2 Samuel 15
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Post tio Abŝalom havigis al si ĉaron kaj ĉevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaŭ li.
1此後, 押沙龍 為自己預備車馬,又派五十人在他前頭奔走。
2Kaj Abŝalom leviĝadis frue, kaj stariĝadis ĉe la vojo al la pordego; kaj ĉiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la reĝo por juĝo, Abŝalom vokis al si, kaj diris al li: El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis: Via sklavo estas el tiu aŭ tiu tribo de Izrael,
2押沙龍 常常早晨起來,站在城門的道旁,凡有爭訟要去求王判斷的, 押沙龍 就叫他過來,問他說:「你是哪一城的人?」回答說:「僕人是 以色列 某支派的人。」
3Abŝalom diris al li: Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi aŭskultanto ĉe la reĝo.
3押沙龍 對他說:「你的事有情有理,無奈王沒有委人聽你伸訴。」
4Kaj plue Abŝalom parolis: Ho, kiu farus min juĝisto en la lando, por ke al mi venu ĉiu homo, kiu havas plendon aŭ juĝan aferon, kaj por ke mi faru al li juston!
4押沙龍 又說:「恨不得我作國中的士師!凡有爭訟求審判的到我這裏來,我必秉公判斷。」
5Kaj kiam iu alproksimiĝis, por adorkliniĝi antaŭ li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin.
5若有人近前來要拜 押沙龍 , 押沙龍 就伸手拉住他,與他親嘴。
6Tiel Abŝalom agis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj iris por juĝo al la reĝo; kaj Abŝalom ŝtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj.
6以色列 人中,凡去見王求判斷的, 押沙龍 都是如此待他們。這樣, 押沙龍 暗中得了 以色列 人的心。
7Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo: Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo;
7滿了四十年, 押沙龍 對王說:「求你准我往 希伯崙 去,還我向耶和華所許的願。
8ĉar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Geŝur en Sirio, nome: Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.
8因為僕人住在 亞蘭 的 基述 ,曾許願說:『耶和華若使我再回 耶路撒冷 ,我必事奉他。』」
9Kaj la reĝo diris al li: Iru en paco. Kaj li leviĝis, kaj iris Ĥebronon.
9王說:「你平平安安地去吧!」 押沙龍 就起身,往 希伯崙 去了。
10Kaj Abŝalom sendis esplorrigardantojn al ĉiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio: Kiam vi aŭdos la sonon de trumpeto, tiam diru: Abŝalom fariĝis reĝo en Ĥebron.
10押沙龍 打發探子走遍 以色列 各支派,說:「你們一聽見角聲就說:『 押沙龍 在 希伯崙 作王了!』」
11Kune kun Abŝalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante.
11押沙龍 在 耶路撒冷 請了二百人與他同去,都是誠誠實實去的,並不知道其中的真情。
12Kaj Abŝalom sendis inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris al Abŝalom.
12押沙龍 獻祭的時候,打發人去將 大衛 的謀士、 基羅 人 亞希多弗 從他本城請了來。於是叛逆的勢派甚大;因為隨從 押沙龍 的人民,日漸增多。
13Dume venis raportanto al David, kaj diris: La koroj de la Izraelidoj turniĝis al Abŝalom.
13有人報告 大衛 說:「 以色列 人的心都歸向 押沙龍 了!」
14Tiam David diris al ĉiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem: Leviĝu, kaj ni forkuru, ĉar alie ni ne povos saviĝi kontraŭ Abŝalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfeliĉon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.
14大衛 就對 耶路撒冷 跟隨他的臣僕說:「我們要起來逃走,不然都不能躲避 押沙龍 了;要速速地去,恐怕他忽然來到,加害於我們,用刀殺盡合城的人。」
15Kaj la servantoj de la reĝo diris al la reĝo: Kion ajn elektos nia sinjoro la reĝo, ni estas viaj sklavoj.
15王的臣僕對王說:「我主我王所定的,僕人都願遵行。」
16Tiam la reĝo kaj lia tuta domo eliris piede, kaj la reĝo restigis la dek kromvirinojn, por gardi la domon.
16於是王帶着全家的人出去了,但留下十個妃嬪看守宮殿。
17Kaj la reĝo, kun la tuta popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis ĉe malproksima domo.
17王出去,眾民都跟隨他,到 伯墨哈 ,就住下了。
18Kaj ĉiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj ĉiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj ĉiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaŭ la reĝo.
18王的臣僕都在他面前過去。 基利提 人、 比利提 人,就是從 迦特 跟隨王來的六百人,也都在他面前過去。
19Kaj la reĝo diris al Itaj, la Gatano: Kial vi ankaŭ iras kun ni? iru returne kaj restu kun la reĝo, ĉar vi estas fremdulo kaj vi estas elŝirita el via loko.
19王對 迦特 人 以太 說:「你是外邦逃來的人,為甚麼與我們同去呢?你可以回去與 新 王同住, 或者回 你本地去吧!
