2 Samuel
Chapter 22
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 Samuel 22

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
1當耶和華救 大衛 脫離一切仇敵和 掃羅 之手的日子,他向耶和華念這詩,
2Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
2說: 耶和華是我的巖石, 我的山寨,我的救主,
3Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
3我的上帝,我的磐石,我所投靠的。 他是我的盾牌,是拯救我的角, 是我的高臺,是我的避難所。 我的救主啊,你是救我脫離強暴的。
4Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
4我要求告當讚美的耶和華, 這樣,我必從仇敵手中被救出來。
5Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;
5曾有死亡的波浪環繞我, 匪類的急流使我驚懼,
6La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis.
6陰間的繩索纏繞我, 死亡的網羅臨到我。
7En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
7我在急難中求告耶和華, 向我的上帝呼求。 他從殿中聽了我的聲音; 我的呼求入了他的耳中。
8Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
8那時因他發怒,地就搖撼戰抖; 天的根基也震動搖撼。
9Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
9從他鼻孔冒煙上騰; 從他口中發火焚燒,連炭也着了。
10Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
10他又使天下垂,親自降臨; 有黑雲在他腳下。
11Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
11他坐着基路伯飛行, 在風的翅膀上顯現。
12Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
12他以黑暗和聚集的水、 天空的厚雲為他四圍的行宮。
13De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro.
13因他面前的光輝炭都着了。
14El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
14耶和華從天上打雷; 至高者發出聲音。
15Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
15他射出箭來,使仇敵四散, 發出閃電,使他們擾亂。
16Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.
16耶和華的斥責一發,鼻孔的氣一出, 海底就出現,大地的根基也顯露。
17Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
17他從高天伸手抓住我, 把我從大水中拉上來。
18Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
18他救我脫離我的勁敵和那些恨我的人, 因為他們比我強盛。
19Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
19我遭遇災難的日子,他們來攻擊我; 但耶和華是我的倚靠。
20Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
20他又領我到寬闊之處; 他救拔我,因他喜悅我。
21La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
21耶和華按着我的公義報答我, 按着我手中的清潔賞賜我。
22Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
22因為我遵守了耶和華的道, 未曾作惡離開我的上帝。
23Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23他的一切典章常在我面前; 他的律例,我也未曾離棄。
24Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24我在他面前作了完全人; 我也保守自己遠離我的罪孽。
25Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
25所以耶和華按我的公義, 按我在他眼前的清潔賞賜我。
26Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;
26慈愛的人,你以慈愛待他; 完全的人,你以完全待他;
27Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
27清潔的人,你以清潔待他; 乖僻的人,你以彎曲待他。
28Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
28困苦的百姓,你必拯救; 但你的眼目察看高傲的人,使他降卑。
29Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.
29耶和華啊,你是我的燈; 耶和華必照明我的黑暗。
30Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
30我藉着你衝入敵軍, 藉着我的上帝跳過牆垣。
31La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
31至於上帝,他的道是完全的; 耶和華的話是煉淨的。 凡投靠他的,他便作他們的盾牌。
32Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32除了耶和華,誰是上帝呢? 除了我們的上帝,誰是磐石呢?
33Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.
33上帝是我堅固的保障; 他引導完全人行他的路。
34Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
34他使我的腳快如母鹿的 蹄 , 又使我在高處安穩。
35Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35他教導我的手能以爭戰, 甚至我的膀臂能開銅弓。
36Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.
36你把你的救恩給我作盾牌; 你的溫和使我為大。
37Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
37你使我腳下的地步寬闊; 我的腳未曾滑跌。
38Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
38我追趕我的仇敵,滅絕了他們, 未滅以先,我沒有歸回。
39Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
39我滅絕了他們, 打傷了他們,使他們不能起來; 他們都倒在我的腳下。
40Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
40因為你曾以力量束我的腰,使我能爭戰; 你也使那起來攻擊我的都服在我以下。
41Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
41你又使我的仇敵在我面前轉背逃跑, 叫我能以剪除那恨我的人。
42Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
42他們仰望,卻無人拯救; 就是呼求耶和華,他也不應允。
43Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
43我搗碎他們,如同地上的灰塵, 踐踏他們,四散在地,如同街上的泥土。
44Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
44你救我脫離我百姓的爭競, 保護我作列國的元首; 我素不認識的民必事奉我。
45Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.
45外邦人要投降我, 一聽見我的名聲就必順從我。
46Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
46外邦人要衰殘, 戰戰兢兢地出他們的營寨。
47Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
47耶和華是活神,願我的磐石被人稱頌! 願上帝-那拯救我的磐石被人尊崇!
48Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn;
48這位上帝就是那為我伸冤、 使眾民服在我以下的。
49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
49你救我脫離仇敵, 又把我舉起,高過那些起來攻擊我的; 你救我脫離強暴的人。
50Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
50耶和華啊,因此我要在外邦中稱謝你, 歌頌你的名。
51Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
51耶和華賜極大的救恩給他 所立 的王, 施慈愛給他的受膏者, 就是給 大衛 和他的後裔, 直到永遠!

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.