2 Samuel 18
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super ĝi milestrojn kaj centestrojn.
1大衛 數點跟隨他的人,立千夫長、百夫長率領他們。
2Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo: Mi ankaŭ iros kun vi.
2大衛 打發軍兵出戰,分為三隊:一隊在 約押 手下,一隊在 洗魯雅 的兒子、 約押 兄弟 亞比篩 手下,一隊在 迦特 人 以太 手下。 大衛 對軍兵說:「我必與你們一同出戰。」
3Sed la popolo diris: Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.
3軍兵卻說:「你不可出戰。若是我們逃跑,敵人必不介意;我們陣亡一半,敵人也不介意。因為你一人強似我們萬人,你不如在城裏預備幫助我們。」
4Tiam la reĝo diris al ili: Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la reĝo stariĝis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laŭ centoj kaj miloj.
4王向他們說:「你們以為怎樣好,我就怎樣行。」於是王站在城門旁,軍兵或百或千地挨次出去了。
5Kaj la reĝo ordonis al Joab kaj al Abiŝaj kaj al Itaj: Estu singardaj kun la junulo Abŝalom. Kaj la tuta popolo aŭdis, kiel la reĝo ordonis al ĉiuj estroj koncerne Abŝalomon.
5王囑咐 約押 、 亞比篩 、 以太 說:「你們要為我的緣故寬待那少年人 押沙龍 。」王為 押沙龍 囑咐眾將的話,兵都聽見了。
6Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro de Efraim.
6兵就出到田野迎着 以色列 人,在 以法蓮 樹林裏交戰。
7Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago: falis dudek mil.
7以色列 人敗在 大衛 的僕人面前;那日陣亡的甚多,共有二萬人。
8La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.
8因為在那裏四面打仗,死於樹林的比死於刀劍的更多。
9Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.
9押沙龍 偶然遇見 大衛 的僕人。 押沙龍 騎着騾子,從大橡樹密枝底下經過,他的頭 髮 被樹枝繞住,就懸掛起來,所騎的騾子便離他去了。
10Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris: Jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko.
10有個人看見,就告訴 約押 說:「我看見 押沙龍 掛在橡樹上了。」
11Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li: Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek arĝentajn monerojn kaj unu zonon.
11約押 對報信的人說:「你既看見他,為甚麼不將他打死落在地上呢? 你若打死他 ,我就賞你十 舍客勒 銀子,一條帶子。」
12Sed la homo diris al Joab: Se vi donus en miajn manojn eĉ mil arĝentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraŭ la filo de la reĝo; ĉar antaŭ niaj oreloj la reĝo ordonis al vi kaj al Abiŝaj kaj al Itaj, dirante: Gardu al mi la junulon Abŝalom.
12那人對 約押 說:「我就是得你一千 舍客勒 銀子,我也不敢伸手害王的兒子;因為我們聽見王囑咐你和 亞比篩 並 以太 說:『你們要謹慎,不可害那少年人 押沙龍 。』
13Kaj se mi farus falsaĵon kontraŭ mia animo, nenio kaŝiĝus antaŭ la reĝo, kaj vi starus flanke.
13我若妄為害了他的性命,就是你自己也必與我為敵(原來,無論何事都瞞不過王。)」
14Joab diris: Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Abŝalom, kiam ĉi tiu ankoraŭ estis vivanta inter la branĉoj de la kverko.
14約押 說:「我不能與你留連。」 約押 手拿三杆短槍,趁 押沙龍 在橡樹上還活着,就刺透他的心。
15Poste dek junuloj armilportistoj de Joab ĉirkaŭis Abŝalomon, batis, kaj mortigis lin.
15給 約押 拿兵器的十個少年人圍繞 押沙龍 ,將他殺死。
16Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon.
16約押 吹角,攔阻眾人,他們就回來,不再追趕 以色列 人。
17Kaj oni prenis Abŝalomon kaj ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da ŝtonoj; kaj ĉiuj Izraelidoj forkuris ĉiu al sia tendo.
17他們將 押沙龍 丟在林中一個大坑裏,上頭堆起一大堆石頭。 以色列 眾人都逃跑,各回各家去了。
18Sed Abŝalom ankoraŭ dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu troviĝas en la Valo de la Reĝo; ĉar li diris: Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas ĝin ĝis nun monumento de Abŝalom.
