Eliro 33
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru, eliru el ĉi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos.
1耶和華吩咐 摩西 說:「我曾起誓應許 亞伯拉罕 、 以撒 、 雅各 說:『要將 迦南 地賜給你的後裔。』現在你和你從 埃及 地所領出來的百姓,要從這裏往那地去。
2Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.
2我要差遣使者在你前面,攆出 迦南 人、 亞摩利 人、 赫 人、 比利洗 人、 希未 人、 耶布斯 人,
3Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.
3領你到那流奶與蜜之地。我自己不同你們上去;因為你們是硬着頸項的百姓,恐怕我在路上把你們滅絕。」
4Kaj la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamaĵojn.
4百姓聽見這凶信就悲哀,也沒有人佩戴妝飾。
5Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al la Izraelidoj: Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamaĵojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.
5耶和華對 摩西 說:「你告訴 以色列 人說:『 耶和華說 :你們是硬着頸項的百姓,我若一霎時臨到你們中間,必滅絕你們。現在你們要把身上的妝飾摘下來,使我可以知道怎樣待你們。』」
6Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamaĵojn antaŭ la monto Ĥoreb.
6以色列 人從住 何烈山 以後,就把身上的妝飾摘得乾淨。
7Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.
7摩西 素常將帳棚支搭在營外,離營卻遠,他稱這帳棚為會幕。凡求問耶和華的,就到營外的會幕那裏去。
8Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo leviĝadis, kaj ĉiu stariĝadis ĉe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, ĝis li eniris en la tabernaklon.
8當 摩西 出營到 會 幕去的時候,百姓就都起來,各人站在自己帳棚的門口,望着 摩西 ,直等到他進了 會 幕。
9Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.
9摩西 進 會 幕的時候,雲柱降下來,立在 會 幕的門前, 耶和華 便與 摩西 說話。
10Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo.
10眾百姓看見雲柱立在 會 幕門前,就都起來,各人在自己帳棚的門口下拜。
11Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.
11耶和華與 摩西 面對面說話,好像人與朋友說話一般。 摩西 轉到營裏去,惟有他的幫手-一個少年人 嫩 的兒子 約書亞 不離開 會 幕。
12Kaj Moseo diris al la Eternulo: Vidu, Vi diras al mi: Konduku ĉi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris: Mi konas vin laŭ via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.
12摩西 對耶和華說:「你吩咐我說:『將這百姓領上去』,卻沒有叫我知道你要打發誰與我同去,只說:『我按你的名認識你,你在我眼前也蒙了恩。』
13Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke ĉi tiu popolo estas Via popolo.
13我如今若在你眼前蒙恩,求你將你的道指示我,使我可以認識你,好在你眼前蒙恩。求你想到這民是你的民。」
14Tiam Li diris: Mia vizaĝo iros antaŭe, kaj Mi donos al vi ripozon.
14耶和華說:「我必親自 和你同 去,使你得安息。」
15Kaj li diris al Li: Se Via vizaĝo ne iros, tiam ne forkonduku nin de ĉi tie.
15摩西 說:「你若不親自 和我同 去,就不要把我們從這裏領上去。
16Per kio do montriĝos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? ĉu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingiĝos de ĉiu popolo, kiu estas sur la tero.
16人在何事上得以知道我和你的百姓在你眼前蒙恩呢?豈不是因你與我們同去、使我和你的百姓與地上的萬民有分別嗎?」
17Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankaŭ tion, kion vi diris, Mi faros; ĉar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.
17耶和華對 摩西 說:「你這所求的我也要行;因為你在我眼前蒙了恩,並且我按你的名認識你。」
18Kaj li diris: Volu montri al mi Vian gloron.
18摩西 說:「求你顯出你的榮耀給我看。」
19Kaj Li diris: Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaŭ vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
19耶和華說:「我要顯我一切的恩慈,在你面前經過,宣告我的名。我要恩待誰就恩待誰;要憐憫誰就憐憫誰」;
20Kaj Li diris: Vi ne povas vidi Mian vizaĝon, ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.
20又說:「你不能看見我的面,因為人見我的面不能存活。」
21Kaj la Eternulo diris: Jen estas loko ĉe Mi; stariĝu sur la roko.
21耶和華說:「看哪,在我這裏有地方,你要站在磐石上。
22Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos.
22我的榮耀經過的時候,我必將你放在磐石穴中,用我的手遮掩你,等我過去,
23Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.
23然後我要將我的手收回,你就得見我的背,卻不得見我的面。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.