Nombroj
Chapter 4
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
1耶和華曉諭 摩西 、 亞倫 說:
2Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj,
2「你從 利未 人中,將 哥轄 子孫的總數,照他們的家室、宗族,
3en la aĝo de tridek jaroj kaj pli, ĝis la aĝo de kvindek jaroj, ĉiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.
3從三十歲直到五十歲,凡前來任職、在會幕裏辦事的,全都計算。
4Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.
4哥轄 子孫在會幕 搬運 至聖之物,所辦的事乃是這樣:
5Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmoviĝi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per ĝi la keston de atesto.
5起營的時候, 亞倫 和他兒子要進去摘下遮掩 櫃 的幔子,用以蒙蓋法櫃,
6Kaj ili metu sur ĝin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
6又用海狗皮蓋在上頭,再蒙上純藍色的毯子,把槓穿上。
7Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur ĝin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la verŝoferoj; kaj ĝia konstanta pano estu sur ĝi.
7又用藍色毯子鋪在陳設餅的桌子上,將盤子、調羹、奠 酒 的爵,和杯擺在上頭。桌子上也必有常 設的 餅。
8Kaj ili sternu sur tio ruĝan tukon kaj kovru ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
8在其上又要蒙朱紅色的毯子,再蒙上海狗皮,把槓穿上。
9Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj ĝiajn lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj ĝiajn cindrujojn, kaj ĉiujn ĝiajn oleujojn, kiuj estas uzataj ĉe ĝi.
9要拿藍色毯子,把燈臺和燈臺上所用的燈盞、剪子、蠟花盤,並一切盛油的器皿,全都遮蓋。
10Kaj ili metu ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon.
10又要把燈臺和燈臺的一切器具包在海狗皮裏,放在抬架上。
11Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
11在金壇上要鋪藍色毯子,蒙上海狗皮,把槓穿上。
12Kaj ili prenu ĉiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.
12又要把聖所用的一切器具包在藍色毯子裏,用海狗皮蒙上,放在抬架上。
13Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur ĝi purpuran tukon.
13要收去壇上的灰,把紫色毯子鋪在壇上;
14Kaj ili metu sur ĝin ĉiujn ĝiajn objektojn, per kiuj oni servas sur ĝi, la karbujojn, la forkojn kaj la ŝovelilojn kaj la kalikojn, ĉiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur ĝi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
14又要把所用的一切器具,就是火鼎、肉鍤子、鏟子、盤子,一切屬壇的器具都擺在壇上,又蒙上海狗皮,把槓穿上。
15Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de ĉiuj objektoj de la sanktejo ĉe la elmoviĝo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektuŝu la sanktaĵon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portaĵo de la filoj de Kehat ĉe la tabernaklo de kunveno.
15將要起營的時候, 亞倫 和他兒子把聖所和聖所的一切器具遮蓋完了, 哥轄 的子孫就要來抬,只是不可摸聖物,免得他們死亡。會幕裏這些物件是 哥轄 子孫所當抬的。
16Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de ĉio, kio estas en ĝi, de la sanktejo kaj de ĝiaj objektoj.
16「祭司 亞倫 的兒子 以利亞撒 所要看守的是點燈的油與香料,並當獻的素祭和膏油,也要看守全帳幕與其中所有的,並聖所和聖所的器具。」
17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
17耶和華曉諭 摩西 、 亞倫 說:
18Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
18「你們不可將 哥轄 人的支派從 利未 人中剪除。
19sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimiĝos al la plejsanktejo: Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo;
19他們挨近至聖物的時候, 亞倫 和他兒子要進去派他們各人所當辦的,所當抬的。這樣待他們,好使他們活着,不致死亡。
20sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktaĵojn, por ke ili ne mortu.
20只是他們連片時不可進去觀看聖所,免得他們死亡。」
21Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
21耶和華曉諭 摩西 說:
22Prikalkulu ankaŭ la filojn de Gerŝon laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj.
22「你要將 革順 子孫的總數,照着宗族、家室,
23De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj kalkulu ilin, ĉiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.
