Nombroj
Chapter 33
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron.
1以色列 人按着軍隊,在 摩西 、 亞倫 的手下出 埃及 地所行的路程記在下面。
2Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laŭ ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laŭ iliaj lokoj de eliro:
2摩西 遵着耶和華的吩咐記載他們所行的路程,其路程乃是這樣:
3el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaŭ la okuloj de la tuta Egiptujo.
3正月十五日,就是逾越節的次日, 以色列 人從 蘭塞 起行,在一切 埃及 人眼前昂然無懼地出去。
4Dume la Egiptoj estis enterigantaj ĉiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris juĝon.
4那時, 埃及 人正葬埋他們的長子,就是耶和華在他們中間所擊殺的;耶和華也敗壞他們的神。
5Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot.
5以色列 人從 蘭塞 起行,安營在 疏割 。
6Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto.
6從 疏割 起行,安營在曠野邊的 以倘 。
7Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Haĥirot, kiu estas kontraŭ Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaŭ Migdol.
7從 以倘 起行,轉到 比‧哈希錄 ,是在 巴力‧洗分 對面,就在 密奪 安營。
8Kaj ili eliris el Pi-Haĥirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara.
8從 比‧哈希錄 對面起行,經過海中到了 書珥 曠野,又在 伊坦 的曠野走了三天的路程,就安營在 瑪拉 。
9Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.
9從 瑪拉 起行,來到 以琳 ( 以琳 有十二股水泉,七十棵棕樹),就在那裏安營。
10Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare ĉe la Ruĝa Maro.
10從 以琳 起行,安營在 紅海 邊。
11Kaj ili foriris de la Ruĝa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin.
11從 紅海 邊起行,安營在 汛 的曠野。
12Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka.
12從 汛 的曠野起行,安營在 脫加 。
13Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Aluŝ.
13從 脫加 起行,安營在 亞錄 。
14Kaj ili eliris el Aluŝ kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki.
14從 亞錄 起行,安營在 利非訂 ;在那裏,百姓沒有水喝。
15Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj.
15從 利非訂 起行,安營在 西奈 的曠野。
16Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot-Hataava.
16從 西奈 的曠野起行,安營在 基博羅‧哈他瓦 。
17Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en Ĥacerot.
17從 基博羅‧哈他瓦 起行,安營在 哈洗錄 。
18Kaj ili eliris el Ĥacerot kaj haltis tendare en Ritma.
18從 哈洗錄 起行,安營在 利提瑪 。
19Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec.
19從 利提瑪 起行,安營在 臨門‧帕烈 。
20Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna.
20從 臨門‧帕烈 起行,安營在 立拿 。
21Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa.
21從 立拿 起行,安營在 勒撒 。
22Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata.
22從 勒撒 起行,安營在 基希拉他 。
23Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare ĉe la monto Ŝefer.
23從 基希拉他 起行,安營在 沙斐山 。
24Kaj ili foriris de la monto Ŝefer kaj haltis tendare en Ĥarada.
24從 沙斐山 起行,安營在 哈拉大 。
25Kaj ili eliris el Ĥarada kaj haltis tendare en Makhelot.
25從 哈拉大 起行,安營在 瑪吉希錄 。
26Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Taĥat.
26從 瑪吉希錄 起行,安營在 他哈 。
27Kaj ili eliris el Taĥat kaj haltis tendare en Teraĥ.
27從 他哈 起行,安營在 他拉 。
28Kaj ili eliris el Teraĥ kaj haltis tendare en Mitka.
28從 他拉 起行,安營在 密加 。
29Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en Ĥaŝmona.
29從 密加 起行,安營在 哈摩拿 。
30Kaj ili eliris el Ĥaŝmona kaj haltis tendare en Moserot.
30從 哈摩拿 起行,安營在 摩西錄 。
31Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan.
31從 摩西錄 起行,安營在 比尼‧亞干 。
32Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en Ĥor-Hagidgad.
32從 比尼‧亞干 起行,安營在 曷‧哈及甲 。
33Kaj ili eliris el Ĥor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata.
33從 曷‧哈及甲 起行,安營在 約巴他 。
34Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona.
34從 約巴他 起行,安營在 阿博拿 。
35Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber.
35從 阿博拿 起行,安營在 以旬‧迦別 。
36Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadeŝ).
36從 以旬‧迦別 起行,安營在 尋 的曠野,就是 加低斯 。
37Kaj ili eliris el Kadeŝ, kaj haltis tendare ĉe la monto Hor, ĉe la rando de la lando de Edom.
37從 加低斯 起行,安營在 何珥山 , 以東 地的邊界。
38Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laŭ la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.
38以色列 人出了 埃及 地後四十年,五月初一日,祭司 亞倫 遵着耶和華的吩咐上 何珥山 ,就死在那裏。
39Kaj Aaron havis la aĝon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor.
39亞倫 死在 何珥山 的時候年一百二十三歲。
40Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj.
40住在 迦南 南地的 迦南 人 亞拉得 王聽說 以色列 人來了。
41Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona.
41以色列 人從 何珥山 起行,安營在 撒摩拿 。
42Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon.
42從 撒摩拿 起行,安營在 普嫩 。
43Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot.
43從 普嫩 起行,安營在 阿伯 。
44Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, ĉe la limo de Moab.
44從 阿伯 起行,安營在 以耶‧亞巴琳 , 摩押 的邊界。
45Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad.
45從 以耶‧亞巴琳 起行,安營在 底本‧迦得 。
46Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.
46從 底本‧迦得 起行,安營在 亞門‧低比拉太音 。
47Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare ĉe la montoj Abarim, antaŭ Nebo.
47從 亞門‧低比拉太音 起行,安營在 尼波 對面的 亞巴琳山 裏。
48Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
48從 亞巴琳山 起行,安營在 摩押 平原- 約旦河 邊、 耶利哥 對面。
49Kaj ili aranĝis sian tendaron ĉe Jordan, de Bet-Jeŝimot ĝis Abel-Ŝitim, en la stepoj de Moab.
49他們在 摩押 平原沿 約旦河 邊安營,從 伯‧耶施末 直到 亞伯‧什亭 。
50Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante:
50耶和華在 摩押 平原- 約旦河 邊、 耶利哥 對面曉諭 摩西 說:
51Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,
51「你吩咐 以色列 人說:你們過 約旦河 進 迦南 地的時候,
52tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu;
52就要從你們面前趕出那裏所有的居民,毀滅他們一切鏨成的 石 像和他們一切鑄成的偶像,又拆毀他們一切的邱壇。
53kaj ekposedu la landon kaj ekloĝu en ĝi, ĉar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu ĝin.
53你們要奪那地,住在其中,因我把那地賜給你們為業。
54Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu al vi posedaĵojn.
54你們要按家室拈鬮,承受那地;人多的,要把產業多分給他們;人少的,要把產業少分給他們。拈出何地給何人,就要歸何人。你們要按宗族的支派承受。
55Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi loĝos.
55倘若你們不趕出那地的居民,所容留的居民就必作你們眼中的刺,肋下的荊棘,也必在你們所住的地上擾害你們。
56Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.
56而且我素常有意怎樣待他們,也必照樣待你們。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.