2 Kroniko 26
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.
1犹大 众民立 亚玛谢 的儿子 乌西雅 接续他父作王,那时他年十六岁。(
2Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.
2亚玛谢 与他列祖同睡之后, 乌西雅 收回 以禄 仍归 犹大 ,又重新修理。)
3La aĝon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
3乌西雅 登基的时候年十六岁,在 耶路撒冷 作王五十二年。他母亲名叫 耶可利雅 ,是 耶路撒冷 人。
4Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
4乌西雅 行耶和华眼中看为正的事,效法他父 亚玛谢 一切所行的;
5Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zeĥarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.
5通晓 神默示, 撒迦利亚 在世的时候, 乌西雅 定意寻求 神;他寻求耶和华, 神就使他亨通。
6Li eliris kaj militis kontraŭ la Filiŝtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Aŝdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Aŝdod kaj en Filiŝtujo.
6他出去攻击 非利士 人,拆毁了 迦特 城、 雅比尼 城,和 亚实突 城;在 非利士 人中,在 亚实突 境内,又建筑了些城。
7Kaj Dio helpis al li kontraŭ la Filiŝtoj, kaj kontraŭ la Araboj, kiuj loĝis en Gur-Baal, kaj kontraŭ la Meunoj.
7神帮助他攻击 非利士 人和住在 姑珥·巴力 的 阿拉伯 人,并 米乌尼 人。
8Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo fariĝis fama ĝis la limo de Egiptujo, ĉar li estis tre forta.
8亚扪 人给 乌西雅 进贡。他的名声传到 埃及 ,因他甚是强盛。
9Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin.
9乌西雅 在 耶路撒冷 的 角门 和 谷门 ,并 城墙 转弯之处,建筑城楼,且甚坚固;
10Li konstruis ankaŭ turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, ĉar li havis multe da brutoj sur la malaltaĵo kaj sur la ebenaĵo; li havis ankaŭ terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotaŭgaj lokoj, ĉar li estis amanto de la tero.
10又在旷野与高原和平原,建筑望楼,挖了许多井,因他的牲畜甚多;又在山地和佳美之地,有农夫和修理葡萄园的人,因为他喜悦农事。
11Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per taĉmentoj, laŭ la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de Ĥananja, el la altranguloj de la reĝo.
11乌西雅 又有军兵,照书记 耶利 和官长 玛西雅 所数点的,在王的一个将军 哈拿尼雅 手下,分队出战。
12La tuta nombro de la ĉefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;
12族长、大能勇士的总数共有二千六百人,
13kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la reĝo kontraŭ la malamiko.
13他们手下的军兵共有三十万七千五百人,都有大能,善于争战,帮助王攻击仇敌。
14Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj ŝtonojn por ŝtonĵetiloj.
14乌西雅 为全军预备盾牌、枪、盔、甲、弓,和甩石的机弦,
15Kaj li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili troviĝu sur la turoj kaj sur la anguloj, por ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn. Kaj lia nomo fariĝis fama malproksime, ĉar li mirinde aranĝis al si helpon, ĝis li fariĝis potenca.
15又在 耶路撒冷 使巧匠做机器,安在城楼和角楼上,用以射箭发石。 乌西雅 的名声传到远方;因为他得了非常的帮助,甚是强盛。
16Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado.
16他既强盛,就心高气傲,以致行事邪僻,干犯耶和华—他的 神,进耶和华的殿,要在香坛上烧香。
17Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj;
17祭司 亚撒利雅 率领耶和华勇敢的祭司八十人,跟随他进去。
18kaj ili stariĝis kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo.
18他们就阻挡 乌西雅 王,对他说:「 乌西雅 啊,给耶和华烧香不是你的事,乃是 亚伦 子孙承接圣职祭司的事。你出圣殿吧!因为你犯了罪。你行这事,耶和华 神必不使你得荣耀。」
19Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.
19乌西雅 就发怒,手拿香炉要烧香。他向祭司发怒的时候,在耶和华殿中香坛旁众祭司面前,额上忽然发出大麻风。
20Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis eliri, ĉar la Eternulo lin frapis.
20大祭司 亚撒利雅 和众祭司观看,见他额上发出大麻风,就催他出殿;他自己也急速出去,因为耶和华降灾与他。
21Kaj la reĝo Uzija restis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo de leprulo; ĉar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis ĉefo de la reĝa domo kaj regis la popolon de la lando.
21乌西雅 王长大麻风直到死日,因此住在别的宫里,与耶和华的殿隔绝。他儿子 约坦 管理家事,治理国民。
22La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc.
22乌西雅 其余的事,自始至终都是 亚摩斯 的儿子先知 以赛亚 所记的。
23Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la reĝoj; ĉar oni diris: Li estas leprulo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.
23乌西雅 与他列祖同睡,葬在王陵的田间他列祖的坟地里;因为人说,他是长大麻风的。他儿子 约坦 接续他作王。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.