18押沙龍 活着的時候,在 王谷 立了一根 石 柱,因他說:「我沒有兒子為我留名。」他就以自己的名稱那 石 柱叫 押沙龍柱 ,直到今日。
19Aĥimaac, filo de Cadok, diris: Mi kuros, kaj sciigos al la reĝo, ke la Eternulo faris al li juston kontraŭ liaj malamikoj.
19撒督 的兒子 亞希瑪斯 說:「容我跑去,將耶和華向仇敵給王報仇的信息報與王知。」
20Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de la reĝo.
20約押 對他說:「你今日不可去報信,改日可以報信;因為今日王的兒子死了,所以你不可去報信。」
21Kaj Joab diris al Etiopo: Iru, diru al la reĝo, kion vi vidis. La Etiopo adorkliniĝis antaŭ Joab kaj ekkuris.
21約押 對 古示 人說:「你去將你所看見的告訴王。」 古示 人在 約押 面前下拜,就跑去了。
22Tamen Aĥimaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab: Kio ajn estos, permesu ankaŭ al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris: Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.
22撒督 的兒子 亞希瑪斯 又對 約押 說:「無論怎樣,求你容我隨着 古示 人跑去。」 約押 說:「我兒,你報這信息,既不得賞賜,何必要跑去呢?」
23Kaj li diris: Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li: Kuru. Kaj Aĥimaac ekkuris laŭ la vojo de la ebenaĵo, kaj kurantaŭiĝis antaŭ la Etiopon.
23他 又說 :「無論怎樣,我要跑去。」 約押 說:「你跑去吧!」 亞希瑪斯 就從平原往前跑,跑過 古示 人去了。
24David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.
24大衛 正坐在城甕裏。守望的人上城門樓的頂上,舉目觀看,見有一個人獨自跑來。
25Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la reĝo. Kaj la reĝo diris: Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia buŝo. Kaj dum tiu ĉiam pli alproksimiĝadis,
25守望的人就大聲告訴王。王說:「他若獨自來,必是報口信的。」那人跑得漸漸近了。
26la gardostaranto ekvidis, ke ankoraŭ alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris: Jen ankoraŭ iu viro sola kuras. Kaj la reĝo diris: Ankaŭ ĉi tiu havas bonan sciigon.
26守望的人又見一人跑來,就對守城門的人說:「又有一人獨自跑來。」王說:「這也必是報信的。」
27La gardostaranto diris: Mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac, filo de Cadok. Kaj la reĝo diris: Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.
27守望的人說:「我看前頭人的跑法,好像 撒督 的兒子 亞希瑪斯 的跑法一樣。」王說:「他是個好人,必是報好信息。」
28Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris: Paco al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj diris: Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon.
28亞希瑪斯 向王呼叫說:「平安了!」就在王面前臉伏於地叩拜,說:「耶和華-你的上帝是應當稱頌的,因他已將那舉手攻擊我主我王的人交給王了。」
29Kaj la reĝo diris: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? Aĥimaac respondis: Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la reĝo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.
29王問說:「少年人 押沙龍 平安不平安?」 亞希瑪斯 回答說:「 約押 打發王的僕人,那時僕人聽見眾民大聲喧嘩,卻不知道是甚麼事。」
30Tiam la reĝo diris: Deturniĝu, kaj stariĝu tie. Kaj li deturniĝis, kaj stariĝis.
30王說:「你退去,站在旁邊。」他就退去,站在旁邊。
31Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris: Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo; la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis kontraŭ vin.
31古示 人也來到,說:「有信息報給我主我王!耶和華今日向一切興起攻擊你的人給你報仇了。」
32Kaj la reĝo diris al la Etiopo: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? La Etiopo respondis: Kio fariĝis al la junulo, tio fariĝu al la malamikoj de mia sinjoro la reĝo, kaj al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin.
32王問 古示 人說:「少年人 押沙龍 平安不平安?」 古示 人回答說:「願我主我王的仇敵,和一切興起要殺害你的人,都與那少年人一樣。」
33Tiam la reĝo malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo Abŝalom, mia filo, mia filo Abŝalom! ho, se mi mortus anstataŭ vi, Abŝalom, mia filo, mia filo!
33王就心裏傷慟,上城門樓去哀哭,一面走一面說:「我兒 押沙龍 啊!我兒,我兒 押沙龍 啊!我恨不得替你死, 押沙龍 啊,我兒!我兒!」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.