Eliro
Chapter 7
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
1耶和華對 摩西 說:「我使你在法老面前代替上帝,你的哥哥 亞倫 是替你說話的。
2Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
2凡我所吩咐你的,你都要說。你的哥哥 亞倫 要對法老說,容 以色列 人出他的地。
3Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
3我要使法老的心剛硬,也要在 埃及 地多行神蹟奇事。
4Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj.
4但法老必不聽你們;我要伸手重重地刑罰 埃及 ,將我的軍隊 以色列 民從 埃及 地領出來。
5Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
5我伸手攻擊 埃及 ,將 以色列 人從他們中間領出來的時候, 埃及 人就要知道我是耶和華。」
6Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
6摩西 、 亞倫 這樣行;耶和華怎樣吩咐他們,他們就照樣行了。
7Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
7摩西 、 亞倫 與法老說話的時候, 摩西 八十歲, 亞倫 八十三歲。
8Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
8耶和華曉諭 摩西 、 亞倫 說:
9Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento.
9「法老若對你們說:『你們行件奇事吧!』你就吩咐 亞倫 說:『把杖丟在法老面前,使杖變作蛇。』」
10Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento.
10摩西 、 亞倫 進去見法老,就照耶和華所吩咐的行。 亞倫 把杖丟在法老和臣僕面前,杖就變作蛇。
11Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel.
11於是法老召了博士和術士來;他們是 埃及 行法術的,也用邪術照樣而行。
12Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
12他們各人丟下自己的杖,杖就變作蛇;但 亞倫 的杖吞了他們的杖。
13Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
13法老心裏剛硬,不肯聽從 摩西 、 亞倫 ,正如耶和華所說的。
14Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
14耶和華對 摩西 說:「法老心裏固執,不肯容百姓去。
15Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon.
15明日早晨,他出來往水邊去,你要往河邊迎接他,手裏要拿着那變過蛇的杖,
16Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis.
16對他說:『耶和華- 希伯來 人的上帝打發我來見你,說:容我的百姓去,好在曠野事奉我。到如今你還是不聽。
17Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon.
17耶和華這樣說:我要用我手裏的杖擊打河中的水,水就變作血;因此,你必知道我是耶和華。
18Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
18河裏的魚必死,河也要腥臭, 埃及 人就要厭惡吃這河裏的水。』」
19Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj.
19耶和華曉諭 摩西 說:「你對 亞倫 說:『把你的杖伸在 埃及 所有的水以上,就是在他們的江、河、池、塘以上,叫水都變作血。在 埃及 遍地,無論在木器中,石器中,都必有血。』」
20Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon.
20摩西 、 亞倫 就照耶和華所吩咐的行。 亞倫 在法老和臣僕眼前舉杖擊打河裏的水,河裏的水都變作血了。
21Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
21河裏的魚死了,河也腥臭了, 埃及 人就不能吃這河裏的水; 埃及 遍地都有了血。
22Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
22埃及 行法術的,也用邪術照樣而行。法老心裏剛硬,不肯聽 摩西 、 亞倫 ,正如耶和華所說的。
23Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion.
23法老轉身進宮,也不把這事放在心上。
24Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.
24埃及 人都在河的兩邊挖地,要得水喝,因為他們不能喝這河裏的水。
25Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.
25耶和華擊打河以後滿了七天。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.