1 Kroniko 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan: Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapiŝoj.
1大卫 住在自己宫中,对先知 拿单 说:「看哪,我住在香柏木的宫中,耶和华的约柜反在幔子里。」
2Kaj Natan diris al David: Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi.
2拿单 对 大卫 说:「你可以照你的心意而行,因为 神与你同在。」
3Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante:
3当夜, 神的话临到 拿单 ,说:
4Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo: Ne vi konstruos por Mi la domon por loĝi;
4「你去告诉我仆人 大卫 ,说耶和华如此说:『你不可建造殿宇给我居住。
5ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo.
5自从我领 以色列 人出 埃及 ,直到今日,我未曾住过殿宇,乃从这会幕到那会幕,从这帐幕 到那帐幕 。
6Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la juĝistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis paŝti Mian popolon, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
6凡我同 以色列 人所走的地方,我何曾向 以色列 的一个士师,就是我吩咐牧养我民的说:你为何不给我建造香柏木的殿宇呢?』
7Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin de ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;
7现在你要告诉我仆人 大卫 ,说万军之耶和华如此说:『我从羊圈中将你召来,叫你不再跟从羊群,立你作我民 以色列 的君。
8kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;
8你无论往哪里去,我常与你同在,剪除你的一切仇敌;我必使你得大名,好像世上大大有名的人一样。
9kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis ĝin tiel, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos ĝin, kiel antaŭe;
9我必为我民 以色列 选定一个地方,栽培他们,使他们住自己的地方,不再迁移;凶恶之子也不像从前扰害他们,
10kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis ĉiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
10并不像我命士师治理我民 以色列 的时候一样。我必治服你的一切仇敌,并且我—耶和华应许你,必为你建立家室。
11Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.
11你寿数满足归你列祖的时候,我必使你的后裔接续你的位,我也必坚定他的国。
12Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por ĉiam.
12他必为我建造殿宇;我必坚定他的国位直到永远。
13Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaŭ vi.
13我要作他的父,他要作我的子;并不使我的慈爱离开他,像离开在你以前的 扫罗 一样。
14Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por ĉiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.
14我却要将他永远坚立在我家里和我国里;他的国位也必坚定,直到永远。』」
15Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj al ĉi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.
15拿单 就按这一切话,照这默示告诉 大卫 。
16Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie?
16于是 大卫 王进去,坐在耶和华面前,说:「耶和华 神啊,我是谁,我的家算什么,你竟使我到这地步呢?
17Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto eĉ por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.
17神啊,这在你眼中还看为小,又应许你仆人的家至于久远。耶和华 神啊,你看顾我好像看顾高贵的人。
18Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.
18你加于仆人的尊荣,我还有何言可说呢?因为你知道你的仆人。
19Ho Eternulo, por Via servanto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por montri ĉian grandecon.
19耶和华啊,你行了这大事,并且显明出来,是因你仆人的缘故,也是照你的心意。
20Ho Eternulo, ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj.
20耶和华啊,照我们耳中听见,没有可比你的,除你以外再无 神。
21Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandaĵoj kaj timindaĵoj, forpelante naciojn antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?
21世上有何民能比你的民 以色列 呢?你 神从 埃及 救赎他们作自己的子民,又在你赎出来的民面前行大而可畏的事,驱逐列邦人,显出你的大名。
22Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi.
22你使 以色列 人作你的子民,直到永远;你—耶和华也作他们的 神。
23Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, veriĝu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.
23耶和华啊,你所应许仆人和仆人家的话,求你坚定,直到永远,照你所说的而行。
24Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru: La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaŭ Vi.
24愿你的名永远坚立,被尊为大,说:『万军之耶和华是 以色列 的 神,是治理 以色列 的 神。』这样,你仆人 大卫 的家必在你面前坚立。
25Ĉar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuraĝon preĝi antaŭ Vi.
25我的 神啊,因你启示仆人说,我必为你建立家室,所以仆人大胆在你面前祈祷。
26Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto ĉi tiun bonaĵon.
26耶和华啊,惟有你是 神,你也应许将这福气赐给仆人。
27Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.
27现在你喜悦赐福与仆人的家,可以永存在你面前。耶和华啊,你已经赐福,还要赐福到永远。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.