2 Kroniko 22
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La loĝantoj de Jerusalem ekreĝigis lian plej junan filon Aĥazja anstataŭ li, ĉar ĉiujn pli aĝajn mortigis la taĉmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo.
1耶路撒冷 的居民立 约兰 的小儿子 亚哈谢 接续他作王;因为跟随 阿拉伯 人来攻营的军兵曾杀了 亚哈谢 的众兄长。这样, 犹大 王 约兰 的儿子 亚哈谢 作了王。
2La aĝon de kvardek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri.
2亚哈谢 登基的时候年四十二岁,在 耶路撒冷 作王一年。他母亲名叫 亚她利雅 ,是 暗利 的孙女。
3Li ankaŭ iradis laŭ la vojoj de la domo de Aĥab, ĉar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi.
3亚哈谢 也行 亚哈 家的道;因为他母亲给他主谋,使他行恶。
4Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin.
4他行耶和华眼中看为恶的事,像 亚哈 家一样;因他父亲死后有 亚哈 家的人给他主谋,以致败坏。
5Ankaŭ ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon.
5他听从 亚哈 家的计谋,同 以色列 王 亚哈 的儿子 约兰 往 基列 的 拉末 去,与 亚兰 王 哈薛 争战; 亚兰 人打伤了 约兰 。
6Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.
6约兰 回到 耶斯列 ,医治在 拉末 与 亚兰 王 哈薛 打仗所受的伤, 犹大 王 约兰 的儿子 亚撒利雅 因为 亚哈 的儿子 约兰 病了,就下到 耶斯列 看望他。
7Sed de Dio estis destinita pereo por Aĥazja per tio, ke li venis al Jehoram: post sia veno li eliris kun Jehoram kontraŭ Jehun, filon de Nimŝi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Aĥab.
7亚哈谢 去见 约兰 就被害了,这是出乎 神;因为他到了,就同 约兰 出去攻击 宁示 的孙子 耶户 。这 耶户 是耶和华所膏、使他剪除 亚哈 家的。
8Kiam Jehu faris juĝon sur la domo de Aĥab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Aĥazja, kiuj servis al Aĥazja, kaj li mortigis ilin.
8耶户 讨 亚哈 家罪的时候,遇见 犹大 的众首领和 亚哈谢 的众侄子服事 亚哈谢 ,就把他们都杀了。
9Kaj li serĉis Aĥazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kaŝita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, ĉar oni diris: Li estas filo de Jehoŝafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Aĥazja restis neniu, kiu povus reĝi.
9亚哈谢 藏在 撒马利亚 , 耶户 寻找他,众人将他拿住,送到 耶户 那里,就杀了他,将他葬埋;因他们说,他是那尽心寻求耶和华之 约沙法 的儿子。这样, 亚哈谢 的家无力保守国权。
10Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron de la domo de Jehuda.
10亚哈谢 的母亲 亚她利雅 见她儿子死了,就起来剿灭 犹大 王室。
11Sed Jehoŝabeat, filino de la reĝo, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la ĉambro de litoj; kaj kaŝis lin Jehoŝabeat, filino de la reĝo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (ĉar ŝi estis fratino de Aĥazja), for de Atalja, kaj ĉi tiu lin ne mortigis.
11但王的女儿 约示巴 将 亚哈谢 的儿子 约阿施 从那被杀的王子中偷出来,把他和他的乳母都藏在卧房里。 约示巴 是 约兰 王的女儿, 亚哈谢 的妹子,祭司 耶何耶大 的妻。她收藏 约阿施 ,躲避 亚她利雅 ,免得被杀。
12Kaj li restis kaŝita ĉe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis en la lando.
12约阿施 和她们一同藏在 神殿里六年; 亚她利雅 篡了国位。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.