20Hieraŭ vi venis; kaj ĉu mi povas hodiaŭ altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi.
20你來的日子不多,我今日怎好叫你與我們一同飄流、沒有一定的住處呢?你不如帶你的弟兄回去吧! 願耶和華 用慈愛誠實待你。」
21Sed Itaj respondis al la reĝo kaj diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la reĝo: nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la reĝo, ĉu por vivo, ĉu por morto, nur tie estos via sklavo.
21以太 對王說:「我指着永生的耶和華起誓,又敢在王面前起誓:無論生死,王在哪裏,僕人也必在那裏。」
22Tiam David diris al Itaj: Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la Gatano, kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li.
22大衛 對 以太 說:「你前去過 河 吧!」於是 迦特 人 以太 帶着跟隨他的人和所有的 婦人 孩子,就都過去了。
23Kaj ĉiuj ploris per laŭta voĉo, kaj la tuta popolo preteriris. Kaj la reĝo transiris la torenton Kidron, kaj la tuta popolo iris antaŭen laŭ la vojo al la dezerto.
23本地的人都放聲大哭。眾民盡都過去,王也過了 汲淪溪 ;眾民往曠野去了。
24Aperis ankaŭ Cadok, kune kun ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, ĝis preteriris la tuta popolo el la urbo.
24撒督 和抬上帝約櫃的 利未 人也一同來了,將上帝的 約 櫃放下。 亞比亞他 上來,等着眾民從城裏出來過去。
25Kaj la reĝo diris al Cadok: Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi ĝin kaj Sian loĝejon;
25王對 撒督 說:「你將上帝的 約 櫃抬回城去。我若在耶和華眼前蒙恩,他必使我回來,再見 約 櫃和他的居所。
26sed se Li diros: Vi ne plaĉas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel plaĉas al Li.
26倘若他說:『我不喜悅你』,看哪,我在這裏,願他憑自己的意旨待我!」
27Kaj la reĝo diris al la pastro Cadok: Vi estas antaŭvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Aĥimaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaŭ viaj filoj, iru kun vi.
27王又對祭司 撒督 說:「你不是先見嗎?你可以安然回城;你兒子 亞希瑪斯 和 亞比亞他 的兒子 約拿單 都可以與你同去。
28Vidu, mi restos sur la ebenaĵoj de la dezerto, ĝis venos io de vi, por sciigi al mi.
28我在曠野的渡口那裏等你們報信給我。」
29Tiam Cadok kaj Ebjatar reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis.
29於是 撒督 和 亞比亞他 將上帝的 約 櫃抬回 耶路撒冷 ,他們就住在那裏。
30Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris ĉiu sian kapon kaj iris supren, senĉese plorante.
30大衛 蒙頭赤腳上 橄欖山 ,一面上一面哭。跟隨他的人也都蒙頭哭着上去;
31Kiam oni diris al David, ke Aĥitofel estas inter la konspirantoj kun Abŝalom, David diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, malsaĝigu la konsilon de Aĥitofel.
31有人告訴 大衛 說:「 亞希多弗 也在叛黨之中,隨從 押沙龍 。」 大衛 禱告說:「耶和華啊,求你使 亞希多弗 的計謀變為愚拙!」
32David venis sur la supron, kie oni adorkliniĝas al Dio; kaj jen renkonte al li iras Ĥuŝaj, la Arkano; lia vesto estas disŝirita, kaj tero estas sur lia kapo.
32大衛 到了 山 頂、敬拜上帝的地方,見 亞基 人 戶篩 ,衣服撕裂,頭蒙灰塵來迎接他。
33Kaj David diris al li: Se vi iros kun mi, vi estos por mi ŝarĝo;
33大衛 對他說:「你若與我同去,必累贅我;
34sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Abŝalom: Mi estos via sklavo, ho reĝo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo — tiam vi detruos por mi la konsilon de Aĥitofel.
34你若回城去,對 押沙龍 說:『王啊,我願作你的僕人;我向來作你父親的僕人,現在我也照樣作你的僕人。』這樣,你就可以為我破壞 亞希多弗 的計謀。
35Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj ĉion, kion vi aŭdos en la domo de la reĝo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar.
35祭司 撒督 和 亞比亞他 豈不都在那裏嗎?你在王宮裏聽見甚麼,就要告訴祭司 撒督 和 亞比亞他 。
36Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Aĥimaac ĉe Cadok, kaj Jonatan ĉe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi ĉion, kion vi aŭdos.
36撒督 的兒子 亞希瑪斯 , 亞比亞他 的兒子 約拿單 ,也都在那裏。凡你們所聽見的可以託這二人來報告我。」
37Kaj Ĥuŝaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaŭ Abŝalom venis Jerusalemon.
37於是, 大衛 的朋友 戶篩 進了城; 押沙龍 也進了 耶路撒冷 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.