1 Kroniko 14
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
1泰尔 王 希兰 将香柏木运到 大卫 那里,又差遣使者和石匠、木匠给 大卫 建造宫殿。
2Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo Izrael.
2大卫 就知道耶和华坚立他作 以色列 王,又为自己的民 以色列 ,使他的国兴旺。
3Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn.
3大卫 在 耶路撒冷 又立后妃,又生儿女。
4Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab, Natan kaj Salomono
4在 耶路撒冷 所生的众子是 沙母亚 、 朔罢 、 拿单 、 所罗门 、
5kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet
5益辖 、 以利书亚 、 以法列 、
6kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia
6挪迦 、 尼斐 、 雅非亚 、
7kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet.
7以利沙玛 、 比利雅大 、 以利法列 。
8Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin.
8非利士 人听见 大卫 受膏作 以色列 众人的王, 非利士 众人就上来寻索 大卫 。 大卫 听见,就出去迎敌。
9Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis la valon Refaim.
9非利士 人来了,布散在 利乏音谷 。
10Kaj David demandis Dion, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li: Iru, ĉar Mi transdonos ilin en vian manon.
10大卫 求问 神,说:「我可以上去攻打 非利士 人吗?你将他们交在我手里吗?」耶和华说:「你可以上去,我必将他们交在你手里。」
11Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris: Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
11非利士 人来到 巴力·毗拉心 , 大卫 在那里杀败他们。 大卫 说:「 神借我的手冲破敌人,如同水冲去一般」;因此称那地方为 巴力·毗拉心 。
12Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.
12非利士 人将神像撇在那里, 大卫 吩咐人用火焚烧了。
13Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon.
13非利士 人又布散在 利乏音谷 。
14Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li: Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
14大卫 又求问 神。 神说:「不要一直地上去,要转到他们后头,从桑林对面攻打他们。
15kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.
15你听见桑树梢上有脚步的声音,就要出战,因为 神已经在你前头去攻打 非利士 人的军队。」
16Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer.
16大卫 就遵着 神所吩咐的,攻打 非利士 人的军队,从 基遍 直到 基色 。
17Kaj la nomo de David fariĝis fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj.
17于是 大卫 的名传扬到列国,耶和华使列国都惧怕他。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.