2 Samuel 21
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
1大衛 年間有饑荒,一連三年, 大衛 就求問耶和華。耶和華說:「這饑荒是因 掃羅 和他流人血之家殺死 基遍 人。」
2Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
2原來這 基遍 人不是 以色列 人,乃是 亞摩利 人中所剩的; 以色列 人曾向他們起誓, 不殺滅他們 , 掃羅 卻為 以色列 人和 猶大 人發熱心,想要殺滅他們。 大衛 王召了他們來,
3Kaj David diris al la Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo?
3問他們說:「我當為你們怎樣行呢?可用甚麼贖這罪,使你們為耶和華的產業祝福呢?」
4La Gibeonanoj diris al li: Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris: Kion vi diros, tion mi faros por vi.
4基遍 人回答說:「我們和 掃羅 與他家的事並不關乎金銀,也不要因我們的緣故殺一個 以色列 人。」 大衛 說:「你們怎樣說,我就為你們怎樣行。」
5Tiam ili diris al la reĝo: Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael,
5他們對王說:「那從前謀害我們、要滅我們、使我們不得再住 以色列 境內的人,
6oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris: Mi donos.
6現在願將他的子孫七人交給我們,我們好在耶和華面前,將他們懸掛在耶和華揀選 掃羅 的 基比亞 。」王說:「我必交給你們。」
7Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
7王因為曾與 掃羅 的兒子 約拿單 指着耶和華起誓 結盟 ,就愛惜 掃羅 的孫子、 約拿單 的兒子 米非波設 , 不交出來 ,
8Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano.
8卻把 愛雅 的女兒 利斯巴 給 掃羅 所生的兩個兒子 亞摩尼 、 米非波設 ,和 掃羅 女兒 米甲 的姊姊 給 米何拉 人 巴西萊 兒子 亞得列 所生的五個兒子
9Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
9交在 基遍 人的手裏。 基遍 人就把他們,在耶和華面前,懸掛在山上,這七人就一同死亡。被殺的時候正是收割的日子,就是動手割大麥的時候。
10Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.
10愛雅 的女兒 利斯巴 用麻布在磐石上搭棚,從動手收割的時候直到天降雨在屍身上的時候,日間不容空中的雀鳥落在屍身上,夜間不讓田野的走獸前來糟踐。
11Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.
11有人將 掃羅 的妃嬪 愛雅 女兒 利斯巴 所行的這事告訴 大衛 。
12Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.
12大衛 就去,從 基列‧雅比 人那裏將 掃羅 和他兒子 約拿單 的骸骨搬了來(是因 非利士 人從前在 基利波 殺 掃羅 ,將屍身懸掛在 伯‧珊 的街市上, 基列‧雅比 人把屍身偷了去。)
13Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.
13大衛 將 掃羅 和他兒子 約拿單 的骸骨從那裏搬了來,又收殮被懸掛七人的骸骨,
14Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio repaciĝis kun la tero.
14將 掃羅 和他兒子 約拿單 的骸骨葬在 便雅憫 的 洗拉 ,在 掃羅 父親 基士 的墳墓裏;眾人行了王所吩咐的。此後上帝垂聽國民所求的。
15Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis.
15非利士 人與 以色列 人打仗; 大衛 帶領僕人下去,與 非利士 人接戰, 大衛 就疲乏了。
16Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.
16偉人的一個兒子 以實‧比諾 要殺 大衛 ;他的銅槍重三百 舍客勒 ,又佩着新 刀 。
17Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.
17但 洗魯雅 的兒子 亞比篩 幫助 大衛 ,攻打 非利士 人,將他殺死。當日,跟隨 大衛 的人向 大衛 起誓說:「以後你不可再與我們一同出戰,恐怕熄滅 以色列 的燈。」
18Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.
18後來, 以色列 人在 歌伯 與 非利士 人打仗, 戶沙 人 西比該 殺了偉人的一個兒子 撒弗 。
19Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
19又在 歌伯 與 非利士 人打仗, 伯利恆 人 雅雷俄珥金 的兒子 伊勒哈難 殺了 迦特 人 歌利亞 。這人的槍桿粗如織布的機軸。
20Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.
20又在 迦特 打仗,那裏有一個身量高大的人,手腳都是六指,共有二十四個指頭;他也是偉人的兒子。
21Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.
21這人向 以色列 人罵陣, 大衛 的哥哥 示米亞 的兒子 約拿單 就殺了他。
22Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.
22這四個人是 迦特 偉人的兒子,都死在 大衛 和他僕人的手下。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.