Eliro
Chapter 30
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru ĝin.
1「你要用皂莢木做一座燒香的壇。
2Unu ulno estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; ĝi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto; kornoj elstaru el ĝi.
2這壇要四方的,長一肘,寬一肘,高二肘;壇的四角要與壇接連一塊。
3Kaj tegu ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn flankojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
3要用精金把壇的上面與壇的四圍,並壇的四角,包裹;又要在壇的四圍鑲上金牙邊。
4Kaj du orajn ringojn faru al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu ĝin.
4要做兩個金環安在牙子邊以下,在壇的兩旁,兩根橫撐上,作為穿槓的用處,以便抬壇。
5Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.
5要用皂莢木做槓,用金包裹。
6Kaj starigu ĝin antaŭ la kurteno, kiu estas antaŭ la kesto de atesto, kontraŭ la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.
6要把壇放在法櫃前的幔子外,對着法 櫃 上的施恩座,就是我要與你相會的地方。
7Kaj Aaron incensadu sur ĝi aroman incenson; ĉiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.
7亞倫 在壇上要燒馨香料做的香;每早晨他收拾燈的時候,要燒這香。
8Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn ĉirkaŭ vespero, li incensu; ĝi estu ĉiama incensado antaŭ la Eternulo en viaj generacioj.
8黃昏點燈的時候,他要在耶和華面前燒這香,作為世世代代常燒的香。
9Ne alportu sur ĝi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj verŝoferon ne verŝu sur ĝin.
9在這壇上不可奉上異樣的香,不可獻燔祭、素祭,也不可澆上奠祭。
10Kaj ĉiopardonan oferon Aaron alportos sur ĝiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la ĉiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur ĝi ĉiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktaĵo antaŭ la Eternulo.
10亞倫 一年一次要在壇的角上行贖罪之禮。他一年一次要用贖罪祭牲的血在壇上行贖罪之禮,作為世世代代的定例。這壇在耶和華面前為至聖。」
11Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11耶和華曉諭 摩西 說:
12Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam ĉiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.
12「你要按 以色列 人被數的,計算總數,你數的時候,他們各人要為自己的生命把贖價奉給耶和華,免得數的時候在他們中間有災殃。
13Jen kion devas doni ĉiu, kiu pasas la kalkulon: duonon de siklo laŭ la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.
13凡過去歸那些被數之人的,每人要按聖所的平,拿銀子半舍客勒;這半舍客勒是奉給耶和華的禮物(一舍客勒是二十季拉)。
14Ĉiu, kiu pasas la kalkulon, de la aĝo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.
14凡過去歸那些被數的人,從二十歲以外的,要將這禮物奉給耶和華。
15La riĉulo ne donu pli kaj la malriĉulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
15他們為贖生命將禮物奉給耶和華,富足的不可多出,貧窮的也不可少出,各人要出半舍客勒。
16Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu ĝin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigaĵo antaŭ la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
16你要從 以色列 人收這贖罪銀,作為會幕的使用,可以在耶和華面前為 以色列 人作紀念,贖生命。」
17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
17耶和華曉諭 摩西 說:
18Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu ĝin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝu tien akvon.
18「你要用銅做洗濯盆和盆座,以便洗濯。要將盆放在會幕和壇的中間,在盆裏盛水。
19Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per ĝi siajn manojn kaj piedojn:
19亞倫 和他的兒子要在這盆裏洗手洗腳。
20kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo,
20他們進會幕,或是就近壇前供職給耶和華獻火祭的時候,必用水洗濯,免得死亡。
21ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili leĝo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.
21他們洗手洗腳就免得死亡。這要作 亞倫 和他後裔世世代代永遠的定例。」
22Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
22耶和華曉諭 摩西 說:
23Prenu al vi plej bonajn aromaĵojn: da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,
23「你要取上品的香料,就是流質的沒藥五百 舍客勒 ,香肉桂一半,就是二百五十舍客勒,菖蒲二百五十舍客勒,
24kaj da kasio kvincent siklojn laŭ la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.
24桂皮五百舍客勒,都按着聖所的平,又取橄欖油一欣,
25Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan ŝmiraĵon laŭ la arto de la ŝmiraĵisto; ĝi estu oleo por sanktoleado.
25按做香之法調和做成聖膏油。
26Kaj sanktoleu per ĝi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto,
26要用這膏油抹會幕和法櫃,
27kaj la tablon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la kandelabron kaj ĝiajn apartenaĵojn, kaj la altaron de incensado,
27桌子與桌子的一切器具,燈臺和燈臺的器具,並香壇、
28kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon.
28燔祭壇,和壇的一切器具,洗濯盆和盆座。
29Kaj sanktigu ilin, ke ili fariĝu plejsanktaĵo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, sanktiĝos.
29要使這些物成為聖,好成為至聖;凡挨着的都成為聖。
30Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.
30要膏 亞倫 和他的兒子,使他們成為聖,可以給我供祭司的職分。
31Kaj al la Izraelidoj diru jene: Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.
31你要對 以色列 人說:『這油,我要世世代代以為聖膏油。
32Sur homan karnon ĝi ne estu verŝata, kaj laŭ ĝia konsisto ne faru ion similan; ĝi estas sankta, ĝi estu sankta por vi.
32不可倒在別人的身上,也不可按這調和之法做與此相似的。這膏油是聖的,你們也要以為聖。
33Se iu konsistigos ion similan kaj ŝmiros per ĝi laikon, li ekstermiĝu el sia popolo.
33凡調和與此相似的,或將這膏膏在別人身上的,這人要從民中剪除。』」
34Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi aromaĵon: balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el ĉio;
34耶和華吩咐 摩西 說:「你要取馨香的香料,就是拿他弗、施喜列、喜利比拿;這馨香的香料和淨乳香各樣要一般大的分量。
35kaj faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.
35你要用這些加上鹽,按做香之法做成清淨聖潔的香。
36Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el ĝi antaŭ la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktaĵo ĝi estu por vi.
36這香要取點搗得極細,放在會幕內、法 櫃 前,我要在那裏與你相會。你們要以這香為至聖。
37Kaj laŭ la incensaĵo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta ĝi estu al vi por la Eternulo.
37你們不可按這調和之法為自己做香;要以這香為聖,歸耶和華。
38Se iu faros ion similan, por odorigi per ĝi, li ekstermiĝos el sia popolo.
38凡做香和這香一樣,為要聞香味的,這人要從民中剪除。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.