Eliro
Chapter 4
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la Eternulo?
1摩西 回答說:「他們必不信我,也不聽我的話,必說:『耶和華並沒有向你顯現。』」
2Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon.
2耶和華對 摩西 說:「你手裏是甚麼?」他說:「是杖。」
3Kaj Li diris: Ĵetu ĝin sur la teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento; kaj Moseo forkuris de ĝi.
3耶和華說:「丟在地上。」他一丟下去,就變作蛇; 摩西 便跑開。
4Sed la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano),
4耶和華對 摩西 說:「伸出手來,拿住牠的尾巴,牠必在你手中仍變為杖;
5por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.
5如此好叫他們信耶和華-他們祖宗的上帝,就是 亞伯拉罕 的上帝, 以撒 的上帝, 雅各 的上帝,是向你顯現了。」
6Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo.
6耶和華又對他說:「把手放在懷裏。」他就把手放在懷裏,及至抽出來,不料,手長了大痲瘋,有雪 那樣 白。
7Kaj Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi denove fariĝis kiel lia karno);
7耶和華說:「再把手放在懷裏。」他就再把手放在懷裏,及至從懷裏抽出來,不料,手已經復原,與周身的肉一樣;
8kaj se ili ne kredos al vi kaj ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de la alia signo.
8又說:「倘或他們不聽你的話,也不信頭一個神蹟,他們必信第二個神蹟。
9Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero.
9這兩個神蹟若都不信,也不聽你的話,你就從河裏取些水,倒在旱地上,你從河裏取的水必在旱地上變作血。」
10Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon.
10摩西 對耶和華說:「主啊,我素日不是能言的人,就是從你對僕人說話以後,也是這樣。我本是拙口笨舌的。」
11Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo?
11耶和華對他說:「誰造人的口呢?誰使人口啞、耳聾、目明、眼瞎呢?豈不是我-耶和華嗎?
12Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.
12現在去吧,我必賜你口才,指教你所當說的話。」
13Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
13摩西 說:「主啊,你願意打發誰,就打發誰去吧!」
14Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro.
14耶和華向 摩西 發怒說:「不是有你的哥哥 利未 人 亞倫 嗎?我知道他是能言的;現在他出來迎接你,他一見你,心裏就歡喜。
15Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
15你要將當說的話傳給他;我也要賜你和他口才,又要指教你們所當行的事。
16Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li anstataŭ Dio.
16他要替你對百姓說話;你要以他當作口,他要以你當作上帝。
17Kaj ĉi tiun bastonon prenu en vian manon; per ĝi vi faros la signojn.
17你手裏要拿這杖,好行神蹟。」
18Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li: Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, ĉu ili vivas ankoraŭ. Kaj Jitro diris al Moseo: Iru en paco.
18於是, 摩西 回到他岳父 葉忒羅 那裏,對他說:「求你容我回去見我在 埃及 的弟兄,看他們還在不在。」 葉忒羅 對 摩西 說:「你可以平平安安地去吧!」
19Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo: Iru, revenu Egiptujon; ĉar mortis ĉiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.
19耶和華在 米甸 對 摩西 說:「你要回 埃及 去,因為尋索你命的人都死了。」
20Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.
20摩西 就帶着妻子和兩個兒子,叫他們騎上驢,回 埃及 地去。 摩西 手裏拿着上帝的杖。
21Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
21耶和華對 摩西 說:「你回到 埃及 的時候,要留意將我指示你的一切奇事行在法老面前。但我要使他的心剛硬,他必不容百姓去。
22Kaj vi diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo: Mia filo unuenaskita estas Izrael;
22你要對法老說:『耶和華這樣說: 以色列 是我的兒子,我的長子。
23kaj Mi diras al vi: Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
23我對你說過:容我的兒子去,好事奉我。你還是不肯容他去。看哪,我要殺你的長子。』」
24Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
24摩西 在路上住宿的地方,耶和華遇見他,想要殺他。
25sed Cipora prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo kaj ektuŝis liajn piedojn, kaj diris: Sanga fianĉo vi estas por mi.
25西坡拉 就拿一塊火石,割下他兒子的陽皮,丟在 摩西 腳前,說:「你真是我的血郎了。」
26Tiam Li forlasis lin. Kaj ŝi diris: Sanga fianĉo per la cirkumcido.
26這樣,耶和華才放了他。 西坡拉 說:「你因割禮就是血郎了。」
27Kaj la Eternulo diris al Aaron: Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin ĉe la monto de Dio, kaj kisis lin.
27耶和華對 亞倫 說:「你往曠野去迎接 摩西 。」他就去,在上帝的山遇見 摩西 ,和他親嘴。
28Kaj Moseo diris al Aaron ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj ĉiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.
28摩西 將耶和華打發他所說的言語和囑咐他所行的神蹟都告訴了 亞倫 。
29Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis ĉiujn ĉefojn de la Izraelidoj.
29摩西 、 亞倫 就去招聚 以色列 的眾長老。
30Kaj Aaron diris ĉiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaŭ la popolo.
30亞倫 將耶和華對 摩西 所說的一切話述說了一遍,又在百姓眼前行了那些神蹟,
31Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj faris adoron.
31百姓就信了。 以色列 人聽見耶和華眷顧他們,鑒察他們的困苦,就低頭下拜。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.