2 Samuel 16
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
1大衛 剛過 山 頂,見 米非波設 的僕人 洗巴 拉着備好了的兩匹驢,驢上馱着二百麵餅,一百葡萄餅,一百個夏天的果餅,一皮袋酒來迎接他。
2Kaj la reĝo diris al Ciba: Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis: La azenoj estas por la domo de la reĝo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por manĝi, kaj la vino por trinki por la laciĝintoj en la dezerto.
2王問 洗巴 說:「你帶這些來是甚麼意思呢?」 洗巴 說:「驢是給王的家眷騎的;麵餅和夏天的果餅是給少年人吃的;酒是給在曠野疲乏人喝的。」
3Kaj la reĝo diris: Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo: Li sidas en Jerusalem, ĉar li diras: Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.
3王問說:「你主人的兒子在哪裏呢?」 洗巴 回答王說:「他仍在 耶路撒冷 ,因他說:『 以色列 人今日必將我父的國歸還我。』」
4Tiam la reĝo diris al Ciba: Nun al vi apartenu ĉio, kion havas Mefiboŝet. Kaj Ciba diris: Mi adorkliniĝas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo.
4王對 洗巴 說:「凡屬 米非波設 的都歸你了。」 洗巴 說:「我叩拜我主我王,願我在你眼前蒙恩。」
5Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de Gera; elirante, li senĉese insultadis.
5大衛 王到了 巴戶琳 ,見有一個人出來,是 掃羅 族 基拉 的兒子,名叫 示每 。他一面走一面咒罵,
6Li ĵetis ŝtonojn sur Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.
6又拿石頭砍 大衛 王和王的臣僕;眾民和勇士都在王的左右。
7Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo!
7示每 咒罵說:「你這流人血的壞人哪,去吧去吧!
8la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo.
8你流 掃羅 全家的血,接續他作王;耶和華把這罪歸在你身上,將這國交給你兒子 押沙龍 。現在你自取其禍,因為你是流人血的人。」
9Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo: Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.
9洗魯雅 的兒子 亞比篩 對王說:「這死狗豈可咒罵我主我王呢?求你容我過去,割下他的頭來。」
10Sed la reĝo diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li: Insultu Davidon. Kiu povas diri: Kial vi tion faras?
10王說:「 洗魯雅 的兒子,我與你們有何關涉呢?他咒罵是因耶和華吩咐他說:『你要咒罵 大衛 。』如此,誰敢說你為甚麼這樣行呢?」
11Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj: Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li.
11大衛 又對 亞比篩 和眾臣僕說:「我親生的兒子尚且尋索我的性命,何況這 便雅憫 人呢?由他咒罵吧!因為這是耶和華吩咐他的。
12Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado.
12或者耶和華見我遭難,為我今日被這人咒罵,就施恩與我。」
13Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron.
13於是 大衛 和跟隨他的人往前行走。 示每 在 大衛 對面山坡,一面行走一面咒罵,又拿石頭砍他,拿土揚他。
14La reĝo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.
14王和跟隨他的眾人疲疲乏乏地到了一個地方,就在那裏歇息歇息。
15Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Aĥitofel kun li.
15押沙龍 和 以色列 眾人來到 耶路撒冷 ; 亞希多弗 也與他同來。
16Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis al Abŝalom, li diris al Abŝalom: Vivu la reĝo! vivu la reĝo!
16大衛 的朋友 亞基 人 戶篩 去見 押沙龍 ,對他說:「願王萬歲!願王萬歲!」
17Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj: Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?
17押沙龍 問 戶篩 說:「這是你恩待朋友嗎?為甚麼不與你的朋友同去呢?」
18Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom: Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.
18戶篩 對 押沙龍 說:「不然,耶和華和這民,並 以色列 眾人所揀選的,我必歸順他,與他同住。
19Due, kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.
19再者,我當服事誰呢?豈不是前王的兒子嗎?我怎樣服事你父親,也必照樣服事你。」
20Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel: Konsiliĝu inter vi, kion ni devas fari.
20押沙龍 對 亞希多弗 說:「你們出個主意,我們怎樣行才好?」
21Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun vi.
21亞希多弗 對 押沙龍 說:「你父所留下看守宮殿的妃嬪,你可以與她們親近。 以色列 眾人聽見你父親憎惡你,凡歸順你人的手就更堅強。」
22Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj.
22於是人為 押沙龍 在宮殿的平頂上支搭帳棚; 押沙龍 在 以色列 眾人眼前,與他父的妃嬪親近。
23La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.
23那時 亞希多弗 所出的主意好像人問上帝的話一樣;他昔日給 大衛 ,今日給 押沙龍 所出的主意,都是這樣。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.