Nombroj 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1耶和華曉諭 摩西 說:
2Ordonu al la Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro ĉiujn leprulojn, kaj ĉiujn, kiuj havas elfluon, kaj ĉiujn, kiuj malpuriĝis de mortinto.
2「你吩咐 以色列 人,使一切長大痲瘋的,患漏症的,並因死屍不潔淨的,都出營外去。
3Kiel virojn, tiel ankaŭ virinojn elsendu, ekster la tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn, inter kiuj Mi loĝas.
3無論男女都要使他們出到營外,免得污穢他們的營;這營是我所住的。」
4Kaj la Izraelidoj faris tiel, kaj ili elsendis ilin ekster la tendaron; kiel diris la Eternulo al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.
4以色列 人就這樣行,使他們出到營外。耶和華怎樣吩咐 摩西 , 以色列 人就怎樣行了。
5Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
5耶和華對 摩西 說:
6Diru al la Izraelidoj: Se viro aŭ virino faros ian pekon kontraŭ homo, farante per tio krimon kontraŭ la Eternulo, kaj tiu animo kulpiĝos,
6「你曉諭 以色列 人說:無論男女,若犯了人所常犯的罪,以致干犯耶和華,那人就有了罪。
7tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili kompensu sian kulpon plene kaj aldonu ĝian kvinonon, kaj donu al tiu, kontraŭ kiu ili kulpiĝis.
7他要承認所犯的罪,將所虧負人的,如數賠還,另外加上五分之一,也歸與所虧負的人。
8Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virŝafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.
8那人若沒有親屬可受所賠還的,那所賠還的就要歸與服事耶和華的祭司;至於那為他贖罪的公羊是在外。
9Kaj ĉiu oferdono el ĉiuj sanktaĵoj de la Izraelidoj, kiujn ili alportas al la pastro, apartenas al li.
9以色列 人一切的聖物中,所奉給祭司的舉祭都要歸與祭司。
10Kaj ĉies sanktigitaĵo al li apartenas. Se iu ion donas al la pastro, ĝi apartenu al li.
10各人所分別為聖的物,無論是甚麼,都要歸給祭司。」
11Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11耶和華對 摩西 說:
12Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se ies edzino forflankiĝos kaj pekos kontraŭ li,
12「你曉諭 以色列 人說:人的妻若有邪行,得罪她丈夫,
13kaj iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe, kaj tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo, ĉar ŝi malpuriĝis kaŝe, kaj ne estos atestanto pri ŝi kaj ŝi ne estos kaptita;
13有人與她行淫,事情嚴密,瞞過她丈夫,而且她被玷污,沒有作見證的人,當她行淫的時候也沒有被捉住,
14sed atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi estos malpuriĝinta, aŭ atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi ne estos malpuriĝinta:
14她丈夫生了疑恨的心,疑恨她,她是被玷污,或是她丈夫生了疑恨的心,疑恨她,她並沒有被玷污,
15tiam la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro ŝi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar tio estas farunofero de ĵaluzo, farunofero de memorigo, memorigante pri malbonago.
15這人就要將妻送到祭司那裏,又為她帶着大麥麵伊法十分之一作供物,不可澆上油,也不可加上乳香;因為這是疑恨的素祭,是思念的素祭,使人思念罪孽。
16Kaj la pastro alproksimigos ŝin kaj starigos ŝin antaŭ la Eternulo;
16「祭司要使那婦人近前來,站在耶和華面前。
17kaj la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj ĵetos en la akvon.
17祭司要把聖水盛在瓦器裏,又從帳幕的地上取點塵土,放在水中。
18Kaj la pastro starigos la virinon antaŭ la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en ŝiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de ĵaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolĉa, malbeniga.
18祭司要叫那婦人蓬頭散髮,站在耶和華面前,把思念的素祭,就是疑恨的素祭,放在她手中。祭司手裏拿着致咒詛的苦水,
19Kaj la pastro ŝin ĵurligos, kaj diros al la virino: Se neniu viro kuŝis kun vi kaj se vi ne forflankiĝis per malpuriĝo kun alia viro anstataŭ via edzo, tiam restu sendifekta de ĉi tiu maldolĉa malbeniga akvo;
19要叫婦人起誓,對她說:『若沒有人與你行淫,也未曾背着丈夫做污穢的事,你就免受這致咒詛苦水的災。
20sed se vi forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo —
20你若背着丈夫行了污穢的事,在你丈夫以外有人與你行淫,
21la pastro ĵurligos la virinon per ĵuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino: Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al ĵuro inter via popolo, farante vian femuron maldikiĝinta kaj vian ventron ŝvelinta;
21(祭司叫婦人發咒起誓),願耶和華叫你大腿消瘦,肚腹發脹,使你在你民中被人咒詛,成了誓語;
22kaj ĉi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internaĵojn, por ke ŝvelu via ventro kaj maldikiĝu via femuro. Kaj la virino diros: Amen, amen!
22並且這致咒詛的水入你的腸中,要叫你的肚腹發脹,大腿消瘦。』婦人要回答說:『阿們,阿們。』
23Kaj la pastro enskribos tiun ĵurligon en libro kaj lavos ĝin per la maldolĉa akvo.
23「祭司要寫這咒詛的話,將所寫的字抹在苦水裏,
24Kaj li trinkigos al la virino la maldolĉan malbenigan akvon, kaj eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo.
24又叫婦人喝這致咒詛的苦水;這水要進入她裏面 變 苦了。
25Kaj la pastro prenos el la mano de la virino la farunoferon de ĵaluzo, kaj li skuos la farunoferon antaŭ la Eternulo kaj portos ĝin al la altaro.
25祭司要從婦人的手中取那疑恨的素祭,在耶和華面前搖一搖,拿到壇前;
26Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, ĝian parton de memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al la virino la akvon.
26又要從素祭中取出一把,作為這事的紀念,燒在壇上,然後叫婦人喝這水。
27Kaj kiam li estos trinkiginta al ŝi la akvon, tiam, se ŝi malpuriĝis kaj pekis kontraŭ sia edzo, eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo, kaj ŝvelos ŝia ventro kaj maldikiĝos ŝia femuro; kaj la virino fariĝos malbeno inter sia popolo.
27叫她喝了以後,她若被玷污,得罪了丈夫,這致咒詛的水必進入她裏面 變 苦了,她的肚腹就要發脹,大腿就要消瘦,那婦人便要在他民中被人咒詛。
28Sed se la virino ne malpuriĝis kaj ŝi estas pura, tiam ŝi restos sendifekta kaj povos naski infanojn.
28若婦人沒有被玷污,卻是清潔的,就要免受這災,且要懷孕。
29Tio estas la leĝo pri la ĵaluzo, kiam virino forflankiĝos kun alia viro anstataŭ sia edzo kaj malpuriĝos,
29「妻子背着丈夫行了污穢的事,
30aŭ kiam viron atakos spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaŭ la Eternulo, kaj la pastro agu kun ŝi laŭ la tuta tiu leĝo.
30或是人生了疑恨的心,疑恨他的妻,就有這疑恨的條例。那時他要叫婦人站在耶和華面前,祭司要在她身上照這條例而行。
31Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.
31男人就為無罪,婦人必擔當自己的罪孽。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.