2 Kroniko 20
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton.
1此后, 摩押 人和 亚扪 人,又有 米乌尼 人,一同来攻击 约沙法 。
2Kaj oni venis kaj raportis al Jehoŝafat, dirante: Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en Ĥacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.
2有人来报告 约沙法 说:「从海外 亚兰 那边有大军来攻击你,如今他们在 哈洗逊·他玛 ,就是 隐·基底 。」
3Jehoŝafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.
3约沙法 便惧怕,定意寻求耶和华,在 犹大 全地宣告禁食。
4Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el ĉiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.
4于是 犹大 人聚会,求耶和华 帮助 。 犹大 各城都有人出来寻求耶和华。
5Jehoŝafat stariĝis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaŭ la nova korto.
5约沙法 就在 犹大 和 耶路撒冷 的会中,站在耶和华殿的新院前,
6Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la ĉielo, kaj Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi.
6说:「耶和华—我们列祖的 神啊,你不是天上的 神吗?你不是万邦万国的主宰吗?在你手中有大能大力,无人能抵挡你。
7Vi, nia Dio, forpelis ja la loĝantojn de ĉi tiu lando antaŭ Via popolo Izrael, kaj donis ĝin al la idaro de Abraham, Via amanto, por ĉiam.
7我们的 神啊,你不是曾在你民 以色列 人面前驱逐这地的居民,将这地赐给你朋友 亚伯拉罕 的后裔永远为业吗?
8Kaj ili enloĝiĝis en ĝi, kaj konstruis por Vi en ĝi sanktejon al Via nomo, dirante:
8他们住在这地,又为你的名建造圣所,说:
9Se venos sur nin malfeliĉo, glavo, puno, pesto, aŭ malsato, tiam ni stariĝos antaŭ ĉi tiu domo kaj antaŭ Vi, ĉar Via nomo estas en ĉi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi aŭdos kaj helpos.
9『倘有祸患临到我们,或刀兵灾殃,或瘟疫饥荒,我们在急难的时候,站在这殿前向你呼求,你必垂听而拯救,因为你的名在这殿里。』
10Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la loĝantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin —
10从前 以色列 人出 埃及 地的时候,你不容 以色列 人侵犯 亚扪 人、 摩押 人,和 西珥山 人, 以色列 人就离开他们,不灭绝他们。
11jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredaĵo, kiun Vi donis al ni.
11看哪,他们怎样报复我们,要来驱逐我们出离你的地,就是你赐给我们为业之地。
12Ho nia Dio, ĉu Vi ne juĝos ilin? ĉar ni ne havas forton kontraŭ ĉi tiu granda homamaso, kiu venis kontraŭ nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.
12我们的 神啊,你不惩罚他们吗?因为我们无力抵挡这来攻击我们的大军,我们也不知道怎样行,我们的眼目单仰望你。」
13Kaj ĉiuj Judoj staris antaŭ la Eternulo, ankaŭ iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.
13犹大 众人和他们的婴孩、妻子、儿女都站在耶和华面前。
14Tiam sur Jaĥaziel, filo de Zeĥarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;
14那时,耶和华的灵在会中临到 利未 人 亚萨 的后裔— 玛探雅 的玄孙, 耶利 的曾孙, 比拿雅 的孙子, 撒迦利雅 的儿子 雅哈悉 。
15kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ Dio.
15他说:「 犹大 众人、 耶路撒冷 的居民,和 约沙法 王,你们请听。耶和华对你们如此说:『不要因这大军恐惧惊惶;因为胜败不在乎你们,乃在乎 神。
16Morgaŭ malsupreniru sur ilin: jen ili supreniras sur la altaĵon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaŭ la dezerto Jeruel.
16明日你们要下去迎敌,他们是从 洗斯 坡上来,你们必在 耶鲁伊勒 旷野前的谷口遇见他们。
17Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.
17犹大 和 耶路撒冷 人哪,这次你们不要争战,要摆阵站着,看耶和华为你们施行拯救。不要恐惧,也不要惊惶。明日当出去迎敌,因为耶和华与你们同在。』」
18Tiam Jehoŝafat kliniĝis vizaĝaltere, kaj ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem ĵetis sin antaŭ la Eternulo, por adorkliniĝi antaŭ la Eternulo.
18约沙法 就面伏于地, 犹大 众人和 耶路撒冷 的居民也俯伏在耶和华面前,叩拜耶和华。
19Kaj leviĝis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Koraĥidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per laŭta voĉo alten.
