1 Kroniko 23
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon; kaj li faris Salomonon, sian filon, reĝo super Izrael.
1大卫 年纪老迈,日子满足,就立他儿子 所罗门 作 以色列 的王。
2Kaj li kunvenigis ĉiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.
2大卫 招聚 以色列 的众首领和祭司 利未 人。
3Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli; kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.
3利未 人从三十岁以外的都被数点,他们男丁的数目共有三万八千;
4El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj juĝistoj estis ses mil;
4其中有二万四千人管理耶和华殿的事,有六千人作官长和士师,
5kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.
5有四千人作守门的,又有四千人用 大卫 所做的乐器颂赞耶和华。
6Kaj David dividis ilin en klasojn laŭ la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
6大卫 将 利未 人 革顺 、 哥辖 、 米拉利 的子孙分了班次。
7La Gerŝonidoj: Ladan kaj Ŝimei.
7革顺 的子孙有 拉但 和 示每 。
8La filoj de Ladan: la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel — tri.
8拉但 的长子是 耶歇 ,还有 细坦 和 约珥 ,共三人。
9La filoj de Ŝimei: Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran — tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan.
9示每 的儿子是 示罗密 、 哈薛 、 哈兰 三人。这是 拉但 族的族长。
10Kaj la filoj de Ŝimei: Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei — kvar.
10示每 的儿子是 雅哈 、 细拿 、 耶乌施 、 比利亚 共四人。
11Jaĥat estis la ĉefo, Zina estis la dua; Jeuŝ kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili ĉe la kalkulado prezentis unu patrodomon.
11雅哈 是长子, 细撒 是次子。但 耶乌施 和 比利亚 的子孙不多,所以算为一族。
12La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel — kvar.
12哥辖 的儿子是 暗兰 、 以斯哈 、 希伯伦 、 乌薛 共四人。
13La filoj de Amram: Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.
13暗兰 的儿子是 亚伦 、 摩西 。 亚伦 和他的子孙分出来,好分别至圣的物,在耶和华面前烧香、事奉他,奉他的名祝福,直到永远。
14Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.
14至于神人 摩西 ,他的子孙名字记在 利未 支派的册上。
15La filoj de Moseo: Gerŝom kaj Eliezer.
15摩西 的儿子是 革舜 和 以利以谢 。
16La filoj de Gerŝom: Ŝebuel estis la ĉefo.
16革舜 的长子是 细布业 ;
17La filoj de Eliezer estis: Reĥabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Reĥabja havis tre multe da filoj.
17以利以谢 的儿子是 利哈比雅 。 以利以谢 没有别的儿子,但 利哈比雅 的子孙甚多。
18La filoj de Jichar: Ŝelomit, la unua.
18以斯哈 的长子是 示罗密 。
19La filoj de Ĥebron: la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jaĥaziel, la kvara estis Jekameam.
19希伯伦 的长子是 耶利雅 ,次子是 亚玛利亚 ,三子是 雅哈悉 ,四子是 耶加面 。
20La filoj de Uziel: Miĥa, la unua, kaj Jiŝija, la dua.
20乌薛 的长子是 米迦 ,次子是 耶西雅 。
21La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. La filoj de Maĥli: Eleazar kaj Kiŝ.
21米拉利 的儿子是 抹利 、 母示 。 抹利 的儿子是 以利亚撒 、 基士 。
22Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kiŝ, iliaj kuzoj.
22以利亚撒 死了,没有儿子,只有女儿,他们本族 基士 的儿子娶了她们为妻。
23La filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jeremot — tri.
23母示 的儿子是 末力 、 以得 、 耶利摩 共三人。
24Tio estas la idoj de Levi laŭ iliaj patrodomoj, la ĉefoj de patrodomoj laŭ ilia kalkulo, laŭ ilia laŭnoma kaj laŭkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la aĝo de dudek jaroj kaj plue.
24以上 利未 子孙作族长的,照着男丁的数目,从二十岁以外,都办耶和华殿的事务。
25Ĉar David diris: La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enloĝiĝis en Jerusalem por ĉiam.
25大卫 说:「耶和华— 以色列 的 神已经使他的百姓平安,他永远住在 耶路撒冷 。
26Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn vazojn por la servado en ĝi.
26利未 人不必再抬帐幕和其中所用的一切器皿了。」
27Laŭ la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli.
27照着 大卫 临终所吩咐的, 利未 人从二十岁以外的都被数点。
28Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la ĉambroj, pri la pureco de ĉio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;
28他们的职任是服事 亚伦 的子孙,在耶和华的殿和院子,并屋中办事,洁净一切圣物,就是办 神殿的事务,
29zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri ĉia mezurado kaj pesado;
29并管理陈设饼,素祭的细面,或无酵薄饼,或用盘烤,或用油调和的物,又管理各样的升斗尺度;
30stari ĉiumatene, por kanti laŭdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaŭ vespere;
30每日早晚,站立称谢赞美耶和华,
31fari ĉiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laŭ ilia nombro, laŭ la preskribo pri ili, ĉiam antaŭ la Eternulo;
31又在安息日、月朔,并节期,按数照例,将燔祭常常献给耶和华;
32servi por deĵorado ĉe la tabernaklo de kunveno, ĉe la sanktaĵoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo.
32又看守会幕和圣所,并守 耶和华 吩咐他们弟兄 亚伦 子孙的,办耶和华殿的事。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.