1 Kroniko 11
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris: Jen ni estas via osto kaj via karno.
1以色列 众人聚集到 希伯 见 大卫 ,说:「我们原是你的骨肉。
2Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.
2从前 扫罗 作王的时候,率领 以色列 人出入的是你;耶和华—你的 神也曾应许你说:『你必牧养我的民 以色列 ,作 以色列 的君。』」
3Kaj ĉiuj plejaĝuloj de Izrael venis al la reĝo en Ĥebronon, kaj David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.
3于是 以色列 的长老都来到 希伯 见 大卫 王。 大卫 在 希伯 耶和华面前与他们立约,他们就膏 大卫 作 以色列 的王,是照耶和华借 撒母耳 所说的话。
4Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la loĝantoj de la lando.
4大卫 和 以色列 众人到了 耶路撒冷 ,就是 耶布斯 ;那时 耶布斯 人住在那里。
5Kaj la loĝantoj de Jebus diris al David: Vi ne eniros ĉi tien. Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.
5耶布斯 人对 大卫 说:「你决不能进这地方。」然而 大卫 攻取 锡安 的保障,就是 大卫 的城。
6Kaj David diris: Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos ĉefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li fariĝis ĉefo.
6大卫 说:「谁先攻打 耶布斯 人,必作首领元帅。」 洗鲁雅 的儿子 约押 先上去,就作了元帅。
7Kaj David ekloĝis en tiu fortikaĵo; pro tio oni donis al ĝi la nomon: Urbo de David.
7大卫 住在保障里,所以那保障叫作 大卫城 。
8Kaj li ĉirkaŭkonstruis la urbon ĉiuflanke, de Milo en la tuta ĉirkaŭo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.
8大卫 又从 米罗 起,四围建筑城墙,其余的是 约押 修理。
9Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.
9大卫 日见强盛,因为万军之耶和华与他同在。
10Jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia reĝado, kune kun la tuta Izrael, por reĝigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.
10以下记录跟随 大卫 勇士的首领,就是奋勇帮助他得国、照着耶和华吩咐 以色列 人的话、与 以色列 人一同立他作王的。
11Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis ĉe David: Jaŝobeam, filo de Ĥaĥmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraŭ tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.
11大卫 勇士的数目记在下面: 哈革摩尼 的儿子 雅朔班 ,他是军长的统领,一时举枪杀了三百人。
12Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Aĥoĥido; li estis el la tri herooj.
12其次是 亚合 人 朵多 的儿子 以利亚撒 ,他是三个勇士里的一个。
13Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filiŝtoj kolektiĝis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaŭ la Filiŝtoj.
13他从前与 大卫 在 巴斯·达闵 , 非利士 人聚集要打仗。那里有一块长满大麦的田,众民就在 非利士 人面前逃跑;
14Sed tiuj stariĝis meze de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.
14这勇士便站在那田间击杀 非利士 人,救护了那田。耶和华使 以色列 人大获全胜。
15Kaj tri el la tridek ĉefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filiŝtoj staris en la valo Refaim.
15三十个勇士中的三个人下到磐石那里,进了 亚杜兰洞 见 大卫 ; 非利士 的军队在 利乏音谷 安营。
16David tiam estis en la fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.
16那时 大卫 在山寨, 非利士 人的防营在 伯利恒 。
17Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?
17大卫 渴想,说:「甚愿有人将 伯利恒 城门旁井里的水打来给我喝!」
18Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,
18这三个勇士就闯过 非利士 人的营盘,从 伯利恒 城门旁的井里打水,拿来奉给 大卫 。他却不肯喝,将水奠在耶和华面前,
19kaj diris: Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion: ĉu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? ĉar kun risko por sia vivo ili alportis ĝin. Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.
19说:「我的 神啊,这三个人冒死去打水,这水好像他们的血一般,我断不敢喝!」如此, 大卫 不肯喝。这是三个勇士所做的事。
20Abiŝaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
20约押 的兄弟 亚比筛 是这三个勇士的首领;他举枪杀了三百人,就在三个勇士里得了名。
21El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris.
