2 Kroniko 11
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam.
1罗波安 来到 耶路撒冷 ,招聚 犹大 家和 便雅悯 家,共十八万人,都是挑选的战士,要与 以色列 人争战,好将国夺回再归自己。
2Sed aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:
2但耶和华的话临到神人 示玛雅 说:
3Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene:
3「你去告诉 所罗门 的儿子 犹大 王 罗波安 和住 犹大 、 便雅悯 的 以色列 众人说,
4Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraŭ Jerobeamon.
4耶和华如此说:『你们不可上去与你们的弟兄争战,各归各家去吧!因为这事出于我。』」众人就听从耶和华的话归回,不去与 耶罗波安 争战。
5Reĥabeam loĝis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikaĵojn en la urboj de Judujo.
5罗波安 住在 耶路撒冷 ,在 犹大 地修筑城邑,
6Li prikonstruis Bet-Leĥemon, Etamon, Tekoan,
6为保障修筑 伯利恒 、 以坦 、 提哥亚 、
7Bet-Curon, Soĥon, Adulamon,
7伯·夙 、 梭哥 、 亚杜兰 、
8Gaton, Mareŝan, Zifon,
8迦特 、 玛利沙 、 西弗 、
9Adoraimon, Laĥiŝon, Azekan,
9亚多莱音 、 拉吉 、 亚西加 、
10Corean, Ajalonon, kaj Ĥebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen.
10琐拉 、 亚雅 、 希伯 。这都是 犹大 和 便雅悯 的坚固城。
11Li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj starigis tie estrojn, aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino.
11罗波安 又坚固各处的保障,在其中安置军长,又预备下粮食、油、酒。
12Kaj en ĉiu urbo li kolektis ŝildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.
12他在各城里 预备 盾牌和枪,且使城极其坚固。 犹大 和 便雅悯 都归了他。
13La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektiĝis al li el ĉiuj siaj regionoj;
13以色列 全地的祭司和 利未 人都从四方来归 罗波安 。
14la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la Eternulo.
14利未 人撇下他们的郊野和产业,来到 犹大 与 耶路撒 冷 ,是因 耶罗波安 和他的儿子拒绝他们,不许他们供祭司职分事奉耶和华。
15Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.
15耶罗波安 为邱坛、为鬼魔、为自己所铸造的牛犊设立祭司。
16Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
16以色列 各支派中,凡立定心意寻求耶和华— 以色列 神的,都随从 利未 人,来到 耶路撒冷 祭祀耶和华—他们列祖的 神。
17Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Reĥabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; ĉar ili iradis laŭ la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.
17这样,就坚固 犹大 国,使 所罗门 的儿子 罗波安 强盛三年,因为他们三年遵行 大卫 和 所罗门 的道。
18Reĥabeam prenis al si kiel edzinon Maĥalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abiĥail, filino de Eliab, filo de Jiŝaj.
18罗波安 娶 大卫 儿子 耶利摩 的女儿 玛哈拉 为妻,又娶 耶西 儿子 以利押 的女儿 亚比孩 为妻。
19Ŝi naskis al li filojn: Jeuŝ, Ŝemarja, kaj Zaham.
19从她生了几个儿子,就是 耶乌施 、 示玛利雅 、 撒罕 。
20Post ŝi li prenis Maaĥan, filinon de Abŝalom; kaj ŝi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj Ŝelomiton.
20后来又娶 押沙龙 的女儿 玛迦 ,从她生了 亚比雅 、 亚太 、 细撒 、 示罗密 。
21Reĥabeam amis Maaĥan, filinon de Abŝalom, pli ol ĉiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; ĉar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.
21罗波安 娶十八个妻,立六十个妾,生二十八个儿子,六十个女儿;他却爱 押沙龙 的女儿 玛迦 ,比爱别的妻妾更甚。
22Reĥabeam starigis Abijan, filon de Maaĥa, kiel ĉefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin reĝo.
22罗波安 立 玛迦 的儿子 亚比雅 作太子,在他弟兄中为首,因为 想要 立他接续作王。
23Li agadis prudente; li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en ĉiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.
23罗波安 办事精明,使他众子分散在 犹大 和 便雅悯 全地各坚固城里,又赐他们许多粮食, 为他们 多寻妻子。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.