Genezo 26
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Estis malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar.
1在 亞伯拉罕 的日子,那地有一次饑荒;這時又有饑荒, 以撒 就往 基拉耳 去,到 非利士 人的王 亞比米勒 那裏。
2Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.
2耶和華向 以撒 顯現,說:「你不要下 埃及 去,要住在我所指示你的地。
3Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham.
3你寄居在這地,我必與你同在,賜福給你,因為我要將這些地都賜給你和你的後裔。我必堅定我向你父 亞伯拉罕 所起的誓。
4Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo, kaj Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero;
4我要加增你的後裔,像天上的星那樣多,又要將這些地都賜給你的後裔。並且地上萬國必因你的後裔得福-
5pro tio, ke Abraham obeis Mian voĉon, kaj plenumadis Miajn aranĝojn, Miajn leĝojn, kaj Miajn instruojn.
5都因 亞伯拉罕 聽從我的話,遵守我的吩咐和我的命令、律例、法度。」
6Kaj Isaak ekloĝis en Gerar.
6以撒 就住在 基拉耳 。
7Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Ŝi estas mia fratino; ĉar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta.
7那地方的人問到他的妻子,他便說:「那是我的妹子。」原來他怕說:「是我的妻子」; 他心裏想 :「恐怕這地方的人為 利百加 的緣故殺我」,因為她容貌俊美。
8Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.
8他在那裏住了許久。有一天, 非利士 人的王 亞比米勒 從窗戶裏往外觀看,見 以撒 和他的妻子 利百加 戲玩。
9Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi.
9亞比米勒 召了 以撒 來,對他說:「她實在是你的妻子,你怎麼說她是你的妹子?」 以撒 說:「我心裏想,恐怕我因她而死。」
10Kaj Abimeleĥ diris: Kion do vi faris al ni! preskaŭ jam kuŝiĝis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.
10亞比米勒 說:「你向我們做的是甚麼事呢?民中險些有人和你的妻同寢,把我們陷在罪裏。」
11Kaj Abimeleĥ faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tuŝos ĉi tiun viron aŭ lian edzinon, tiu mortos.
11於是 亞比米勒 曉諭眾民說:「凡沾着這個人,或是他妻子的,定要把他治死。」
12Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.
12以撒 在那地耕種,那一年有百倍的收成。耶和華賜福給他,
13Kaj tiu homo grandiĝis kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis, ĝis li fariĝis tre granda.
13他就昌大,日增月盛,成了大富戶。
14Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin.
14他有羊群牛群,又有許多僕人, 非利士 人就嫉妒他。
15Kaj ĉiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filiŝtoj ŝtopis kaj plenigis ilin per tero.
15當他父親 亞伯拉罕 在世的日子,他父親的僕人所挖的井, 非利士 人全都塞住,填滿了土。
16Tiam Abimeleĥ diris al Isaak: Foriru de ni, ĉar vi fariĝis multe pli forta ol ni.
16亞比米勒 對 以撒 說:「你離開我們去吧。因為你比我們強盛得多。」
17Kaj Isaak foriris de tie kaj aranĝis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li ekloĝis.
17以撒 就離開那裏,在 基拉耳谷 支搭帳棚,住在那裏。
18Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filiŝtoj ŝtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.
18當他父親 亞伯拉罕 在世之日所挖的水井因 非利士 人在 亞伯拉罕 死後塞住了, 以撒 就重新挖出來,仍照他父親所叫的叫那些井的名字。
19Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo.
19以撒 的僕人在谷中挖 井 ,便得了一口活水井。
20Kaj disputis la paŝtistoj de Gerar kun la paŝtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, ĉar oni disputis pri ĝi.
20基拉耳 的牧人與 以撒 的牧人爭競,說:「這水是我們的。」 以撒 就給那井起名叫 埃色 ,因為他們和他相爭。
21Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaŭ pri ĝi ili disputis; kaj oni donis al ĝi la nomon Sitna.
21以撒 的僕人又挖了一口井,他們又為這井爭競,因此 以撒 給這井起名叫 西提拿 。
22Kaj ili foriĝis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri ĝi oni ne disputis. Kaj li donis al ĝi la nomon Reĥobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multiĝos sur la tero.
22以撒 離開那裏,又挖了一口井,他們不為這井爭競了,他就給那井起名叫 利河伯 。他說:「耶和華現在給我們寬闊之地,我們必在這地昌盛。」
23Kaj de tie li formigris al Beer-Ŝeba.
23以撒 從那裏上 別是巴 去。
24Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.
24當夜耶和華向他顯現,說:「我是你父親 亞伯拉罕 的上帝,不要懼怕!因為我與你同在,要賜福給你,並要為我僕人 亞伯拉罕 的緣故,使你的後裔繁多。」
25Kaj li konstruis tie altaron kaj preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.
25以撒 就在那裏築了一座壇,求告耶和華的名,並且支搭帳棚;他的僕人便在那裏挖了一口井。
26Kaj Abimeleĥ iris al li el Gerar, kaj ankaŭ lia amiko Aĥuzat kaj lia militestro Piĥol.
26亞比米勒 ,同他的朋友 亞戶撒 和他的軍長 非各 ,從 基拉耳 來見 以撒 。
27Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.
27以撒 對他們說:「你們既然恨我,打發我走了,為甚麼到我這裏來呢?」
28Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
28他們說:「我們明明地看見耶和華與你同在,便說,不如我們兩下彼此起誓,彼此立約,
29ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tuŝis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
29使你不害我們,正如我們未曾害你,一味地厚待你,並且打發你平平安安地走。你是蒙耶和華賜福的了。」
30Kaj li faris por ili festenon, kaj ili manĝis kaj trinkis.
30以撒 就為他們設擺筵席,他們便吃了喝了。
31Kaj ili leviĝis frue matene kaj ĵuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.
31他們清早起來彼此起誓。 以撒 打發他們走,他們就平平安安地離開他走了。
32Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
32那一天, 以撒 的僕人來,將挖井的事告訴他說:「我們得了水了。」
33Kaj li donis al ĝi la nomon Ŝiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-Ŝeba ĝis hodiaŭ.
33他就給那井起名叫 示巴 ;因此那城叫做 別是巴 ,直到今日。
34Kiam Esav havis la aĝon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Ĥetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Ĥetido.
34以掃 四十歲的時候娶了 赫 人 比利 的女兒 猶滴 ,與 赫 人 以倫 的女兒 巴實抹 為妻。
35Kaj ili multe ĉagrenis Isaakon kaj Rebekan.
35她們常使 以撒 和 利百加 心裏愁煩。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.