23從三十歲直到五十歲,凡前來任職、在會幕裏辦事的,全都數點。
24Tio estas la laboro de la familioj Gerŝonidaj, por servi kaj por porti:
24革順 人各族所辦的事、所抬的物乃是這樣:
25ili portu la tapiŝojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, ĝian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super ĝi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
25他們要抬帳幕的幔子和會幕,並會幕的蓋與其上的海狗皮,和會幕的門簾,
26kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj iliajn ŝnurojn kaj ĉiujn iliajn servajn objektojn; kaj ĉion, kion oni devas fari ĉe ili, ili faru.
26院子的帷子和門簾(院子是圍帳幕和壇的)、繩子,並所用的器具,不論是做甚麼用的,他們都要經理。
27Laŭ la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gerŝonidoj, koncerne ĉian ilian portadon kaj ĉian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon ĉion, kion ili portas.
27革順 的子孫在一切抬物辦事之上都要憑 亞倫 和他兒子的吩咐;他們所當抬的,要派他們看守。
28Tio estas la laboro de la familioj de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.
28這是 革順 子孫的各族在會幕裏所辦的事;他們所看守的,必在祭司 亞倫 兒子 以他瑪 的手下。」
29La filojn de Merari prikalkulu laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo.
29「至於 米拉利 的子孫,你要照着家室、宗族把他們數點。
30De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, ĉiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.
30從三十歲直到五十歲,凡前來任職、在會幕裏辦事的,你都要數點。
31Kaj jen estas la ofico de ilia portado ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno: ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj ĝiajn riglilojn kaj ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn;
31他們辦理會幕的事,就是抬帳幕的板、閂、柱子,和帶卯的座,
32kaj la kolonojn de la korto ĉirkaŭe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la ŝnurojn kun ĉiuj iliaj apartenaĵoj kaj kun ĉiuj iliaj servobjektoj; kaj laŭnome prikalkulu ĉiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
32院子四圍的柱子和其上帶卯的座、橛子、繩子,並一切使用的器具。他們所抬的器具,你們要按名指定。
33Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
33這是 米拉利 子孫各族在會幕裏所辦的事,都在祭司 亞倫 兒子 以他瑪 的手下。」
34Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
34摩西 、 亞倫 與會眾的諸首領將 哥轄 的子孫,照着家室、宗族,
35de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.
35從三十歲直到五十歲,凡前來任職、在會幕裏辦事的,都數點了。
36Kaj ilia kalkulita nombro laŭ iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.
36被數的共有二千七百五十名。
37Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.
37這是 哥轄 各族中被數的,是在會幕裏辦事的,就是 摩西 、 亞倫 照耶和華藉 摩西 所吩咐數點的。
38Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
38革順 子孫被數的,照着家室、宗族,
39de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
39從三十歲直到五十歲,凡前來任職、在會幕裏辦事的,共有二千六百三十名。
40ilia nombro laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.
no verse 40 in this text
41Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gerŝon, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo.
41這是 革順 子孫各族中被數的,是在會幕裏辦事的,就是 摩西 、 亞倫 照耶和華藉 摩西 所吩咐數點的。
42Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo,
42米拉利 子孫中各族被數的,照着家室、宗族,
43de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
43從三十歲直到五十歲,凡前來任職、在會幕裏辦事的,共有三千二百名。
44ilia nombro laŭ iliaj familioj estis tri mil ducent.
no verse 44 in this text
45Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.
45這是 米拉利 子孫各族中被數的,就是 摩西 、 亞倫 照耶和華藉 摩西 所吩咐數點的。
46Ĉiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
46凡被數的 利未 人,就是 摩西 、 亞倫 並 以色列 眾首領,照着家室、宗族所數點的,
47de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,
47從三十歲直到五十歲,凡前來任職、在會幕裏做抬物之工的,共有八千五百八十名。
48ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.
no verse 48 in this text
49Laŭ la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, ĉiu laŭ sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
49摩西 按他們所辦的事、所抬的物,憑耶和華的吩咐數點他們;他們這樣被 摩西 數點,正如耶和華所吩咐他的。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.