Genezo
Chapter 27
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiam Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
1以撒 年老,眼睛昏花,不能看見,就叫了他大兒子 以掃 來,說:「我兒。」 以掃 說:「我在這裏。」
2Kaj li diris: Jen mi maljuniĝis; mi ne scias, kiam mi mortos;
2他說:「我如今老了,不知道哪一天死。
3prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon;
3現在拿你的器械,就是箭囊和弓,往田野去為我打獵,
4kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi ĝin manĝos, por ke mia animo vin benu, antaŭ ol mi mortos.
4照我所愛的做成美味,拿來給我吃,使我在未死之先給你祝福。」
5Sed Rebeka aŭdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por ĉasi ĉasaĵon kaj alporti.
5以撒 對他兒子 以掃 說話, 利百加 也聽見了。 以掃 往田野去打獵,要得野味帶來。
6Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi aŭdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:
6利百加 就對她兒子 雅各 說:「我聽見你父親對你哥哥 以掃 說:
7Alportu al mi ĉasaĵon kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kaj mi manĝos, kaj mi benos vin antaŭ la Eternulo antaŭ mia morto.
7『你去把野獸帶來,做成美味給我吃,我好在未死之先,在耶和華面前給你祝福。』
8Kaj nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon, kion mi ordonas al vi:
8現在,我兒,你要照着我所吩咐你的,聽從我的話。
9iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan manĝaĵon por via patro, kian li amas;
9你到羊群裏去,給我拿兩隻肥山羊羔來,我便照你父親所愛的給他做成美味。
10kaj vi alportos al via patro, kaj li manĝos, por ke li benu vin antaŭ sia morto.
10你拿到你父親那裏給他吃,使他在未死之先給你祝福。」
11Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata;
11雅各 對他母親 利百加 說:「我哥哥 以掃 渾身是有毛的,我身上是光滑的;
12eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon.
12倘若我父親摸着我,必以我為欺哄人的,我就招咒詛,不得祝福。」
13Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur aŭskultu mian voĉon kaj iru, alportu al mi.
13他母親對他說:「我兒,你招的咒詛歸到我身上;你只管聽我的話,去把羊羔給我拿來。」
14Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan manĝaĵon, kian amis lia patro.
14他便去拿來,交給他母親;他母親就照他父親所愛的做成美味。
15Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn ŝi havis ĉe si en la domo, kaj ŝi vestis sian pli junan filon Jakob;
15利百加 又把家裏所存大兒子 以掃 上好的衣服給她小兒子 雅各 穿上,
16kaj per la feloj de la kapridoj ŝi vestis liajn manojn kaj la glataĵon de lia kolo.
16又用山羊羔皮包在 雅各 的手上和頸項的光滑處,
17Kaj ŝi donis la bongustan manĝaĵon kaj la panon, kiujn ŝi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.
17就把所做的美味和餅交在她兒子 雅各 的手裏。
18Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?
18雅各 到他父親那裏說:「我父親!」他說:「我在這裏。我兒,你是誰?」
19Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu leviĝi, sidiĝu, kaj manĝu mian ĉasaĵon, por ke via animo min benu.
19雅各 對他父親說:「我是你的長子 以掃 ;我已照你所吩咐我的行了。請起來坐着,吃我的野味,好給我祝福。」
20Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Ĉar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.
20以撒 對他兒子說:「我兒,你如何找得這麼快呢?」他說:「因為耶和華-你的上帝使我遇見好機會得着的。」
21Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimiĝu, kaj mi vin palpos, mia filo, ĉu tio estas vi, mia filo Esav, aŭ ne.
21以撒 對 雅各 說:「我兒,你近前來,我摸摸你,知道你真是我的兒子 以掃 不是。」
22Kaj Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.
22雅各 就挨近他父親 以撒 。 以撒 摸着他,說:「聲音是 雅各 的聲音,手卻是 以掃 的手。」
23Kaj li ne rekonis lin, ĉar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin.
23以撒 就辨不出他來;因為他手上有毛,像他哥哥 以掃 的手一樣,就給他祝福;
24Kaj li diris: Ĉu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.
24又說:「你真是我兒子 以掃 嗎?」他說:「我是。」
25Kaj li diris: Alŝovu al mi, kaj mi manĝos la ĉasaĵon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alŝovis al li, kaj tiu manĝis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.
25以撒 說:「你遞給我,我好吃我兒子的野味,給你祝福。」 雅各 就遞給他,他便吃了,又拿酒給他,他也喝了。
26Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimiĝu kaj kisu min, mia filo.
