下拜,稱頌耶和華-我主人 亞伯拉罕 的上帝;因為他引導我走合式的道路,使我得着我主人兄弟的孫女,給我主人的兒子為妻。
49Kaj nun se vi volas fari favorkoraĵon kaj ĝustaĵon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaŭ diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aŭ maldekstren.
49現在你們若願以慈愛誠實待我主人,就告訴我;若不然,也告訴我,使我可以或向左,或向右。」
50Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis ĉi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aŭ bonan.
50拉班 和 彼土利 回答說:「這事乃出於耶和華,我們不能向你說好說歹。
51Jen Rebeka estas antaŭ vi; prenu ŝin kaj iru, kaj ŝi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
51看哪, 利百加 在你面前,可以將她帶去,照着耶和華所說的,給你主人的兒子為妻。」
52Kaj kiam la sklavo de Abraham aŭdis iliajn vortojn, li kliniĝis ĝis la tero al la Eternulo.
52亞伯拉罕 的僕人聽見他們這話,就向耶和華俯伏在地。
53Kaj la sklavo elprenis arĝentaĵojn kaj oraĵojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al ŝia frato kaj al ŝia patrino.
53當下僕人拿出金器、銀器,和衣服送給 利百加 ,又將寶物送給她哥哥和她母親。
54Kaj manĝis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili leviĝis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro.
54僕人和跟從他的人吃了喝了,住了一夜。早晨起來,僕人就說:「請打發我回我主人那裏去吧。」
55Tiam ŝia frato kaj ŝia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaŭ dek tagojn, poste vi iros.
55利百加 的哥哥和她母親說:「讓女子同我們再住幾天,至少十天,然後她可以去。」
56Kaj li diris al ili: Ne retenu min, ĉar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro.
56僕人說:「耶和華既賜給我通達的道路,你們不要耽誤我,請打發我走,回我主人那裏去吧。」
57Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion ŝi diros.
57他們說:「我們把女子叫來問問她」,
58Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al ŝi: Ĉu vi iros kun ĉi tiu viro? Kaj ŝi diris: Mi iros.
58就叫了 利百加 來,問她說:「你和這人同去嗎?」 利百加 說:「我去。」
59Kaj ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj ŝian nutrintinon kaj la sklavon de Abraham kaj liajn homojn.
59於是他們打發妹子 利百加 和她的乳母,同 亞伯拉罕 的僕人,並跟從僕人的,都走了。
60Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al ŝi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.
60他們就給 利百加 祝福說: 我們的妹子啊,願你作千萬人的母! 願你的後裔得着仇敵的城門!
61Kaj leviĝis Rebeka kaj ŝiaj servistinoj kaj sidiĝis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.
61利百加 和她的使女們起來,騎上駱駝,跟着那僕人,僕人就帶着 利百加 走了。
62Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto-Vidanto; li loĝis en la suda lando.
62那時, 以撒 住在南地,剛從 庇耳‧拉海‧萊 回來。
63Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komenciĝis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj.
63天將晚, 以撒 出來在田間默想,舉目一看,見來了些駱駝。
64Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj ŝi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.
64利百加 舉目看見 以撒 ,就急忙下了駱駝,
65Kaj ŝi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj ŝi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.
65問那僕人說:「這田間走來迎接我們的是誰?」僕人說:「是我的主人。」 利百加 就拿帕子蒙上臉。
66Kaj la sklavo rakontis al Isaak ĉion, kion li faris.
66僕人就將所辦的一切事都告訴 以撒 。
67Kaj Isaak enkondukis ŝin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj li ekamis ŝin. Kaj Isaak konsoliĝis pri sia patrino.
67以撒 便領 利百加 進了他母親 撒拉 的帳棚,娶了她為妻,並且愛她。 以撒 自從他母親不在了,這才得了安慰。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.