2 Kroniko
Chapter 23
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 Kroniko 23

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Sed en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jeroĥam, Iŝmael, filo de Jehoĥanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Eliŝafat, filo de Ziĥri;
1第七年, 耶何耶大 奋勇自强,将百夫长 耶罗罕 的儿子 亚撒利雅 , 约哈难 的儿子 以实玛利 , 俄备得 的儿子 亚撒利雅 , 亚大雅 的儿子 玛西雅 , 细基利 的儿子 以利沙法 召来,与他们立约。
2kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el ĉiuj urboj de Judujo kaj la ĉefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.
2他们走遍 犹大 ,从 犹大 各城里招聚 利未 人和 以色列 的众族长到 耶路撒冷 来。
3Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la reĝo. Kaj Jehojada diris al ili: Jen la filo de la reĝo devas reĝi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.
3会众在 神殿里与王立约。 耶何耶大 对他们说:「看哪,王的儿子必当作王,正如耶和华指着 大卫 子孙所应许的话」;
4Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj ĉe la sojloj,
4又说:「你们当这样行:祭司和 利未 人凡安息日进班的,三分之一要把守各门,
5triono en la reĝa domo, kaj triono ĉe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo.
5三分之一要在王宫,三分之一要在 基址 门;众百姓要在耶和华殿的院内。
6Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; ĉi tiuj povas eniri, ĉar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.
6除了祭司和供职的 利未 人之外,不准别人进耶和华的殿;惟独他们可以进去,因为他们圣洁。众百姓要遵守耶和华所吩咐的。
7Kaj la Levidoj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eniros aŭ eliros.
7利未 人要手中各拿兵器,四围护卫王;凡擅入殿宇的,必当治死。王出入的时候,你们当跟随他。」
8La Levidoj kaj ĉiuj Judoj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, ĉar la pastro Jehojada ne forliberigis la laŭvicajn grupojn.
8利未 人和 犹大 众人都照着祭司 耶何耶大 一切所吩咐的去行,各带所管安息日进班出班的人来,因为祭司 耶何耶大 不许他们下班。
9Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio.
9祭司 耶何耶大 便将 神殿里所藏 大卫 王的枪、盾牌、挡牌交给百夫长,
10Kaj li starigis la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo.
10又分派众民手中各拿兵器,在坛和殿那里,从殿右直到殿左,站在王子的四围;
11Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris: Vivu la reĝo!
11于是领王子出来,给他戴上冠冕,将律法 书交给他 ,立他作王。 耶何耶大 和众子膏他,众人说:「愿王万岁!」
12Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
12亚她利雅 听见民奔走赞美王的声音,就到民那里,进耶和华的殿,
13Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro!
13看见王站在 殿 门的柱旁,百夫长和吹号的人侍立在王左右,国民都欢乐吹号,又有歌唱的,用各样的乐器领人歌唱赞美; 亚她利雅 就撕裂衣服,喊叫说:「反了!反了!」
14Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo.
14祭司 耶何耶大 带管辖军兵的百夫长出来,吩咐他们说:「将她赶到班外,凡跟随她的必用刀杀死!」因为祭司说:「不可在耶和华殿里杀她。」
15Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.
15众兵就闪开,让她去;她走到王宫的 马门 ,便在那里把她杀了。
16Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo.
16耶何耶大 与众民和王立约,都要作耶和华的民。
17Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj.
17于是众民都到 巴力 庙,拆毁了庙,打碎坛和像,又在坛前将 巴力 的祭司 玛坦 杀了。
18Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David.
18耶何耶大 派官看守耶和华的殿,是在祭司 利未 人手下。这祭司 利未 人是 大卫 分派在耶和华殿中、照 摩西 律法上所写的,给耶和华献燔祭,又按 大卫 所定的例,欢乐歌唱;
19Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.
19且设立守门的把守耶和华殿的各门,无论为何事,不洁净的人都不准进去。
20Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono.
20又率领百夫长和贵胄,与民间的官长,并国中的众民,请王从耶和华殿下来,由上门进入王宫,立王坐在国位上。
21Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.
21国民都欢乐,合城都安静。众人已将 亚她利雅 用刀杀了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.