2 Kroniko 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam ekreĝis Abija super Judujo.
1耶罗波安 王十八年, 亚比雅 登基作 犹大 王,
2Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Miĥaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.
2在 耶路撒冷 作王三年。他母亲名叫 米该亚 ,是 基比亚 人 乌列 的女儿。 亚比雅 常与 耶罗波安 争战。
3Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraŭ li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.
3有一次 亚比雅 率领挑选的兵四十万摆阵,都是勇敢的战士; 耶罗波安 也挑选大能的勇士八十万,对 亚比雅 摆阵。
4Abija stariĝis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris: Aŭskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!
4亚比雅 站在 以法莲 山地中的 洗玛脸山 上,说:「 耶罗波安 和 以色列 众人哪,要听我说!
5Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la reĝadon super Izrael por ĉiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.
5耶和华— 以色列 的 神曾立盐约,将 以色列 国永远赐给 大卫 和他的子孙,你们不知道吗?
6Sed leviĝis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraŭ sia sinjoro.
6无奈 大卫 儿子 所罗门 的臣仆、 尼八 儿子 耶罗波安 起来背叛他的主人。
7Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Reĥabeamon, filon de Salomono; Reĥabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.
7有些无赖的匪徒聚集跟从他,逞强攻击 所罗门 的儿子 罗波安 ;那时 罗波安 还幼弱,不能抵挡他们。
8Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraŭ la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, ĉar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.
8「现在你们有意抗拒 大卫 子孙手下所治耶和华的国,你们的人也甚多,你们那里又有 耶罗波安 为你们所造当作神的金牛犊。
9Vi elpuŝis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; ĉiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep ŝafoj, fariĝas pastro por la nedioj.
9你们不是驱逐耶和华的祭司 亚伦 的后裔和 利未 人吗?不是照着外邦人的恶俗为自己立祭司吗?无论何人牵一只公牛犊、七只公绵羊将自己分别出来,就可作虚无之神的祭司。
10Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laŭ ilia ofico,
10至于我们,耶和华是我们的 神,我们并没有离弃他。我们有事奉耶和华的祭司,都是 亚伦 的后裔,并有 利未 人各尽其职,
11kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj incensan aromaĵon, kaj ili aranĝas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun ĝiaj lucernoj, ke ili brulu ĉiuvespere; ĉar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
11每日早晚向耶和华献燔祭,烧美香,又在精 金 的桌子上摆陈设饼;又有金灯台和灯盏,每晚点起,因为我们遵守耶和华—我们 神的命;惟有你们离弃了他。
12Vidu, kun ni, kiel nia ĉefo, estas Dio, kaj ankaŭ Liaj pastroj kaj laŭtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraŭ vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraŭ la Eternulo, Dio de viaj patroj, ĉar vi ne havos sukceson.
12率领我们的是 神,我们这里也有 神的祭司拿号向你们吹出大声。 以色列 人哪,不要与耶和华—你们列祖的 神争战,因你们必不能亨通。」
13Dume Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili; tiamaniere estis militistoj antaŭ la Judoj kaj embusko malantaŭ ili.
13耶罗波安 却在 犹大 人的后头设伏兵。这样, 以色列 人在 犹大 人的前头,伏兵在 犹大 人的后头。
14La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antaŭe kaj malantaŭe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.
14犹大 人回头观看,见前后都有敌兵,就呼求耶和华,祭司也吹号。
15Kaj la Judoj laŭte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj.
15于是 犹大 人呐喊; 犹大 人呐喊的时候, 神就使 耶罗波安 和 以色列 众人败在 亚比雅 与 犹大 人面前。
16Kaj la Izraelidoj ekkuris antaŭ la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de ĉi tiuj.
16以色列 人在 犹大 人面前逃跑, 神将他们交在 犹大 人手里。
17Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
17亚比雅 和他的军兵大大杀戮 以色列 人, 以色列 人仆倒死亡的精兵有五十万。
18Tiam humiliĝis la Izraelidoj, kaj fortiĝis la Judoj, ĉar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
18那时, 以色列 人被制伏了, 犹大 人得胜,是因倚靠耶和华—他们列祖的 神。
19Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn: Bet-Elon kun ĝiaj filinurboj, Jeŝanan kun ĝiaj filinurboj, kaj Efrainon kun ĝiaj filinurboj.
19亚比雅 追赶 耶罗波安 ,攻取了他的几座城,就是 伯特利 和属 伯特利 的镇市, 耶沙拿 和属 耶沙拿 的镇市, 以法拉音 和属 以法拉音 的镇市。
20Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
20亚比雅 在世的时候, 耶罗波安 不能再强盛;耶和华攻击他,他就死了。
21Sed Abija fortiĝis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn.
21亚比雅 却渐渐强盛,娶妻妾十四个,生了二十二个儿子,十六个女儿。
22La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.
22亚比雅 其余的事和他的言行都写在先知 易多 的传上。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.