2 Samuel
Chapter 24
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 Samuel 24

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraŭ ili, dirante: Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan.
1耶和華又向 以色列 人發怒,就激動 大衛 ,使他吩咐人去數點 以色列 人和 猶大 人。
2Kaj la reĝo diris al Joab, la militestro, kiu estis ĉe li: Iru, mi petas, tra ĉiuj triboj de Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo.
2大衛 就吩咐跟隨他的元帥 約押 說:「你去走遍 以色列 眾支派,從 但 直到 別是巴 ,數點百姓,我好知道他們的數目。」
3Tiam Joab diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la reĝo deziras tiun aferon?
3約押 對王說:「無論百姓多少,願耶和華-你的上帝再加增百倍,使我主我王親眼得見。我主我王何必喜悅行這事呢?」
4Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la reĝo, por kalkuli la popolon Izraelan.
4但王的命令勝過 約押 和眾軍長。 約押 和眾軍長就從王面前出去,數點 以色列 的百姓。
5Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaŭ Jazer;
5他們過了 約旦河 ,在 迦得谷 中、城的右邊 亞羅珥 安營,與 雅謝 相對,
6kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Taĥtim-Ĥodŝi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la ĉirkaŭaĵon de Cidon.
6又到了 基列 和 他停‧合示 地,又到了 但‧雅安 ,繞到 西頓 ,
7Ili venis al la fortikaĵo de Tiro, kaj en ĉiujn urbojn de la Ĥividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-Ŝeba.
7來到 泰爾 的保障,並 希未 人和 迦南 人的各城,又到 猶大 南方的 別是巴 。
8Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naŭ monatoj kaj dudek tagoj.
8他們走遍全地,過了九個月零二十天,就回到 耶路撒冷 。
9Kaj Joab transdonis al la reĝo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.
9約押 將百姓的總數奏告於王: 以色列 拿刀的勇士有八十萬; 猶大 有五十萬。
10Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo: Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; ĉar mi agis tre malsaĝe.
10大衛 數點百姓以後,就心中自責,禱告耶和華說:「我行這事大有罪了。耶和華啊,求你除掉僕人的罪孽,因我所行的甚是愚昧。」
11David leviĝis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante:
11大衛 早晨起來,耶和華的話臨到先知 迦得 ,就是 大衛 的先見,說:
12Iru kaj diru al David: Tiele diris la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi.
12「你去告訴 大衛 ,說耶和華如此說:『我有三樣災,隨你選擇一樣,我好降與你。』」
13Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li: Ĉu venu al vi sepjara malsato en via lando? aŭ dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aŭ estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto.
13於是 迦得 來見 大衛 ,對他說:「你願意國中有七年的饑荒呢?是在你敵人面前逃跑,被追趕三個月呢?是在你國中有三日的瘟疫呢?現在你要揣摩思想,我好回覆那差我來的。」
14Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, ĉar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
14大衛 對 迦得 說:「我甚為難!我願落在耶和華的手裏,因為他有豐盛的憐憫。我不願落在人的手裏。」
15Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno ĝis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan ĝis Beer-Ŝeba sepdek mil homoj.
15於是,耶和華降瘟疫與 以色列 人,自早晨到所定的時候;從 但 直到 別是巴 ,民間死了七萬人。
16Kaj la anĝelo etendis sian manon kontraŭ Jerusalemon, por pereigi ĝin; sed la Eternulo bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo estis tiam ĉe la draŝejo de Aravna, la Jebusido.
16天使向 耶路撒冷 伸手要滅城的時候,耶和華後悔,就不降這災了,吩咐滅民的天使說:「夠了!住手吧!」那時耶和華的使者在 耶布斯 人 亞勞拿 的禾場那裏。
17Kaj, ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante: Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.
17大衛 看見滅民的天使,就禱告耶和華說:「我犯了罪,行了惡;但這群羊做了甚麼呢?願你的手攻擊我和我的父家。」
18En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li: Iru, starigu altaron al la Eternulo en la draŝejo de Aravna, la Jebusido.
18當日, 迦得 來見 大衛 ,對他說:「你上去,在 耶布斯 人 亞勞拿 的禾場上為耶和華築一座壇。」
19Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo.
19大衛 就照着 迦得 奉耶和華名所說的話上去了。
20Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la reĝon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorkliniĝis al la reĝo vizaĝaltere.
20亞勞拿 觀看,見王和他臣僕前來,就迎接出去,臉伏於地,向王下拜,
21Kaj Aravna diris: Por kio mia sinjoro la reĝo venis al sia sklavo? David respondis: Por aĉeti de vi la draŝejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo.
21說:「我主我王為何來到僕人這裏呢?」 大衛 說:「我要買你這禾場,為耶和華築一座壇,使民間的瘟疫止住。」
22Sed Aravna diris al David: Mia sinjoro la reĝo prenu kaj alportu oferojn, kiel plaĉas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la draŝiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.
22亞勞拿 對 大衛 說:「我主我王,你喜悅用甚麼,就拿去獻祭。看哪,這裏有牛可以作燔祭,有打糧的器具和套牛的軛可以當柴燒。
23Ĉion tion donis Aravna al la reĝo. Kaj Aravna diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, favoru vin.
23王啊,這一切,我 亞勞拿 都奉給你」;又對王說:「願耶和華-你的上帝悅納你。」
24Tamen la reĝo diris al Aravna: Ne; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento.
24王對 亞勞拿 說:「不然。我必要按着價值向你買;我不肯用白得之物作燔祭獻給耶和華-我的上帝。」 大衛 就用五十舍客勒銀子買了那禾場與牛。
25Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repaciĝis kun la lando; kaj ĉesiĝis la pesto inter la Izraelidoj.
25大衛 在那裏為耶和華築了一座壇,獻燔祭和平安祭。如此,耶和華垂聽國民所求的,瘟疫在 以色列 人中就止住了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.