Eliro
Chapter 23
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
1「不可隨夥佈散謠言;不可與惡人連手妄作見證。
2Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.
2不可隨眾行惡;不可在爭訟的事上隨眾偏行,作見證屈枉 正直 ;
3Ankaŭ malriĉulon ne favoru en lia juĝa afero.
3也不可在爭訟的事上偏護窮人。
4Se vi renkontos bovon de via malamiko aŭ lian azenon erarvagantan, rekonduku ĝin al li.
4「若遇見你仇敵的牛或驢失迷了路,總要牽回來交給他。
5Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.
5若看見恨你人的驢壓臥在重馱之下,不可走開,務要和驢主一同抬開 重馱 。
6Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero.
6「不可在窮人爭訟的事上屈枉正直。
7De mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; ĉar Mi ne pravigos maljustulon.
7當遠離虛假的事。不可殺無辜和有義的人,因我必不以惡人為義。
8Donacojn ne akceptu; ĉar donacoj blindigas vidantojn kaj malĝustigas la aferojn de virtuloj.
8不可受賄賂;因為賄賂能叫明眼人變瞎了,又能顛倒義人的話。
9Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
9「不可欺壓寄居的;因為你們在 埃及 地作過寄居的,知道寄居的心。」
10Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn produktaĵojn;
10「六年你要耕種田地,收藏土產,
11sed en la sepa jaro ripozigu ĝin kaj ne tuŝu ĝin, por ke manĝu la malriĉuloj el via popolo, kaj la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.
11只是第七年要叫地歇息,不耕不種,使你民中的窮人有吃的;他們所剩下的,野獸可以吃。你的葡萄園和橄欖園也要照樣辦理。
12Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refreŝiĝu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.
12「六日你要做工,第七日要安息,使牛、驢可以歇息,並使你婢女的兒子和寄居的都可以舒暢。
13Kaj ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.
13「凡我對你們說的話,你們要謹守。別神的名,你不可提,也不可從你口中傳說。」
14Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.
14「一年三次,你要向我守節。
15La feston de la macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (ĉar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaŭ Mi kun malplenaj manoj;
15你要守除酵節,照我所吩咐你的,在亞筆月內所定的日期,吃無酵餅七天。誰也不可空手朝見我,因為你是這月出了 埃及 。
16ankaŭ la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.
16又 要守 收割節,所收的是你田間所種、勞碌得來初熟之物。並在年底收藏, 要守 收藏節。
17Tri fojojn ĉiujare aperu ĉiuj viaj virseksuloj antaŭ la Sinjoro, la Eternulo.
17一切的男丁要一年三次朝見主耶和華。
18Ne verŝu sur fermentaĵon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu ĝis mateno.
18「不可將我祭牲的血和有酵的餅一同獻上;也不可將我節上 祭牲 的脂油留到早晨。
19La komencaĵon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
19「地裏首先初熟之物要送到耶和華-你上帝的殿。 「不可用山羊羔母的奶煮山羊羔。」
20Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.
20「看哪,我差遣使者在你前面,在路上保護你,領你到我所預備的地方去。
21Gardu vin antaŭ lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li.
21他是奉我名來的;你們要在他面前謹慎,聽從他的話,不可惹 他,因為他必不赦免你們的過犯。
22Sed se vi aŭskultos lian voĉon, kaj faros ĉion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraŭ viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.
22「你若實在聽從他的話,照着我一切所說的去行,我就向你的仇敵作仇敵,向你的敵人作敵人。
23Kiam Mia anĝelo iros antaŭ vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la Ĥetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:
23「我的使者要在你前面行,領你到 亞摩利 人、 赫 人、 比利洗 人、 迦南 人、 希未 人、 耶布斯 人那裏去,我必將他們剪除。
24ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.
24你不可跪拜他們的神,不可事奉他,也不可效法他們的行為,卻要把神像盡行拆毀,打碎他們的柱像。
25Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.
25你們要事奉耶和華-你們的上帝,他必賜福與你的糧與你的水,也必從你們中間除去疾病。
26Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.
26你境內必沒有墜胎的,不生產的。我要使你滿了你年日的數目。
27Mian teruron Mi sendos antaŭ vi, kaj Mi konfuzos ĉiun popolon, al kiu vi venos, kaj ĉiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.
27凡你所到的地方,我要使那裏的眾民在你面前驚駭,擾亂,又要使你一切仇敵轉背 逃跑 。
28Kaj Mi sendos krabrojn antaŭ vi, kaj ili forpelos la Ĥividojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn de antaŭ vi.
28我要打發黃蜂飛在你前面,把 希未 人、 迦南 人、 赫 人攆出去。
29Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu senhoma kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo.
29我不在一年之內將他們從你面前攆出去,恐怕地成為荒涼,野地的獸多起來害你。
30Iom post iom Mi forpelos ilin de antaŭ vi, ĝis vi multiĝos kaj posedos la landon.
30我要漸漸地將他們從你面前攆出去,等到你的人數加多,承受那地為業。
31Kaj Mi faros viajn limojn de la Ruĝa Maro ĝis la Maro Filiŝta, kaj de la dezerto ĝis la Rivero; ĉar Mi transdonos en viajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaŭ vi.
31我要定你的境界,從 紅海 直到 非利士海 ,又從曠野直到大河。我要將那地的居民交在你手中,你要將他們從你面前攆出去。
32Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.
32不可和他們並他們的神立約。
33Ili ne loĝu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraŭ Mi; se vi servos iliajn diojn, tio fariĝos kaptilo por vi.
33他們不可住在你的地上,恐怕他們使你得罪我。你若事奉他們的神,這必成為你的網羅。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.