Eliro 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.
1以色列 全會眾都遵耶和華的吩咐,按着站口從 汛 的曠野往前行,在 利非訂 安營。百姓沒有水喝,
2Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris: Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Eternulon?
2所以與 摩西 爭鬧,說:「給我們水喝吧!」 摩西 對他們說:「你們為甚麼與我爭鬧?為甚麼試探耶和華呢?」
3Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?
3百姓在那裏甚渴,要喝水,就向 摩西 發怨言,說:「你為甚麼將我們從 埃及 領出來,使我們和我們的兒女並牲畜都渴死呢?」
4Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante: Kion mi faros kun ĉi tiu popolo? baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos.
4摩西 就呼求耶和華說:「我向這百姓怎樣行呢?他們幾乎要拿石頭打死我。」
5Kaj la Eternulo diris al Moseo: Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.
5耶和華對 摩西 說:「你手裏拿着你先前擊打河水的杖,帶領 以色列 的幾個長老,從百姓面前走過去。
6Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael.
6我必在 何烈 的磐石那裏,站在你面前。你要擊打磐石,從磐石裏必有水流出來,使百姓可以喝。」 摩西 就在 以色列 的長老眼前這樣行了。
7Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?
7他給那地方起名叫 瑪撒 ,又叫 米利巴 ;因 以色列 人爭鬧,又因他們試探耶和華,說:「耶和華是在我們中間不是?」
8Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj en Refidim.
8那時, 亞瑪力 人來在 利非訂 ,和 以色列 人爭戰。
9Tiam Moseo diris al Josuo: Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.
9摩西 對 約書亞 說:「你為我們選出人來,出去和 亞瑪力 人爭戰。明天我手裏要拿着上帝的杖,站在山頂上。」
10Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraŭ la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Ĥur supreniris sur la supron de la monteto.
10於是 約書亞 照着 摩西 對他所說的話行,和 亞瑪力 人爭戰。 摩西 、 亞倫 ,與 戶珥 都上了山頂。
11Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.
11摩西 何時舉手, 以色列 人就得勝,何時垂手, 亞瑪力 人就得勝。
12Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis ŝtonon kaj metis ĝin sub lin, kaj li sidiĝis sur ĝi; kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno.
12但 摩西 的手發沉,他們就搬石頭來,放在他以下,他就坐在上面。 亞倫 與 戶珥 扶着他的手,一個在這邊,一個在那邊,他的手就穩住,直到日落的時候。
13Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.
13約書亞 用刀殺了 亞瑪力 王和他的百姓。
14Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.
14耶和華對 摩西 說:「我要將 亞瑪力 的名號從天下全然塗抹了;你要將這話寫在書上作紀念,又念給 約書亞 聽。」
15Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo.
15摩西 築了一座壇,起名叫「耶和華尼西」,
16Ĉar li diris: Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.
16又說:「耶和華已經起了誓,必世世代代和 亞瑪力 人爭戰。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.