Nombroj 35
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante:
1耶和華在 摩押 平原- 約旦河 邊、 耶利哥 對面曉諭 摩西 說:
2Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedaĵoj urbojn por loĝi; ankaŭ la kampojn ĉirkaŭ tiuj urboj donu al la Levidoj.
2「你吩咐 以色列 人,要從所得為業的地中把些城給 利未 人居住,也要把這城四圍的郊野給 利未 人。
3Kaj la urboj estos por ili por loĝi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por ĉiuj iliaj bezonoj de la vivo.
3這城邑要歸他們居住,城邑的郊野可以牧養他們的牛羊和各樣的牲畜,又可以安置他們的財物。
4Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe.
4你們給 利未 人的郊野,要從城根起,四圍往外量一千肘。
5Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj.
5另外東量二千肘,南量二千肘,西量二千肘,北量二千肘,為邊界,城在當中;這要歸他們作城邑的郊野。
6Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifuĝo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn.
6你們給 利未 人的城邑,其中當有六座逃城,使誤殺人的可以逃到那裏。此外還要給他們四十二座城。
7La nombro de ĉiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj.
7你們要給 利未 人的城,共有四十八座,連城帶郊野 都要給他們 。
8La urbojn, kiujn vi donos el la posedaĵoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; ĉiu konforme al sia posedaĵo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.
8以色列 人所得的地業從中要把些城邑給 利未 人 ;人多的就多給,人少的就少給;各 支派 要按所承受為業之地把城邑給 利未 人。」
9Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
9耶和華曉諭 摩西 說:
10Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,
10「你吩咐 以色列 人說:你們過 約旦河 ,進了 迦南 地,
11tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu ĉe vi urboj de rifuĝo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.
11就要分出幾座城,為你們作逃城,使誤殺人的可以逃到那裏。
12Kaj tiuj urboj estos ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaŭ ol li staros antaŭ la komunumo por juĝo.
12這些城可以作逃避報仇人的城,使誤殺人的不至於死,等他站在會眾面前聽審判。
13Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifuĝo estu ĉe vi.
13你們所分出來的城,要作六座逃城。
14Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifuĝo ili estu.
14在 約旦河 東要分出三座城,在 迦南 地也要分出三座城,都作逃城。
15Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la pasloĝanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifuĝo, por ke forkuru tien ĉiu, kiu mortigis homon senintence.
15這六座城要給 以色列 人和他們中間的外人,並寄居的,作為逃城,使誤殺人的都可以逃到那裏。
16Sed se per fera objekto li batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
16「倘若人用鐵器打人,以致打死,他就是故殺人的;故殺人的必被治死。
17Kaj se li batis lin per mana ŝtono, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
17若用可以打死人的石頭打死了人,他就是故殺人的;故殺人的必被治死。
18Aŭ se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
18若用可以打死人的木器打死了人,他就是故殺人的;故殺人的必被治死。
19La venĝanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.
19報血仇的必親自殺那故殺人的,一遇見就殺他。
20Se iu puŝis iun pro malamo aŭ sin kaŝinte ĵetis ion sur lin kaj ĉi tiu mortis,
20人若因怨恨把人推倒,或是埋伏往人身上扔物,以致於死,
21aŭ se li malamike per sia mano batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton: li estas mortiginto; la venĝanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.
21或是因仇恨用手打人,以致於死,那打人的必被治死。他是故殺人的;報血仇的一遇見就殺他。
22Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis lin, aŭ se li ĵetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,
22「倘若人沒有仇恨,忽然將人推倒,或是沒有埋伏把物扔在人身上,
23aŭ se ŝtonon, de kiu oni povas morti, li ĵetis sur lin ne vidante, kaj ĉi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:
23或是沒有看見的時候用可以打死人的石頭扔在人身上,以致於死,本來與他無仇,也無意害他。
24tiam la komunumo devas juĝi inter la batinto kaj la venĝanto de la sango laŭ ĉi tiuj leĝoj;
24會眾就要照典章,在打死人的和報血仇的中間審判。
25kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la venĝanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifuĝo, kien li forkuris; kaj li devas loĝi tie ĝis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.
25會眾要救這誤殺人的脫離報血仇人的手,也要使他歸入逃城。他要住在其中,直等到受聖膏的大祭司死了。
26Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifuĝo, kien li forkuris,
26但誤殺人的,無論甚麼時候,若出了逃城的境外,
27kaj la venĝanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifuĝo kaj la venĝanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;
27報血仇的在逃城境外遇見他,將他殺了,報血仇的就沒有流血之罪。
28ĉar en sia urbo de rifuĝo li devas resti ĝis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedaĵo.
28因為誤殺人的該住在逃城裏,等到大祭司死了。大祭司死了以後,誤殺人的才可以回到他所得為業之地。
29Kaj tio estu por vi leĝa regulo en viaj generacioj, en ĉiuj viaj lokoj de loĝado.
29這在你們一切的住處,要作你們世世代代的律例典章。
30Ĉiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto.
30「無論誰故殺人,要憑幾個見證人的口把那故殺人的殺了,只是不可憑一個見證的口叫人死。
31Ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.
31故殺人、犯死罪的,你們不可收贖價代替他的命;他必被治死。
32Kaj ne prenu elaĉeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifuĝo, ke li povu reveni kaj loĝi sur sia tero antaŭ la morto de la pastro.
32那逃到逃城的人,你們不可為他收贖價,使他在大祭司未死以先再來住在本地。
33Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu estas verŝita sur ĝi.
33這樣,你們就不污穢所住之地,因為血是污穢地的;若有在地上流人血的,非流那殺人者的血,那地就不得潔淨。
34Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi loĝas kaj en kies mezo Mi restas; ĉar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.
34你們不可玷污所住之地,就是我住在其中之地,因為我-耶和華住在 以色列 人中間。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.