Eliro
Chapter 16
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ili elmoviĝis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu troviĝas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.
1以色列 全會眾從 以琳 起行,在出 埃及 後第二個月十五日到了 以琳 和 西奈 中間、 汛 的曠野。
2Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto.
2以色列 全會眾在曠野向 摩西 、 亞倫 發怨言,
3Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato.
3說:「巴不得我們早死在 埃及 地、耶和華的手下;那時我們坐在肉鍋旁邊,吃得飽足。你們將我們領出來,到這曠野,是要叫這全會眾都餓死啊!」
4Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne.
4耶和華對 摩西 說:「我要將糧食從天降給你們。百姓可以出去,每天收每天的分,我好試驗他們遵不遵我的法度。
5Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage.
5到第六天,他們要把所收進來的預備好了,比每天所收的多一倍。」
6Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta.
6摩西 、 亞倫 對 以色列 眾人說:「到了晚上,你們要知道是耶和華將你們從 埃及 地領出來的。
7Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni?
7早晨,你們要看見耶和華的榮耀,因為耶和華聽見你們向他所發的怨言了。我們算甚麼,你們竟向我們發怨言呢?」
8Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo.
8摩西 又說:「耶和華晚上必給你們肉吃,早晨必給你們食物得飽;因為你們向耶和華發的怨言,他都聽見了。我們算甚麼,你們的怨言不是向我們發的,乃是向耶和華發的。」
9Kaj Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj: Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon.
9摩西 對 亞倫 說:「你告訴 以色列 全會眾說:『你們就近耶和華面前,因為他已經聽見你們的怨言了。』」
10Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.
10亞倫 正對 以色列 全會眾說話的時候,他們向曠野觀看,不料,耶和華的榮光在雲中顯現。
11Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:
11耶和華曉諭 摩西 說:
12Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
12「我已經聽見 以色列 人的怨言。你告訴他們說:『到黃昏的時候,你們要吃肉,早晨必有食物得飽,你們就知道我是耶和華-你們的上帝。』」
13Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro.
13到了晚上,有鵪鶉飛來,遮滿了營;早晨在營四圍的地上有露水。
14Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero.
14露水上升之後,不料,野地面上有如白霜的小圓物。
15Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi.
15以色列 人看見,不知道是甚麼,就彼此對問說:「這是甚麼呢?」 摩西 對他們說:「這就是耶和華給你們吃的食物。
16Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas en sia tendo.
16耶和華所吩咐的是這樣:你們要按着各人的飯量,為帳棚裏的人,按着人數收起來,各拿一俄梅珥。」
17Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.
17以色列 人就這樣行;有多收的,有少收的。
18Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi.
18及至用俄梅珥量一量,多收的也沒有餘,少收的也沒有缺;各人按着自己的飯量收取。
19Kaj Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el ĝi ĝis la mateno.
19摩西 對他們說:「所收的,不許甚麼人留到早晨。」
20Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno; kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis; kaj Moseo ekkoleris ilin.
20然而他們不聽 摩西 的話,內中有留到早晨的,就生蟲變臭了; 摩西 便向他們發怒。
21Ili kolektadis ĝin ĉiumatene, ĉiu tiom, kiom li bezonis por manĝi; kaj kiam la suno fariĝis pli varma, tio fandiĝadis.
21他們每日早晨,按着各人的飯量收取,日頭一發熱,就消化了。
22Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por ĉiu; kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.
22到第六天,他們收了雙倍的食物,每人兩俄梅珥。會眾的官長來告訴 摩西 ;
23Kaj li diris al ili: Jen estas, kion diris la Eternulo: ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed ĉion superfluan formetu, por ke ĝi estu konservata ĝis la mateno.
23摩西 對他們說:「耶和華這樣說:『明天是聖安息日,是向耶和華守的聖安息日。你們要烤的就烤了,要煮的就煮了,所剩下的都留到早晨。』」
24Kaj ili formetis ĝin ĝis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj ĝi ne malbonodoriĝis, kaj vermoj ne aperis en ĝi.
24他們就照 摩西 的吩咐留到早晨,也不臭,裏頭也沒有蟲子。
25Kaj Moseo diris: Manĝu ĝin hodiaŭ, ĉar hodiaŭ estas sabato de la Eternulo; hodiaŭ vi ne trovos ĝin sur la kampo.
25摩西 說:「你們今天吃這個吧!因為今天是向耶和華守的安息日;你們在田野必找不着了。
26Dum ses tagoj kolektu ĝin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago ĝi ne troviĝos.
26六天可以收取,第七天乃是安息日,那一天必沒有了。」
27En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.
27第七天,百姓中有人出去收,甚麼也找不着。
28Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?
28耶和華對 摩西 說:「你們不肯守我的誡命和律法,要到幾時呢?
29Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu ĉiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.
29你們看!耶和華既將安息日賜給你們,所以第六天他賜給你們兩天的食物,第七天各人要住在自己的地方,不許甚麼人出去。」
30Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.
30於是百姓第七天安息了。
31Kaj la domo de Izrael donis al ĝi la nomon manao; ĝi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.
31這食物, 以色列 家叫嗎哪;樣子像芫荽子,顏色是白的,滋味如同攙蜜的薄餅。
32Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Plenigu per ĝi omeron, ke ĝi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.
32摩西 說:「耶和華所吩咐的是這樣:『要將一滿俄梅珥嗎哪留到世世代代,使後人可以看見我當日將你們領出 埃及 地,在曠野所給你們吃的食物。』」
33Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu ĝin antaŭ la Eternulo, por ke ĝi estu konservata en viaj generacioj.
33摩西 對 亞倫 說:「你拿一個罐子,盛一滿俄梅珥嗎哪,存在耶和華面前,要留到世世代代。」
34Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis ĝin antaŭ la Atesto, por konserviĝi.
34耶和華怎麼吩咐 摩西 , 亞倫 就怎麼行,把嗎哪放在法 櫃 前存留。
35Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
35以色列 人吃嗎哪共四十年,直到進了有人居住之地,就是 迦南 的境界。(
36Kaj omero estas dekono de efo.
36俄梅珥就是伊法十分之一。)

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.