21他在这三个勇士里是最尊贵的,所以作他们的首领;只是不及前三个勇士。
22Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuraĝa, granda pro siaj faroj, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
22有 甲薛 勇士 耶何耶大 的儿子 比拿雅 行过大能的事:他杀了 摩押 人 亚利伊勒 的两个 儿子 ,又在下雪的时候下坑里去杀了一个狮子,
23Li ankaŭ mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
23又杀了一个 埃及 人。 埃及 人身高五肘,手里拿着枪,枪杆粗如织布的机轴; 比拿雅 只拿着棍子下去,从 埃及 人手里夺过枪来,用那枪将他刺死。
24Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
24这是 耶何耶大 的儿子 比拿雅 所行的事,就在三个勇士里得了名。
25Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
25他比那三十个勇士都尊贵,只是不及前三个勇士。 大卫 立他作护卫长。
26La ĉefaj militistoj estis: Asahel, frato de Joab, Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,
26军中的勇士有 约押 的兄弟 亚撒黑 , 伯利恒 人 朵多 的儿子 伊勒哈难 ,
27Ŝamot, la Harorano, Ĥelec, la Pelonano,
27哈律 人 沙玛 , 比伦 人 希利斯 ,
28Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano,
28提哥亚 人 益吉 的儿子 以拉 , 亚拿突 人 亚比以谢 ,
29Sibĥaj, la Ĥuŝaido, Ilaj, la Aĥoĥido,
29户沙 人 西比该 , 亚合 人 以来 ,
30Maharaj, la Netofaano, Ĥeled, filo de Baana, la Netofaano,
30尼陀法 人 玛哈莱 , 尼陀法 人 巴拿 的儿子 希立 ,
31Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano,
31便雅悯 族 基比亚 人 利拜 的儿子 以太 , 比拉顿 人 比拿雅 ,
32Ĥuraj, el Naĥale-Gaaŝ, Abiel, la Arbatano,
32迦实溪 人 户莱 , 亚拉巴 人 亚比 ,
33Azmavet, la Baĥurimano, Eljaĥba, la Ŝaalbonano;
33巴路米 人 押斯玛弗 , 沙本 人 以利雅哈巴 ,
34el la filoj de Haŝem, la Gizonano: Jonatan, filo de Ŝage, la Hararano,
34基孙 人 哈深 的众子, 哈拉 人 沙基 的儿子 约拿单 ,
35Aĥiam, filo de Saĥar, la Hararano, Elifal, filo de Ur,
35哈拉 人 沙甲 的儿子 亚希暗 , 吾珥 的儿子 以利法勒 ,
36Ĥefer, la Meĥeratano, Aĥija, la Pelonano,
36米基拉 人 希弗 , 比伦 人 亚希雅 ,
37Ĥecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj,
37迦密 人 希斯罗 , 伊斯拜 的儿子 拿莱 ,
38Joel, frato de Natan, Mibĥar, filo de Hagri,
38拿单 的兄弟 约珥 , 哈基利 的儿子 弥伯哈 ,
39Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
39亚扪 人 洗勒 , 比录 人 拿哈莱 ( 拿哈莱 是给 洗鲁雅 的儿子 约押 拿兵器的),
40Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
40以帖 人 以拉 , 以帖 人 迦立 ,
41Urija, la Ĥetido, Zabad, filo de Aĥlaj,
41赫 人 乌利亚 , 亚莱 的儿子 撒拔 ,
42Adina, filo de Ŝiza, la Rubenido, ĉefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek,
42吕便 人 示撒 的儿子 亚第拿 (他是 吕便 支派中的一个族长,率领三十人),
43Ĥanan, filo de Maaĥa, Joŝafat, la Mitnido,
43玛迦 的儿子 哈难 , 弥特尼 人 约沙法 ,
44Uzija, la Aŝterotano, Ŝama kaj Jeiel, filoj de Ĥotam, la Aroerano,
44亚施他拉 人 乌西亚 , 亚罗珥 人 何坦 的儿子 沙玛 、 耶利 ,
45Jediael, filo de Ŝimri, kaj lia frato Joĥa, la Ticano,
45提洗 人 申利 的儿子 耶叠 和他的兄弟 约哈 ,
46Eliel, la Maĥavido, Jeribaj kaj Joŝavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,
46玛哈未 人 以利业 , 伊利拿安 的儿子 耶利拜 、 约沙未雅 , 摩押 人 伊特玛 、
47Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.
47以利业 、 俄备得 ,并 米琐八 人 雅西业 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.