Genezo
Chapter 18
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.
1耶和華在 幔利 橡樹那裏向 亞伯拉罕 顯現出來。那時正熱, 亞伯拉罕 坐在帳棚門口,
2Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero.
2舉目觀看,見有三個人在對面站着。他一見,就從帳棚門口跑去迎接他們,俯伏在地,
3Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
3說:「我主,我若在你眼前蒙恩,求你不要離開僕人往前去。
4Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.
4容我拿點水來,你們洗洗腳,在樹下歇息歇息。
5Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
5我再拿一點餅來,你們可以加添心力,然後往前去。你們既到僕人這裏來,理當如此。」他們說:「就照你說的行吧。」
6Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
6亞伯拉罕 急忙進帳棚見 撒拉 ,說:「你速速拿三細亞細麵調和做餅。」
7Kaj ankaŭ al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin.
7亞伯拉罕 又跑到牛群裏,牽了一隻又嫩又好的牛犢來,交給僕人,僕人急忙預備好了。
8Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaŭ ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili manĝis.
8亞伯拉罕 又取了奶油和奶,並預備好的牛犢來,擺在他們面前,自己在樹下站在旁邊,他們就吃了。
9Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo.
9他們問 亞伯拉罕 說:「你妻子 撒拉 在哪裏?」他說:「在帳棚裏。」
10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.
10三人中有一位說:「到明年這時候,我必要回到你這裏;你的妻子 撒拉 必生一個兒子。」 撒拉 在那人後邊的帳棚門口也聽見了這話。
11Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj.
11亞伯拉罕 和 撒拉 年紀老邁, 撒拉 的月經已斷絕了。
12Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
12撒拉 心裏暗笑,說:「我既已衰敗,我主也老邁,豈能有這喜事呢?」
13Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis?
13耶和華對 亞伯拉罕 說:「 撒拉 為甚麼暗笑,說:『我既已年老,果真能生養嗎?』
14Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
14耶和華豈有難成的事嗎?到了日期,明年這時候,我必回到你這裏, 撒拉 必生一個兒子。」
15Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.
15撒拉 就害怕,不承認,說:「我沒有笑。」那位說:「不然,你實在笑了。」
16Kaj leviĝis de tie la viroj kaj direktiĝis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.
16三人就從那裏起行,向 所多瑪 觀看, 亞伯拉罕 也與他們同行,要送他們一程。
17Kaj la Eternulo diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras?
17耶和華說:「我所要做的事豈可瞞着 亞伯拉罕 呢?
18Abraham fariĝos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li beniĝos ĉiuj popoloj de la tero.
18亞伯拉罕 必要成為強大的國;地上的萬國都必因他得福。
19Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
19我眷顧他,為要叫他吩咐他的眾子和他的眷屬遵守我的道,秉公行義,使我所應許 亞伯拉罕 的話都成就了。」
20Kaj la Eternulo diris: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,
20耶和華說:「 所多瑪 和 蛾摩拉 的罪惡甚重,聲聞於我。
21tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos.
21我現在要下去,察看他們所行的,果然盡像那達到我耳中的聲音一樣嗎?若是不然,我也必知道。」
22Kaj la viroj turniĝis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraŭ antaŭ la Eternulo.
22二人轉身離開那裏,向 所多瑪 去;但 亞伯拉罕 仍舊站在耶和華面前。
23Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
23亞伯拉罕 近前來,說:「無論善惡,你都要剿滅嗎?
24Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi?
24假若那城裏有五十個義人,你還剿滅那地方嗎?不為城裏這五十個義人饒恕其中的人嗎?
25Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste.
25將義人與惡人同殺,將義人與惡人一樣看待,這斷不是你所行的。審判全地的主豈不行公義嗎?」
26Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.
26耶和華說:「我若在 所多瑪 城裏見有五十個義人,我就為他們的緣故饒恕那地方的眾人。」
27Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro;
27亞伯拉罕 說:「我雖然是灰塵,還敢對主說話。
28eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.
28假若這五十個義人短了五個,你就因為短了五個毀滅全城嗎?」他說:「我在那裏若見有四十五個,也不毀滅那城。」
29Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek.
29亞伯拉罕 又對他說:「假若在那裏見有四十個怎麼樣呢?」他說:「為這四十個的緣故,我也不做這事。」
30Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.
30亞伯拉罕 說:「求主不要動怒,容我說,假若在那裏見有三十個怎麼樣呢?」他說:「我在那裏若見有三十個,我也不做這事。」
31Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.
31亞伯拉罕 說:「我還敢對主說話,假若在那裏見有二十個怎麼樣呢?」他說:「為這二十個的緣故,我也不毀滅那城。」
32Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.
32亞伯拉罕 說:「求主不要動怒,我再說這一次,假若在那裏見有十個呢?」他說:「為這十個的緣故,我也不毀滅那城。」
33Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.
33耶和華與 亞伯拉罕 說完了話就走了; 亞伯拉罕 也回到自己的地方去了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.