Eliro 29
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn;
1「你使 亞倫 和他兒子成聖,給我供祭司的職分,要如此行:取一隻公牛犢,兩隻無殘疾的公綿羊,
2kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.
2無酵餅和調油的無酵餅,與抹油的無酵薄餅;這都要用細麥麵做成。
3Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaŭ la bovidon kaj la du virŝafojn.
3這餅要裝在一個筐子裏,連筐子帶來,又把公牛和兩隻公綿羊牽來。
4Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
4要使 亞倫 和他兒子到會幕門口來,用水洗身。
5Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la ĥitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustaĵon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.
5要給 亞倫 穿上內袍和以弗得的外袍,並以弗得,又帶上胸牌,束上以弗得巧工織的帶子。
6Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.
6把冠冕戴在他頭上,將聖冠加在冠冕上,
7Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj verŝu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.
7就把膏油倒在他頭上膏他。
8Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj.
8要叫他的兒子來,給他們穿上內袍。
9Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.
9給 亞倫 和他兒子束上腰帶,包上裹頭巾,他們就憑永遠的定例得了祭司的職任。又要將 亞倫 和他兒子分別為聖。
10Kaj alvenigu la bovidon antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.
10「你要把公牛牽到會幕前, 亞倫 和他兒子要按手在公牛的頭上。
11Kaj buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
11你要在耶和華面前,在會幕門口,宰這公牛。
12Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elverŝu ĉe la bazo de la altaro.
12要取些公牛的血,用指頭抹在壇的四角上,把血都倒在壇腳那裏。
13Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.
13要把一切蓋臟的脂油與肝上的網子,並兩個腰子和腰子上的脂油,都燒在壇上。
14Kaj la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro; ĝi estas pekofero.
14只是公牛的皮、肉、糞都要用火燒在營外。這牛是贖罪祭。
15Kaj unu virŝafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
15「你要牽一隻公綿羊來, 亞倫 和他兒子要按手在這羊的頭上。
16Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe.
16要宰這羊,把血灑在壇的周圍。
17Kaj la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon kaj ĝiajn krurojn, kaj metu ilin sur ĝiajn partojn kaj sur ĝian kapon.
17要把羊切成塊子,洗淨五臟和腿,連塊子帶頭,都放在一處。
18Kaj forbruligu la tutan virŝafon sur la altaro; ĝi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo ĝi estas.
18要把全羊燒在壇上,是給耶和華獻的燔祭,是獻給耶和華為馨香的火祭。
19Kaj prenu la duan virŝafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
19「你要將那一隻公綿羊牽來, 亞倫 和他兒子要按手在羊的頭上。
20Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.
20你要宰這羊,取點血抹在 亞倫 的右耳垂上和他兒子的右耳垂上,又抹在他們右手的大拇指上和右腳的大拇指上;並要把血灑在壇的四圍。
21Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktiĝos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li.
21你要取點膏油和壇上的血,彈在 亞倫 和他的衣服上,並他兒子和他兒子的衣服上,他們和他們的衣服就一同成聖。
22Kaj prenu de la virŝafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, ĉar tio estas virŝafo de konsekrado;
22「你要取這羊的脂油和肥尾巴,並蓋臟的脂油與肝上的網子,兩個腰子和腰子上的脂油並右腿(這是承接聖職所獻的羊)。
23kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaŭ la Eternulo;
23再從耶和華面前裝無酵餅的筐子中取一個餅,一個調油的餅和一個薄餅,
24kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
24都放在 亞倫 的手上和他兒子的手上,作為搖祭,在耶和華面前搖一搖。
25Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo.
25要從他們手中接過來,燒在耶和華面前壇上的燔祭上,是獻給耶和華為馨香的火祭。
26Kaj prenu la brustaĵon de la virŝafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estos via parto.
26「你要取 亞倫 承接聖職所獻公羊的胸,作為搖祭,在耶和華面前搖一搖,這就可以作你的分。
27Kaj sanktigu la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virŝafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj;
27那搖祭的胸和舉祭的腿,就是承接聖職所搖的、所舉的,是歸 亞倫 和他兒子的。這些你都要成為聖,
28kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porĉiama destinitaĵo de la Izraelidoj; ĉar ĝi estas levofero, kaj levofero ĝi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.
28作 亞倫 和他子孫從 以色列 人中永遠所得的分,因為是舉祭。這要從 以色列 人的平安祭中,作為獻給耶和華的舉祭。
29Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili.
29「 亞倫 的聖衣要留給他的子孫,可以穿着受膏,又穿着承接聖職。
30Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataŭ li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.
30他的子孫接續他當祭司的,每逢進會幕在聖所供職的時候,要穿七天。
31Kaj la virŝafon de konsekrado prenu, kaj kuiru ĝian viandon sur sankta loko.
31「你要將承接聖職所獻公羊的肉煮在聖處。
32Kaj Aaron kaj liaj filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
32亞倫 和他兒子要在會幕門口吃這羊的肉和筐內的餅。
33Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta.
33他們吃那些贖罪之物,好承接聖職,使他們成聖;只是外人不可吃,因為這是聖物。
34Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro; ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta.
34那承接聖職所獻的肉或餅,若有一點留到早晨,就要用火燒了,不可吃這物,因為是聖物。
35Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi ĉion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.
35「你要這樣照我一切所吩咐的,向 亞倫 和他兒子行承接聖職的禮七天。
36Kaj propekan bovidon oferu ĉiutage por senpekiĝo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi.
36每天要獻公牛一隻為贖罪祭。你潔淨壇的時候,壇就潔淨了;且要用膏抹壇,使壇成聖。
37Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu ĝin; kaj la altaro fariĝu plejsanktaĵo; ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta.
37要潔淨壇七天,使壇成聖,壇就成為至聖。凡挨着壇的都成為聖。」
38Jen tio, kion vi metos sur la altaron: du jaraĝajn ŝafidojn ĉiutage, ĉiam;
38「你每天所要獻在壇上的就是兩隻一歲的羊羔;
39unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;
39早晨要獻這一隻,黃昏的時候要獻那一隻。
40kaj por unu ŝafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi.
40和這一隻羊羔同獻的,要用細麵 伊法 十分之一與搗成的油一欣四分之一調和,又用酒一欣四分之一作為奠祭。
41La duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo,
41那一隻羊羔要在黃昏的時候獻上,照着早晨的素祭和奠祭的禮辦理,作為獻給耶和華馨香的火祭。
42ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ vi, por paroli tie kun vi.
42這要在耶和華面前、會幕門口,作你們世世代代常獻的燔祭。我要在那裏與你們相會,和你們說話。
43Kaj Mi aperados tie antaŭ la Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro.
43我要在那裏與 以色列 人相會, 會幕 就要因我的榮耀成為聖。
44Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.
44我要使會幕和壇成聖,也要使 亞倫 和他的兒子成聖,給我供祭司的職分。
45Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.
45我要住在 以色列 人中間,作他們的上帝。
46Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi loĝu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.
46他們必知道我是耶和華-他們的上帝,是將他們從 埃及 地領出來的,為要住在他們中間。我是耶和華-他們的上帝。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.