26他父親 以撒 對他說:「我兒,你上前來與我親嘴。」
27Kaj li alproksimiĝis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;
27他就上前與父親親嘴。他父親一聞他衣服上的香氣,就給他祝福,說: 我兒的香氣 如同耶和華賜福之田地的香氣一樣。
28Dio donu al vi roson ĉielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto.
28願上帝賜你天上的甘露, 地上的肥土, 並許多五穀新酒。
29Popoloj vin servu, Kaj gentoj kliniĝu antaŭ vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj kliniĝu antaŭ vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.
29願多民事奉你, 多國跪拜你。 願你作你弟兄的主; 你母親的兒子向你跪拜。 凡咒詛你的,願他受咒詛; 為你祝福的,願他蒙福。
30Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaŭ Jakob eliris de antaŭ sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia ĉasado.
30以撒 為 雅各 祝福已畢, 雅各 從他父親那裏才出來,他哥哥 以掃 正打獵回來,
31Kaj ankaŭ li faris bongustan manĝaĵon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Leviĝu, mia patro, kaj manĝu la ĉasaĵon de via filo, por ke via animo min benu.
31也做了美味,拿來給他父親,說:「請父親起來,吃你兒子的野味,好給我祝福。」
32Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav.
32他父親 以撒 對他說:「你是誰?」他說:「我是你的長子 以掃 。」
33Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu ĉasis ĉasaĵon kaj alportis al mi, kaj mi manĝis de ĉio, antaŭ ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!
33以撒 就大大地戰兢,說:「你未來之先,是誰得了野味拿來給我呢?我已經吃了,為他祝福;他將來也必蒙福。」
34Kiam Esav aŭdis la vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolĉa krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaŭ min, ho mia patro!
34以掃 聽了他父親的話,就放聲痛哭,說:「我父啊,求你也為我祝福!」
35Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.
35以撒 說:「你兄弟已經用詭計來將你的福分奪去了。」
36Kaj li diris: Ĝuste do lia nomo estas Jakob, ĉar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Ĉu vi ne rezervis por mi benon?
36以掃 說:「他名 雅各 ,豈不是正對嗎?因為他欺騙了我兩次:他從前奪了我長子的名分,你看,他現在又奪了我的福分。」 以掃 又說:「你沒有留下為我可祝的福嗎?」
37Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj ĉiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?
37以撒 回答 以掃 說:「我已立他為你的主,使他的弟兄都給他作僕人,並賜他五穀新酒可以養生。我兒,現在我還能為你做甚麼呢?」
38Kaj Esav diris al sia patro: Ĉu ĝi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaŭ min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per laŭta voĉo.
38以掃 對他父親說:「父啊,你只有一樣可祝的福嗎?我父啊,求你也為我祝福!」 以掃 就放聲而哭。
39Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de loĝado Kaj la ĉiela roso de supre;
39他父親 以撒 說: 地上的肥土必為你所住; 天上的甘露必為你所得。
40Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos; Sed kiam vi kontraŭbatalos, Vi deĵetos lian jugon de via kolo.
40你必倚靠刀劍度日, 又必事奉你的兄弟; 到你強盛的時候, 必從你頸項上掙開他的軛。
41Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
41以掃 因他父親給 雅各 祝的福,就怨恨 雅各 ,心裏說:「為我父親居喪的日子近了,到那時候,我要殺我的兄弟 雅各 。」
42Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de ŝia pli maljuna filo Esav; tiam ŝi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;
42有人把 利百加 大兒子 以掃 的話告訴 利百加 ,她就打發人去,叫了她小兒子 雅各 來,對他說:「你哥哥 以掃 想要 殺你,報仇雪恨。
43tial nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon; kaj leviĝu, forkuru al mia frato Laban en Ĥaran;
43現在,我兒,你要聽我的話:起來,逃往 哈蘭 、我哥哥 拉班 那裏去,
44kaj loĝu ĉe li kelkan tempon, ĝis kvietiĝos la furiozo de via frato;
44同他住些日子,直等你哥哥的怒氣消了。
45ĝis la kolero de via frato deturniĝos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaŭ en unu tago?
45你哥哥向你消了怒氣,忘了你向他所做的事,我便打發人去把你從那裏帶回來。為甚麼一日喪你們二人呢?」
46Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la Ĥetidinoj; se Jakob prenos edzinon el ĉi tiuj Ĥetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?
46利百加 對 以撒 說:「我因這 赫 人的女子連性命都厭煩了;倘若 雅各 也娶 赫 人的女子為妻,像這些一樣,我活着還有甚麼益處呢?」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.