Eliro 21
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj jen estas la juĝoj, kiujn vi proponos al ili:
1「你在百姓面前所要立的典章是這樣:
2Se vi aĉetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.
2你若買 希伯來 人作奴僕,他必服事你六年;第七年他可以自由,白白地出去。
3Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.
3他若孤身來就可以孤身去;他若有妻,他的妻就可以同他出去。
4Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj ŝi naskis al li filojn aŭ filinojn, tiam la edzino kaj ŝiaj infanoj restu ĉe sia sinjoro, kaj li eliru sola.
4他主人若給他妻子,妻子給他生了兒子或女兒,妻子和兒女要歸主人,他要獨自出去。
5Sed se la sklavo diros: Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberiĝi;
5倘或奴僕明說:『我愛我的主人和我的妻子兒女,不願意自由出去。』
6tiam lia sinjoro alkonduku lin antaŭ la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aŭ apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por ĉiam.
6他的主人就要帶他到審判官那裏,又要帶他到門前,靠近門框,用錐子穿他的耳朵,他就永遠服事主人。
7Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, ŝi ne eliru kiel eliras la sklavoj.
7「人若賣女兒作婢女,婢女不可像男僕那樣出去。
8Se ŝi ne plaĉas al sia sinjoro, al kiu ŝi estis fordonita, tiam li donu al ŝi la eblon elaĉetiĝi; al fremda popolo ŝin vendi li ne havas la rajton, ĉar li kondutis ne honeste kontraŭ ŝi.
8主人選定她歸自己,若不喜歡她,就要許她贖身;主人既然用詭詐待她,就沒有權柄賣給外邦人。
9Se iu transdonos ŝin al sia filo, li agu kun ŝi laŭ la rajto de filinoj.
9主人若選定她給自己的兒子,就當待她如同女兒。
10Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutraĵo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al ŝi.
10若另娶一個,那女子的吃食、衣服,並好合的事,仍不可減少。
11Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por ŝi, tiam ŝi eliru senpage, sen elaĉeto.
11若不向她行這三樣,她就可以不用錢贖,白白地出去。」
12Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita.
12「打人以致打死的,必要把他治死。
13Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio puŝis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.
13人若不是埋伏着 殺人 ,乃是上帝交在他手中,我就設下一個地方,他可以往那裏逃跑。
14Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.
14人若任意用詭計殺了他的鄰舍,就是逃到我的壇那裏,也當捉去把他治死。
15Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
15「打父母的,必要把他治死。
16Kaj se iu ŝtelas homon por vendi lin, aŭ oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.
16「拐帶人口,或是把人賣了,或是留在他手下,必要把他治死。
17Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
17「咒罵父母的,必要把他治死。
18Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per ŝtono aŭ per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kuŝi en lito:
18「人若彼此相爭,這個用石頭或是拳頭打那個,尚且不至於死,不過躺臥在床,
19se li leviĝos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.
19若再能起來扶杖而出,那打他的可算無罪;但要將他耽誤的工夫用錢賠補,並要將他全然醫好。
20Se iu batos sian sklavon aŭ sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
20「人若用棍子打奴僕或婢女,立時死在他的手下,他必要受刑。
21sed se tiu restos viva dum unu aŭ du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; ĉar tio estas lia mono.
21若過一兩天才死,就可以不受刑,因為是用錢買的。
22Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos, sed ne fariĝos malfeliĉo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu ĝin laŭ decido de juĝantoj.
22「人若彼此爭鬥,傷害有孕的婦人,甚至墜胎,隨後卻無別害,那傷害她的,總要按婦人的丈夫所要的,照審判官所斷的,受罰。
23Sed se fariĝos malfeliĉo, tiam donu animon pro animo,
23若有別害,就要以命償命,
24okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo,
24以眼還眼,以牙還牙,以手還手,以腳還腳,
25bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
25以烙還烙,以傷還傷,以打還打。
26Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aŭ de sia sklavino kaj difektos ĝin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.
26「人若打壞了他奴僕或是婢女的一隻眼,就要因他的眼放他去得以自由。
27Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aŭ denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
27若打掉了他奴僕或是婢女的一個牙,就要因他的牙放他去得以自由。」
28Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
28「牛若觸死男人或是女人,總要用石頭打死那牛,卻不可吃牠的肉;牛的主人可算無罪。
29Sed se la bovo estis kornobatema antaŭe kaj oni tion sciigis al ĝia mastro kaj li ĝin ne gardis kaj ĝi mortigis viron aŭ virinon, tiam la bovon oni ŝtonmortigu kaj ĝian mastron oni mortigu.
29倘若那牛素來是觸人的,有人報告了牛主,他竟不把牛拴着,以致把男人或是女人觸死,就要用石頭打死那牛,牛主也必治死。
30Se oni metos sur lin elaĉeton, tiam li donu pro sia animo tian elaĉetan sumon, kia estos metita sur lin.
30若罰他贖 命 的價銀,他必照所罰的贖他的命。
31Se filo aŭ filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.
31牛無論觸了人的兒子或是女兒,必照這例辦理。
32Se iun sklavon aŭ sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti ŝtonmortigita.
32牛若觸了奴僕或是婢女,必將銀子三十舍客勒給他們的主人,也要用石頭把牛打死。
33Se iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin, kaj falos tien bovo aŭ azeno,
33「人若敞着井口,或挖井不遮蓋,有牛或驢掉在裏頭,
34tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al ĝia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.
34井主要拿錢賠還本主人,死牲畜要歸自己。
35Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke ĝi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro ĝi, kaj ankaŭ la kadavron ili dividu.
35「這人的牛若傷了那人的牛,以至於死,他們要賣了活牛,平分價值,也要平分死牛。
36Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antaŭe, kaj ĝia mastro ĝin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.
36人若知道這牛素來是觸人的,主人竟不把牛拴着,他必要以牛還牛,死牛要歸自己。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.