Genezo 14
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj estis en la tempo de Amrafel, reĝo de Ŝinar, Arjoĥ, reĝo de Elasar, Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim;
1當 暗拉非 作 示拿 王, 亞略 作 以拉撒 王, 基大老瑪 作 以攔 王, 提達 作 戈印 王的時候,
2ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar.
2他們都攻打 所多瑪 王 比拉 、 蛾摩拉 王 比沙 、 押瑪 王 示納 、 洗扁 王 善以別 ,和 比拉 王; 比拉 就是 瑣珥 。
3Ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.
3這五王都在 西訂谷 會合; 西訂谷 就是 鹽海 。
4Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeliĝis.
4他們已經事奉 基大老瑪 十二年,到十三年就背叛了。
5Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim,
5十四年, 基大老瑪 和同盟的王都來在 亞特律‧加寧 ,殺敗了 利乏音 人,在 哈麥 殺敗了 蘇西 人,在 沙微‧基列亭 殺敗了 以米 人,
6kaj la Ĥoridojn sur ilia monto Seir ĝis El-Paran, kiu estas ĉe la dezerto.
6在 何利 人的 西珥山 殺敗了 何利 人,一直殺到靠近曠野的 伊勒‧巴蘭 。
7Kaj ili reiris kaj venis al En-Miŝpat, kiu estas Kadeŝ, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaŭ la Amoridojn, kiuj loĝis en Ĥacacon-Tamar.
7他們回到 安‧密巴 ,就是 加低斯 ,殺敗了 亞瑪力 全地的人,以及住在 哈洗遜‧他瑪 的 亞摩利 人。
8Kaj eliris la reĝo de Sodom kaj la reĝo de Gomora kaj la reĝo de Adma kaj la reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraŭ ili en la valo Sidim,
8於是 所多瑪 王、 蛾摩拉 王、 押瑪 王、 洗扁 王,和 比拉 王( 比拉 就是 瑣珥 )都出來,在 西訂谷 擺陣,與他們交戰,
9kontraŭ Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim, kaj Amrafel, reĝo de Ŝinar, kaj Arjoĥ, reĝo de Elasar; kvar reĝoj kontraŭ kvin.
9就是與 以攔 王 基大老瑪 、 戈印 王 提達 、 示拿 王 暗拉非 、 以拉撒 王 亞略 交戰;乃是四王與五王交戰。
10Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la reĝoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton.
10西訂谷 有許多石漆坑。 所多瑪 王和 蛾摩拉 王逃跑,有掉在坑裏的,其餘的人都往山上逃跑。
11Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan manĝeblaĵon, kaj foriris.
11四王就把 所多瑪 和 蛾摩拉 所有的財物,並一切的糧食都擄掠去了;
12Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, ĉar li loĝis en Sodom, kaj ili foriris.
12又把 亞伯蘭 的姪兒 羅得 和 羅得 的財物擄掠去了。當時 羅得 正住在 所多瑪 。
13Kaj venis forsaviĝinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu loĝis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Eŝkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.
13有一個逃出來的人告訴 希伯來 人 亞伯蘭 ; 亞伯蘭 正住在 亞摩利 人 幔利 的橡樹那裏。 幔利 和 以實各 並 亞乃 都是弟兄,曾與 亞伯蘭 聯盟。
14Kaj Abram aŭdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis ĝis Dan.
14亞伯蘭 聽見他姪兒被擄去,就率領他家裏生養的精練壯丁三百一十八人,直追到 但 ,
15Kaj li dividis sin kontraŭ ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Ĥoba, kiu estas maldekstre de Damasko.
15便在夜間,自己同僕人分隊殺敗敵人,又追到 大馬士革 左邊的 何把 ,
16Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaŭ sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaŭ la virinojn kaj la popolon.
16將被擄掠的一切財物奪回來,連他姪兒 羅得 和他的財物,以及婦女、人民也都奪回來。
17Kaj la reĝo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la reĝojn, kiuj estis kun li, en la valon Ŝave, kiu estas Valo de la Reĝo.
17亞伯蘭 殺敗 基大老瑪 和與他同盟的王回來的時候, 所多瑪 王出來,在 沙微谷 迎接他; 沙微谷 就是 王谷 。
18Kaj Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra.
18又有 撒冷 王 麥基洗德 帶着餅和酒出來迎接;他是至高上帝的祭司。
19Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero;
19他為 亞伯蘭 祝福,說:「願天地的主、至高的上帝賜福與 亞伯蘭 !
20kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio.
20至高的上帝把敵人交在你手裏,是應當稱頌的!」 亞伯蘭 就把所得的拿出十分之一來,給 麥基洗德 。
21Kaj la reĝo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi.
21所多瑪 王對 亞伯蘭 說:「你把人口給我,財物你自己拿去吧!」
22Kaj Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero,
22亞伯蘭 對 所多瑪 王說:「我已經向天地的主-至高的上帝耶和華起誓:
23ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon;
23凡是你的東西,就是一根線、一根鞋帶,我都不拿,免得你說:『我使 亞伯蘭 富足!』
24escepto estos nur tio, kion manĝis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Eŝkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton.
24只有僕人所吃的,並與我同行的 亞乃 、 以實各 、 幔利 所應得的分,可以任憑他們拿去。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.