Eliro
Chapter 9
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
1耶和華吩咐 摩西 說:「你進去見法老,對他說:『耶和華- 希伯來 人的上帝這樣說:容我的百姓去,好事奉我。
2Ĉar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,
2你若不肯容他們去,仍舊強留他們,
3jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la ŝafoj; estos sur ili tre forta pesto.
3耶和華的手加在你田間的牲畜上,就是在馬、驢、駱駝、牛群、羊群上,必有重重的瘟疫。
4Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el ĉio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.
4耶和華要分別 以色列 的牲畜和 埃及 的牲畜,凡屬 以色列 人的,一樣都不死。』」
5Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante: Morgaŭ la Eternulo faros tiun aferon en la lando.
5耶和華就定了時候,說:「明天耶和華必在此地行這事。」
6Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis ĉiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu.
6第二天,耶和華就行這事。 埃及 的牲畜 幾乎 都死了,只是 以色列 人的牲畜,一個都沒有死。
7Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.
7法老打發人去 看 ,誰知 以色列 人的牲畜連一個都沒有死。法老的心卻是固執,不容百姓去。
8Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo ĵetu ĝin al la ĉielo antaŭ la okuloj de Faraono.
8耶和華吩咐 摩西 、 亞倫 說:「你們取幾捧爐灰, 摩西 要在法老面前向天揚起來。
9Kaj ĝi fariĝos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj fariĝos el ĝi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.
9這灰要在 埃及 全地變作塵土,在人身上和牲畜身上成了起泡的瘡。」
10Kaj ili prenis cindron el la forno kaj stariĝis antaŭ Faraono, kaj Moseo ĵetis ĝin al la ĉielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.
10摩西 、 亞倫 取了爐灰,站在法老面前。 摩西 向天揚起來,就在人身上和牲畜身上成了起泡的瘡。
11Kaj la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo pro la abscesoj, ĉar la abscesoj estis sur la sorĉistoj kaj sur ĉiuj Egiptoj.
11行法術的在 摩西 面前站立不住,因為在他們身上和一切 埃及 人身上都有這瘡。
12Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.
12耶和華使法老的心剛硬,不聽他們,正如耶和華對 摩西 所說的。
13Tiam la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene kaj stariĝu antaŭ Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
13耶和華對 摩西 說:「你清早起來,站在法老面前,對他說:『耶和華- 希伯來 人的上帝這樣說:容我的百姓去,好事奉我。
14Ĉar ĉi tiun fojon Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.
14因為這一次我要叫一切的災殃臨到你和你臣僕並你百姓的身上,叫你知道在普天下沒有像我的。
15Ĉar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;
15我若伸手用瘟疫攻擊你和你的百姓,你早就從地上除滅了。
16sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
16其實,我叫你存立,是特要向你顯我的大能,並要使我的名傳遍天下。
17Ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin.
17你還向我的百姓自高,不容他們去嗎?
18Jen morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al ĝi ne estis en Egiptujo de post la tago de ĝia fondiĝo ĝis nun.
18到明天約在這時候,我必叫重大的冰雹降下,自從 埃及 開國以來,沒有這樣的冰雹。
19Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj ĉion, kion vi havas sur la kampo; sur ĉiun homon kaj bruton, kiuj troviĝos sur la kampo kaj ne kolektiĝos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.
19現在你要打發人把你的牲畜和你田間一切所有的催進來;凡在田間不收回家的,無論是人是牲畜,冰雹必降在他們身上,他們就必死。』」
20Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;
20法老的臣僕中,懼怕耶和華這話的,便叫他的奴僕和牲畜跑進家來。
21sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.
21但那不把耶和華這話放在心上的,就將他的奴僕和牲畜留在田裏。
22Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur ĉiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.
22耶和華對 摩西 說:「你向天伸杖,使 埃及 遍地的人身上和牲畜身上,並田間各樣菜蔬上,都有冰雹。」
23Kaj Moseo etendis sian bastonon al la ĉielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.
23摩西 向天伸杖,耶和華就打雷下雹,有火閃到地上;耶和華下雹在 埃及 地上。
24Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en ĝi aperis popolo.
24那時,雹與火攙雜,甚是厲害,自從 埃及 成國以來,遍地沒有這樣的。
25Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj ĉiujn arbojn de la kampo ĝi rompis.
25在 埃及 遍地,雹擊打了田間所有的人和牲畜,並一切的菜蔬,又打壞田間一切的樹木。
26Nur en la lando Goŝen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.
26惟獨 以色列 人所住的 歌珊 地沒有冰雹。
27Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili: Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.
27法老打發人召 摩西 、 亞倫 來,對他們說:「這一次我犯了罪了。耶和華是公義的;我和我的百姓是邪惡的。
28Preĝu al la Eternulo, ke ĉesiĝu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.
28這雷轟和冰雹已經夠了。請你們求耶和華,我就容你們去,不再留住你們。」
29Kaj Moseo diris al li: Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj ĉesiĝos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciiĝu, ke al la Eternulo apartenas la tero.
29摩西 對他說:「我一出城,就要向耶和華舉手 禱告 ;雷必止住,也不再有冰雹,叫你知道全地都是屬耶和華的。
30Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraŭ ne timas Dion, la Eternulon.
30至於你和你的臣僕,我知道你們還是不懼怕耶和華上帝。」(
31La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn;
31那時,麻和大麥被 雹 擊打;因為大麥已經吐穗,麻也開了花。
32sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis malfrusezonaj.
32只是小麥和粗麥沒有被擊打,因為還沒有長成。)
33Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam ĉesiĝis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu verŝiĝis sur la teron.
33摩西 離了法老出城,向耶和華舉手 禱告 ;雷和雹就止住,雨也不再澆在地上了。
34Kiam Faraono vidis, ke ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.
34法老見雨和雹與雷止住,就越發犯罪;他和他的臣僕都硬着心。
35La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.
35法老的心剛硬,不容 以色列 人去,正如耶和華藉着 摩西 所說的。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.