1 Kroniko 26
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La klasoj de la pordegistoj: el la Koraĥidoj: Meŝelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.
1守门的班次记在下面: 可拉 族 亚萨 的子孙中,有 可利 的儿子 米施利米雅 。
2Meŝelemja havis filojn: la unuenaskito estis Zeĥarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;
2米施利米雅 的长子是 撒迦利亚 ,次子是 耶叠 ,三子是 西巴第雅 ,四子是 耶提聂 ,
3la kvina estis Elam, la sesa estis Jehoĥanan, la sepa estis Eljehoenaj.
3五子是 以拦 ,六子是 约哈难 ,七子是 以利约乃 。
4Obed-Edom havis filojn: Ŝemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joaĥ la tria, Saĥar la kvara, Netanel la kvina,
4俄别·以东 的长子是 示玛雅 ,次子是 约萨拔 ,三子是 约亚 ,四子是 沙甲 ,五子是 拿坦业 ,
5Amiel la sesa, Isaĥar la sepa, Peultaj la oka; ĉar benis lin Dio.
5六子是 亚米利 ,七子是 以萨迦 ,八子是 毗乌利太 ,因为 神赐福与 俄别·以东 。
6Al lia filo Ŝemaja naskiĝis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, ĉar ili estis bravaj homoj.
6他的儿子 示玛雅 有几个儿子,都是大能的壮士,掌管父亲的家。
7La filoj de Ŝemaja: Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semaĥja.
7示玛雅 的儿子是 俄得尼 、 利法益 、 俄备得 、 以利萨巴 。 以利萨巴 的弟兄是壮士,还有 以利户 和 西玛迦 。
8Ĉiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, taŭgaj por servado: sesdek du ili estis ĉe Obed-Edom.
8这都是 俄别·以东 的子孙,他们和他们的儿子并弟兄,都是善于办事的壮士。 俄别·以东 的子孙共六十二人。
9Meŝelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.
9米施利米雅 的儿子和弟兄都是壮士,共十八人。
10Ĥosa el la Merariidoj havis filojn: Ŝimri estis la ĉefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin ĉefo),
10米拉利 子孙 何萨 有几个儿子:长子是 申利 ,他原不是长子,是他父亲立他作长子。
11Ĥilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zeĥarja la kvara; ĉiuj filoj kaj fratoj de Ĥosa estis dek tri.
11次子是 希勒家 ,三子是 底巴利雅 ,四子是 撒迦利亚 。 何萨 的儿子并弟兄共十三人。
12Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la ĉefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.
12这些人都是守门的班长,与他们的弟兄一同在耶和华殿里按班供职。
13Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj patrodomoj, por ĉiu pordego aparte.
13他们无论大小,都按着宗族掣签分守各门。
14Kaj la loto pri la oriento falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;
14掣签守东门的是 示利米雅 ;他的儿子 撒迦利亚 是精明的谋士,掣签守北门。
15pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;
15俄别·以东 守南门,他的儿子守库房。
16pri Ŝupim kaj Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo leviĝas, kie gardo staras apud gardo.
16书聘 与 何萨 守西门,在靠近 沙利基 门、通着往上去的街道上,班与班相对。
17Oriente estis ses Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la provizejoj po du.
17每日东门有六个 利未 人,北门有四个,南门有四个,库房有两个,又有两个轮班替换。
18Ĉe la alirejo okcidente estis: kvar ĉe la vojo, kaj du ĉe la alirejo.
18在西面街道上有四个,在游廊上有两个。
19Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj.
19以上是 可拉 子孙和 米拉利 子孙守门的班次。
20El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj.
20利未 子孙中有 亚希雅 掌管 神殿的府库和圣物的府库。
21El la idoj de Ladan, idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido Ladan estis la Jeĥielidoj.
21革顺 族、 拉但 子孙里,作族长的是 革顺 族 拉但 的子孙 耶希伊利 。
22La Jeĥielidoj: Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.
22耶希伊利 的儿子 西坦 和他兄弟 约珥 掌管耶和华殿里的府库。
23El la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj,
23暗兰 族、 以斯哈 族、 希伯伦 族、 乌泄 族 也有职分 。
24Ŝebuel, ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.
24摩西 的孙子、 革舜 的儿子 细布业 掌管府库。
25Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis Ŝelomit.
25还有他的弟兄 以利以谢 。 以利以谢 的儿子是 利哈比雅 ; 利哈比雅 的儿子是 耶筛亚 ; 耶筛亚 的儿子是 约兰 ; 约兰 的儿子是 细基利 ; 细基利 的儿子是 示罗密 。
26Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
26这 示罗密 和他的弟兄掌管府库的圣物,就是 大卫 王和众族长、千夫长、百夫长,并军长所分别为圣的物。
27El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.
27他们将争战时所夺的财物分别为圣,以备修造耶和华的殿。
28Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj.
28先见 撒母耳 、 基士 的儿子 扫罗 、 尼珥 的儿子 押尼珥 、 洗鲁雅 的儿子 约押 所分别为圣的物都归 示罗密 和他的弟兄掌管。
29El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj.
29以斯哈 族有 基拿尼雅 和他众子作官长和士师,管理 以色列 的外事。
30El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo.
30希伯伦 族有 哈沙比雅 和他弟兄一千七百人,都是壮士,在 约旦河 西、 以色列 地办理耶和华与王的事。
31El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.
31希伯伦 族中有 耶利雅 作族长。 大卫 作王第四十年,在 基列 的 雅谢 ,从这族中寻得大能的勇士。
32Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.
32耶利雅 的弟兄有二千七百人,都是壮士,且作族长; 大卫 王派他们在 吕便 支派、 迦得 支派、 玛拿西 半支派中办理 神和王的事。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.