1 Kroniko 10
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
1非利士 人与 以色列 人争战, 以色列 人在 非利士 人面前逃跑,在 基利波山 有被杀仆倒的。
2Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.
2非利士 人紧追 扫罗 和他儿子们,就杀了 扫罗 的儿子 约拿单 、 亚比拿达 、 麦基舒亚 。
3La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.
3势派甚大, 扫罗 被弓箭手追上,射伤甚重,
4Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin.
4就吩咐拿他兵器的人说:「你拔出刀来,将我刺死,免得那些未受割礼的人来凌辱我。」但拿兵器的人甚惧怕,不肯刺他;
5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur la glavon kaj mortis.
5扫罗 就自己伏在刀上死了。拿兵器的人见 扫罗 已死,也伏在刀上死了。
6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis.
6这样, 扫罗 和他三个儿子,并他的全家都一同死亡。
7Kiam ĉiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj enloĝiĝis en ili.
7住平原的 以色列 众人见 以色列 军兵逃跑, 扫罗 和他儿子都死了,也就弃城逃跑, 非利士 人便来住在其中。
8En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.
8次日, 非利士 人来剥那被杀之人的衣服,看见 扫罗 和他儿子仆倒在 基利波山 ,
9Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo.
9就剥了他的军装,割下他的首级,打发人到 非利士 地的四境报信与他们的偶像和众民,
10Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon.
10又将 扫罗 的军装放在他们神的庙里,将他的首级钉在 大衮 庙中。
11Kiam la tuta Jabeŝ en Gilead aŭdis pri ĉio, kion faris la Filiŝtoj al Saul,
11基列·雅比 人听见 非利士 人向 扫罗 所行的一切事,
12tiam leviĝis ĉiuj kuraĝuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabeŝon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabeŝ, kaj fastis dum sep tagoj.
12他们中间所有的勇士就起身前去,将 扫罗 和他儿子的尸身送到 雅比 ,将他们的尸骨葬在 雅比 的橡树下,就禁食七日。
13Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaŭ pro tio, ke li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi,
13这样, 扫罗 死了。因为他干犯耶和华,没有遵守耶和华的命;又因他求问交鬼的妇人,
14sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la reĝadon al David, filo de Jiŝaj.
14没有求问耶和华,所以耶和华使他被杀,把国归于 耶西 的儿子 大卫 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.