19哥辖 族和 可拉 族的 利未 人都起来,用极大的声音赞美耶和华 以色列 的 神。
20Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
20次日清早,众人起来往 提哥亚 的旷野去。出去的时候, 约沙法 站着说:「 犹大 人和 耶路撒冷 的居民哪,要听我说:信耶和华—你们的 神就必立稳;信他的先知就必亨通。」
21Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon, ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
21约沙法 既与民商议了,就设立歌唱的人,颂赞耶和华,使他们穿上圣洁的礼服,走在军前赞美耶和华说:「当称谢耶和华,因他的慈爱永远长存!」
22Kaj en la tempo, kiam ili komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj.
22众人方唱歌赞美的时候,耶和华就派伏兵击杀那来攻击 犹大 人的 亚扪 人、 摩押 人,和 西珥山 人,他们就被打败了。
23Kaj stariĝis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraŭ la loĝantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la loĝantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.
23因为 亚扪 人和 摩押 人起来,击杀住 西珥山 的人,将他们灭尽;灭尽住 西珥山 的人之后,他们又彼此自相击杀。
24Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu saviĝis.
24犹大 人来到旷野的望楼,向那大军观看,见尸横遍地,没有一个逃脱的。
25Kaj venis Jehoŝafat kaj lia popolo, por preni la militakiraĵon; kaj ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakiraĵon, ĉar estis tre multe da ĝi.
25约沙法 和他的百姓就来收取敌人的财物,在尸首中见了许多财物、珍宝,他们剥脱下来的多得不可携带;因为甚多,直收取了三日。
26En la kvara tago ili kolektiĝis en la Valo de Beno, ĉar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno ĝis la nuna tago.
26第四日众人聚集在 比拉迦谷 ,在那里称颂耶和华。因此那地方名叫 比拉迦谷 ,直到今日。
27Kaj ĉiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehoŝafat antaŭe, iris returne, por reiri kun ĝojo en Jerusalemon; ĉar la Eternulo donis al ili ĝojon pri iliaj malamikoj.
27犹大 人和 耶路撒冷 人都欢欢喜喜地回 耶路撒冷 , 约沙法 率领他们;因为耶和华使他们战胜仇敌,就欢喜快乐。
28Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo.
28他们弹琴、鼓瑟、吹号来到 耶路撒冷 ,进了耶和华的殿。
29Kaj timo antaŭ Dio venis sur ĉiujn regnojn de la landoj, kiam ili aŭdis, ke la Eternulo militis kontraŭ la malamikoj de Izrael.
29列邦诸国听见耶和华战败 以色列 的仇敌,就甚惧怕。
30Kaj trankviliĝis la regno de Jehoŝafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon ĉirkaŭe.
30这样, 约沙法 的国得享太平,因为 神赐他四境平安。
31Jehoŝafat reĝis super Judujo; la aĝon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de Ŝilĥi.
31约沙法 作 犹大 王,登基的时候年三十五岁,在 耶路撒冷 作王二十五年。他母亲名叫 阿苏巴 ,乃 示利希 的女儿。
32Li iradis laŭ la vojo de sia patro Asa kaj ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo.
32约沙法 效法他父 亚撒 所行的,不偏左右,行耶和华眼中看为正的事。
33Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraŭ ne turnis forte sian koron al Dio de ĝiaj patroj.
33只是邱坛还没有废去,百姓也没有立定心意归向他们列祖的 神。
34La cetera historio de Jehoŝafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de Ĥanani, kiu estas enigita en la libron de la reĝoj de Izrael.
34约沙法 其余的事,自始至终都写在 哈拿尼 的儿子 耶户 的书上,也载入 以色列 诸王记上。
35Poste Jehoŝafat, reĝo de Judujo, amikiĝis kun Aĥazja, reĝo de Izrael, kiu agadis malpie.
35此后, 犹大 王 约沙法 与 以色列 王 亚哈谢 交好; 亚哈谢 行恶太甚。
36Li kuniĝis kun li, por fari ŝipojn, irontajn en Tarŝiŝon. Kaj li konstruis ŝipojn en Ecjon-Geber.
36二王合伙造船要往 他施 去,遂在 以旬·迦别 造船。
37Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Mareŝa, eldiris profetaĵon pri Jehoŝafat jene: Pro tio, ke vi kuniĝis kun Aĥazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la ŝipoj rompiĝis kaj ne povis iri en Tarŝiŝon.
37那时 玛利沙 人、 多大瓦 的儿子 以利以谢 向 约沙法 预言说:「因你与 亚哈谢 交好,耶和华必破坏你所造的。」后来那船果然破坏,不能往 他施 去了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.